Malfermi la ĉefan menuon

Franz Werfel

aŭstra poeto, dramo- kaj romanverkisto

Franz WERFEL (naskiĝis la 10-an de septembro 1890 en Prago; mortis la 26-an de aŭgusto 1945 en Beverly Hills, Kalifornio) estis juddevena aŭstra poeto, dramo- kaj romanverkisto. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.

Lian unuan vivperiodon karakterizas ekspresionismaj poemoj kaj dramoj; noveloj uzantaj psikoanalizajn metodojn. El siaj verkaĵoj atendinda estas la biografia novelo pri Verdi (1924).

Li elmigris en 1938 al Francio, poste tra Portugalio al Usono pro la hitlera faŝismo. La Kvardek Tagoj de Musa Dagh (1933, origina titolo: Die vierzig Tage des Musa Dagh) estas lia gravega humanisma protesto kontraŭ la rasismo dum la Armena genocido.

Liaj lastaj verkaĵoj estis kun religiaj temoj kaj traplektis ilin panteismaj, mistikismaj trajtoj.

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti