Papuo

Papuo estas la plej orienta provinco de la okcidenta, indonezia parto de la insulo Nov-Gvineo. Ĉefurbo de Papuo estas Jayapura. La provinco kreiĝis en 1969 el la okcidenta duono de la insulo Nov-Gvineo, kiu de 1828 ĝis 1969 estis sub kolonia rego de Nederlando, kaj ĝis la jaro 2003 kovris tiun tutan teritorion, geografie nomata okcidenta Nov-Gvineo. En 2003 la okcidenta duono estis transformita al propra indonezia provinco, Okcidenta Papuo, kaj la origina provinco Papuo plu nur kovras la orienton de la teritorio okcidenta Nov-Gvineo.

Speciala regiono de Papuo
Papua

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Jayapura
Areo 319 036 km²
Loĝantaro 2 833 381(stato de 2011)
ISO-kodo ID-PA
emblemo
emblemo
vdr
Viro el tribo danioj en Papuo
Viro el tribo jalioj (Yali) en Papuo
Vilaĝo de tribo jalioj
Virinoj el tribo jalioj
Virino el tribo jalioj

Pri la provinco redakti

Alveturinte ĝis ĉemaraj loĝitaj regionoj ĝi aspektas tute kiel aliaj lokoj de Indonezio, krom ĉeesto de lokaj papuanoj, kiuj aspektas kiel aŭstraliaj aborigenoj, kaj ne havas multajn komunaĵojn kun la azianaj trajtoj de indonezianoj.

Ĉio ŝanĝiĝas, se oni venas en la malmaran internon de la insulo. Tio estas vojo tra tempo kaj spaco. Estas grandegaj akraj montoj kun faŭno kiel el pratempo, kaj en tio vivas duonnudaj indiĝenoj en civilizoj kiuj al eŭropanoj povus memorigi pri la ŝtonepoko. Plej facile alireblas la valo de rivero Baliem, kie en vilaĝo Wamena estas relative granda flughaveno kun tute regula trafiko. Ĉi tie estas jam videbla okcidenteca teknologia progreso. Estas ĉi tie kelkeaj ŝoseoj, lokaj loĝantoj iradas vestitaj, estas brike masonitaj domoj kaj ne nur sole kabanetoj. Ĉefe ekzistas grandega kvanto da preĝejoj. Eble ĉiu kristanisma eklezio estas ĉi tie reprezentata per sia preĝejo. Ĉeestas ankaŭ tre granda kvanto da misiistoj, kiuj el okcidenteca vidpunkto klopodas civilizigi la animistajn indiĝenojn kaj turni ilin al kristanisma kredo. Sed se oni ekpaŝas piede en la ĉirkaŭaĵon, la markoj de eŭropeca civilizo rapide malaperos.

En la valo Baliem loĝas tribo de danioj. Vira vestado de danioj konsistas el koteko, kio estas botelkukurbo de lagenario, kiun oni uzas kiel penisingo. Alie viroj iradas tute nudaj. La kotekon ili alkroĉigas al sia talio per liana fibro. La viroj ŝatas ornami sin. Ŝatataj estas diademoj el plumoj de diversaj birdoj, porkaj dentegoj, kiujn ili puŝas en nazan septon (oni diras, ke kiam la dentegoj estas turnigitaj direkten supren, la viro estas sur milita pado, la dentegoj turnigitaj malsupren signifas pacamajn intencojn). Ŝatataj kaj tre taksataj estas "kravatoj" produktitaj el konketoj. En tempo de tribaj militoj viroj pentras sin per diversaj koloroj, por ke ili timigu malamikon. Virinoj tradicie portas sole jupon. Kio estas surpriza, do ĉiu virino havas retikulon produktita el lianaj fibroj, kiun ŝi portas pendigita sur la kapo. Ŝi portas en ĝi, kio estas bezona – de dolĉaj terpomoj tra infanoj ĝis porkidoj. Danioj estas ĉefe farmistoj kulturantaj dolĉajn terpomojn, ilian ĉefan nutraĵon. El bestoj ili bredas porkojn, kiuj havas por ili grandan prezon. Tradicie la viroj vivas apartigite de la virinoj. Ĉiuj viroj el la vilaĝo vivas en unu kabaneto kaj la virinoj kun la infanoj kaj la porkoj vivas en alia. El iliaj kutimoj ni menciu almenaŭ tiun, kiam virino pro ĉiu mortinta parenco devas forhaki artikon de la fingro. Ankaŭ en hodiaŭa tempo ni povas renkontiĝi kun kvanto da virinoj, kiuj pro tio ne havas fingrojn. En pasinteco apartenis inter iliajn tradiciojn ankaŭ mumiigado de mortintaj vilaĝestroj. Post la morto oni metis la korpon de ĉiu mortinto en fumon super fajrejo, sub kiu senĉese brulis fajro kaj tiel iom post iom okazis la proceso de mumiigo. Nuntempe eblas vidi mumiojn en vilaĝoj Jiwika kaj Akima.

Papuo estas etnografie tre varia. Ampleksaj esploroj de ĉi tieaj etnoj ne ekzistas. Oni supozas, ke en la tuta Okcidenta Nov-Gvineo estas iom inter 200 ĝis 700 diversaj lingvoj. Ĉiu tribo signifas fakte alian lingvon. En la teritorio de la valo Baliem vivas la supre menciita tribo danioj (Dani). Norde de la valo vivas tribo lanioj (Lani). Orientdirekte en montaro Jajavijajo (Jayawijaya) vivas tribo jalioj (Yali). Malsuprenirante suden el la montaro ĝis la malaltaĵoj, oni venas en regionojn de triboj korovajoj (Korowai) kaj kombajoj (Kombai). Temas pri la t.n. arbaj homoj – ili konstruas siajn loĝejojn en arbokronoj. Tio estas ŝirmo kiel kontraŭ malariaj kuloj tiel ankaŭ kontraŭ batalemaj najbaroj. Oftas tribaj militoj. Ankoraŭ pli multe direkte al marbordo kaj al urbeto Agats vivas asmatoj (Asmat), mondfamaj skulptistoj de impresaj lignogravuraĵoj kaj ĉasistoj de kranioj.

En Papuo troviĝas lago Sentani, kiu proponas belegajn vidaĵojn.

Vidu ankaŭ redakti