Friedrich Adolph Haage

Friedrich Adolph HAAGE (naskiĝinta la 24-an de marto 1796 en Erfurto, mortinta la 20-an de septembro 1866 samloke) estis germana entreprenisto kaj pioniro de poŝtmenda komerco. Li fondis la firmaon "Friedrich Adolph Haage jun." en 1822.

Friedrich Adolph Haage
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1796 (1796-03-24)
en Erfurto
Morto 20-an de septembro 1866 (1866-09-20) (70-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Loĝloko Germanio
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo botanikistoĝardenisto
vdr

Vivo redakti

Estante la filo de Johann Nikolaus Haage kaj Katharine Barbara Nehrlich li kontinuigis la tradicion de jam en la 17-a jarcento en Erfurto hortikulturistanta familio. Sian trejnadon hortikulturistan Haage ricevis inter 1811-1818 ĉe Johann Heinrich Seidel ĉe la kortego de la reĝo saksia Frederiko Aŭgusto. Tie estis dokumentita la unua kontakto de la Haage-familio kun kaktoj. Junaĝe Haage ekflegadis kaktojn. La reĝo deziris de la kortega ĝardenisto Seidel povi admiri la "reĝinon de la nokto" en floroj okaze de iu ĝardena festo: sed la kreskaĵo estis damaĝita per frosto la antaŭan jaron. Haage sukcesis plenumi la taskon de sia instruisto Seidel kaj ne nur redonis vivon al ĝi sed ankaŭ ĝustatempe florigis ĝin okaze de la menciita festo.

 
La monumento por Haage en la arbaro Steigerwald, 1934

Post kelkaj plukleriĝaj jaroj Haage revenis hejmen kaj iĝis helpisto ĉe Franz Anton. En 1822 Haage fondis etan propran entreprenon pri semaĵoj: li ankaŭ posedis plantidon de la "reĝino de la nokto". Malgraŭ malfacilaĵoj komence, la firmao evoluis al prospera entrepreno kaj kvazaŭ surkampigis la sciencan florkultivadon. Paralele al la ĉiutagaĵoj komercaj Haage ĉiam povis rezervi al si tempon por la ŝatokupo prikakta. Ene de mallonga tempo lia famo grandiĝis kaj lia kolekto taksitis unu el la plej grandaj kaj kompletaj.

Sukceso kaj graveco redakti

Kialo de liaj sukcesoj estis ankaŭ liaj malfermiĝo al novaj aferoj. Li ekzemple estis unu el la unuaj ekspedaj hortikulturistoj uzante gazetanoncojn kiel reklamilon. Lia unua poŝtmenda listo pri produktoj aperis en 1824, nur du jarojn post la firmaofondo! Inter liaj klientoj estis eminentuloj kiel Goethe, Liszt aŭ Humboldt.

Ankaŭ publike Haage tre aktivis. Li ekzemple kunfondis la erfurtan prihortikulturan societon nomita Erfurter Gartenbauverein. Li honore nomumitis ties direktoro. Post lia morto estis starigita en la Steiger-arbaro monumentego por li. Oni devas scii ke, kune kun August von Hedemann, li meritis pri la ekskursoceligo de tiu ĉi arbaro aranĝante multajn migradopadojn en ĝi. Liaj tre filoj Gustav Ferdinand, Friedrich Ferdinand kaj Adolf Haage dauriĝis sukcese la laboron patran.

Fonto redakti

Biografio ĉe erfurt-web.de