Okcidenta Papuo

(Alidirektita el Papuo Barato)
Nek konfuzu kun Papuo-Nov-Gvineo, nek kun Barato.

Okcidenta Papuo (la origina nomo indonezie Papua Barat, antaŭe ankaŭ nomata Irian Jaya Barat) estas provinco de Indonezio en la plej okcidenta pinto de la insulo Nov-Gvineo. Ĝi kreiĝis en 2003 per apartigo de la plej okcidenta parto el la indonezia provinco Papuo, kiu antaŭe kovris proksimume la okcidentan duonon de la insulo Nov-Gvineo, respektive tiun parton kiu de 1828 ĝis 1969 estis sub kolonia rego de Nederlando. Alveturinte ĝis ĉemaraj loĝitaj regionoj ĝi aspektas tute kiel aliaj lokoj de Indonezio, krom ĉeesto de lokaj papuanoj, kiuj aspektas kiel aŭstraliaj aborigenoj, kaj ne havas multajn komunaĵojn kun la azianaj trajtoj de indonezianoj.

Okcidenta Papuo
Speciala regiono de Okcidenta Papuo
Papua Barat
FlagoBlazono
provinco de Indonezio [+]

LandoIndonezio

Supermara alteco16 m [+]
ĈefurboManokwari
- koordinatoj2° S, 134° O (mapo)-1.801389133.670556Koordinatoj: 2° S, 134° O (mapo)
Areo64 134,66 km² (6 413 466 ha) [+]

Loĝantaro551 792 [+] (2020)
Denseco8,6 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroAli Baham Temongmere

HorzonoUTC+09:00 [+]
Poŝtkodo98011 - 98495 [+]
ISO 3166-2ID-PB

Okcidenta Papuo (Tero)
Okcidenta Papuo (Tero)

Okcidenta Papuo (Molukoj-Papua)
Okcidenta Papuo (Molukoj-Papua)
DEC

Map
Okcidenta Papuo

Vikimedia Komunejo:  West Papua (province) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĉio ŝanĝiĝas, se oni venas en la malmaran internon de la insulo. Tio estas vojo tra tempo kaj spaco. Estas grandegaj akraj montoj kun faŭno kiel el pratempo, kaj en tio vivas duonnudaj indiĝenoj en civilizoj kiuj al eŭropanoj povus memorigi pri la ŝtonepoko.

Okcidenta Papuo estas etnografie tre varia. Ampleksaj esploroj de ĉi tieaj etnoj ne ekzistas. Oni supozas, ke en la tuta Okcidenta Nov-Gvineo estas iom inter 200 ĝis 700 diversaj lingvoj. Ĉiu tribo signifas fakte alian lingvon.

En blazono aperas simbola birdospecio de kazuaro.

Geografio redakti

La plej nordokcidenta pinto de la provinco estas la Birdokapa Duoninsulo kaj ĉemare la insuloj Rajampatoj.

Setlejoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti