Wandervogel (fondo en 1896) estis junulara gruparo por perpiedaj ekskursoj kaj montaj promenadoj. Wandervogel iĝis elirpunkto de gravega germana junulara movado.

Wandervogel
registrita asocio de Germanio
Komenco 1896
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino, Germanio
Retejo [http:// Oficiala retejo]
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
Memorigŝtono en la urboparko de Steglitz, la lulilo de la movado

Historio redakti

Oni intencis venki la grandurban civilizacion kaj propagandis vivstilon tipe por junuloj. Post ŝanĝiĝintaj gruparoj kaj asocioj, fondiĝis en 1927 finfine la ligo Deutsche Freischar. Inter 1933 kaj 1935 la Wandervogel-grupoj kaj la Bündischen Jugend estis malpermesitaj de la nacisocialistoj dum la nazia unuformigo kaj estis devigataj malaperi kaj kontraŭvole kunfandi je la unuforma Hitlera Junularo.

Teo Jung, fondinto de la Heroldo de Esperanto, en sia juneco estis aktiva membro kiel ankaŭ la pentristo Wilhelm Kaufmann kaj multegaj aliaj personoj. Interesa membro estis ankaŭ Theo Eggink, lignoskulptisto, kiu kreis pedagogiajn porinfanajn karakterojn pupteatrajn.

Post 1945 okazis kelkaj novaj fondoj. Certe neniam plu estis atingita la iama elradiado socien. Rilata movado estas la naturamikoj.

Nomo redakti

La nomo Wandervogel (esperante migrobirdo) estis elektita en 1901. Ĝi devenis de sekva poemo de Otto Roquette, kiun poemon kantis la steglitz-a sekcio de Wandervogel.

Ihr Wandervögel in der Luft,
im Ätherglanz, im Sonnenduft
in blauen Himmelswellen,
euch grüß’ ich als Gesellen!

Ein Wandervogel bin ich auch
mich trägt ein frischer Lebenshauch,
und meines Sanges Gabe
ist meine liebste Habe.

Vi migrobirdoj en la aero,
en eterbrilo, en sunodoro
en bluaj ĉielaj ondoj,
vin salutas mi kiel kunuloj!

Migrobirdo estas ankaŭ mi
min altiras freŝa vivspiro,
kaj mia kantada donaco
estas mia plej kara havaĵo.

Otto Roquette (1852)

Literaturo redakti

 
Gaja lignoskulptaĵo kiu montras hejmeniranton.
 
Muzikfaraj migrobirdanoj
  • Ulrich Aufmuth: Die deutsche Wandervogelbewegung unter soziologischem Aspekt. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1979.
  • Hans Blüher: Wandervogel. Geschichte einer Jugendbewegung. Represo de la 2-a eldono de 1913/14. dipa, Frankfurt am Main 1976, ISBN 3-7638-0210-X.
  • Werner Helwig: Die Blaue Blume des Wandervogels. Nova eldono. Deutscher Spurbuchverlag, Baunach 1998, ISBN 3-88778-208-9.
  • Ulrich Herrmann (eld.): „Mit uns zieht die neue Zeit“ – Der Wandervogel in der deutschen Jugendbewegung. Juventa, München 2006.
  • Gerhard Ille, Günter Köhler (eld.): Der Wandervogel – Es begann in Steglitz. Stapp, Berlin 1987.
  • Werner Kindt: Dokumentation der Jugendbewegung. Band II: Die Wandervogelzeit. Quellenschriften zur deutschen Jugendbewegung 1896 bis 1919. Diederichs, Düsseldorf 1968.
  • Nerohm (Fritz-Martin Schulz): Die letzten Wandervögel. 2-a eldono. Deutscher Spurbuchverlag, Baunach 2002, ISBN 3-88778-197-X.
  • Otto Neuloh/Wilhelm Zilius: Die Wandervögel. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1982.
  • Marion E. P. de Ras: Körper, Eros und weibliche Kultur. Mädchen im Wandervogel und der Bündischen Jugend 1900–1933. Centaurus, Pfaffenweiler 1988, ISBN 3-89085-286-6.
  • Sabine Weißler: Fokus Wandervogel. Der Wandervogel in seinen Beziehungen zu den Reformbewegungen vor dem Ersten Weltkrieg. Jonas Verlag, Marburg 2001, ISBN 3-89445-290-0.
  • Gerhard Ziemer, Hans Wolf: Wandervogel und freideutsche Jugend. Voggenreiter Verlag, Bad Godesberg 1961.
  • Gerhard Ziemer, Hans Wolf: Wandervogel Bildatlas. Voggenreiter Verlag, Bad Godesberg 1963.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti