Regionoj de Turkio

Regiono estas subdividaĵo de Turkio, kiu ne havas administran signifon. La regionojn difinis la geografia kongreso de 1941, kiu okazis en Ankaro, laŭ klimataj kaj geofizikaj similecoj.

La regionoj

La regiona divido ne kongruas kun la divido al provincoj; ekzistas provincoj kun partoj en du regionoj. Kutime oni kalkulas provincon al la regiono, en kiu situas ĝia pli granda parto.

La sep turkiaj regionoj, foje nomataj popolnombradaj regionoj, estas (komparu la mapon):

  1. Marmora regiono (Marmara Bölgesi)
  2. Centra Anatolio (Iç Anadolu Bölgesi)
  3. Egea regiono (Ege Bölgesi)
  4. Mediteranea regiono (Akdeniz Bölgesi)
  5. Nigramara regiono (Karadeniz Bölgesi)
  6. Sudorienta Anatolio (Güneydoğu Anadolu Bölgesi)
  7. Orienta Anatolio (Doğu Anadolu Bölgesi)

Kiel montras la listo, tri el la regionoj nomiĝas laŭ sia situo en Anatolio, la aliaj kvar laŭ la maro aŭ marparto, ĉe kiu ili situas. La regionoj estas plu dividitaj al du, tri aŭ kvar subregionoj, sume 21 subregionoj.

La plej loĝata el la regionoj estas la Marmora Regiono, kiu havas la plej malgrandan areon. Inverse la regiono kun la plej granda areo, Orienta Anatolio, havas plej malmulte da loĝantoj.