Iskenderun (turke İskenderun; arabe الإسكندرونة; antikve-greke Αλεξανδρέττα, Aleksandreta "Malgranda Aleksandrio") estas urbo en provinco Hatay en Turkio, ĉe piedoj de Nur-Montaro, proksime al limo de Sirio. La urbo havas la loĝantaron de 300 000[kiam?].

Iskenderun
distrikto de Turkio • urbo
İskenderun (Turkio)
İskenderun (Turkio)
DMS

Map

Mapo
Regiono Mediteranea regiono
Provinco Provinco Hatay
Geografia situo 36° 35′ N, 36° 10′ O (mapo)36.58722222222236.173333333333Koordinatoj: 36° 35′ N, 36° 10′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 8 m
Loĝantaro 300000 (en 2000)
Loĝantaro de urbo 215000
Entuta loĝantaro 300000
Poŝtkodo 31
Telefona kodo (0)326
Aŭtokodo 31
Retpaĝaro http://www.iskenderun.bel.tr
Retpaĝaro de estraro http://www.iskenderun.gov.tr
vdr

Pli frue la urbo estis haveno por Aleppo en Norda Sirio. Hodiaŭ ĝis estas komerca centro de la regiono, en kiu oni kultivas grenojn, tabakon kaj citrusojn. ĝi estas ankaŭ grava industriua centro kaj finpunkto de la longa naftotubo el norda Irako. İskenderun estas unu el la plej gravaj mediteraneaj havenoj de Turkio kaj unu el la plej gravaj soldatfortaj de la usona aerarmeo en la regiono.

İskenderun estis fondita fare de Aleksandro la Granda en 333 a.K. kiel Alexandreia kat'Isson (Ἀλεξάνδρεια κατ᾽ Ἴσσον). Ekde la jaro 64 antaŭ Kristo post konkero fare de la romia armeestro Gnaeus Pompeius Magnus (Pompeo) ĝi apartenis al la romia provinco Sirio kaj ĝis la konkero fare de la araboj dum la 30-aj jaroj de la 7-a jarcento restis parto de la Romia Imperio respektive post la jaro 395 de la Bizanca Imperio. Ĉ. la jaro 1160, la urbon okupis la armenoj, poste Rainald de Chatillon en komisio de la bizanca imperio (1143 - 1180). Poste la urbo estis transdonita al la templanoj, kiuj konstruis la fortikaĵojn Gastun kaj Baghras. Poste İskenderun estis parto de la Osmana imperio.

Dum la unua mondmilito, la britoj konsideris invadi la Osmanan imperion en İskenderun sed finfine elektis la plano de Winston Churchill surteriĝi en Galipolo. İskenderun estis ĉefpunkto en la Otomana Regno, ĉe la koro de la otomana fervoja reto, kaj ĝia loĝantaro estis plejparte kristana. Ĝia falo dividintus la imperion en du partojn.

De 1920 ĝis 1938, la sanĝako Aleksandreto apartenis al Sirio, kiu tiutempe estis franca mandata areo. Ekde la 2-a de septembro 1938 ĝis la 23-a de aŭgusto 1939, İskenderun estis ĉefurbo de la mallongekzista ŝtato Hatay, kiu iĝis parto de Turkio.