Nur-Montaro

Nur-Montaro (turke Nur DağlarıAmanos Dağları) estas montaro en Turkio, debranĉiĝo de Taŭruso en sud-sudokcidentan direkton. La montaro etendiĝas apud la Mediteranea bordo ĝis Libano. La plej granda pinto altas 2 240 m, nomata Bozdağ, sed la plej konata estas Musa Dağı, kiun eternigis Franz Werfel en lia romano La Kvardek Tagoj de Musa Dagh.

Situo de Nur-Montaro.

La havenurbo İskenderun situas ĉe okcidenta piedo de Nur-Montaro. La okcidentaj kaj orientaj rokoj konsistas el ardeza kerno kaj mantelo el kretacea kalko. Oni minas tie ferercon.

Vidu ankaŭRedakti