Vikipedio:Artikolo de la semajno/2008

2005  • 2006  • 2007  • 2008  • 2009  • 2010  • 2011  • 2012  • 2013  • 2014  • 2015  • 2016  • 2017  • 2018  • 2019  • 2020

La jena listo de la vikipediaj artikoloj de la semajno nur konstruiĝis en 2013, kvin jarojn poste, kaj malgraŭ laŭebla atento ĝi povas esti manka. Tamen indas havi la liston, laŭ modelo de pli postaj jaroj, por facila superrigardo.

Vidu ankaŭ: arkivo de diskutitaj, elektitaj kaj ne elektitaj kandidatoj por "artikolo de la semajno" en 2008.

Semajno 1 redakti

 
Anglio ĉirkaŭ la jaro 878

La historio de Unuiĝinta Reĝlando temas samtempe pri la historioj de Anglio, Skotlando, Kimrio (kiuj troviĝas sur insulo Granda Britio) kaj Norda Irlando. Britio cetere ensumigis dum pli ol cent jaroj ankaŭ la tutan Irlandon.

La unuaj pruvoj pri la vivo de homoj sur la teritorio de la insulo Granda Britio estas trovitaĵoj (el la jaro 2002) de ŝtonfajraj iloj kaj ostoj el familio de homo (laŭ aĝo de la trovitaĵoj eblas pliprecizigi ilin al Homo erectus aŭ Homo heidelberga) en marbordaj tavoloj el Pakefield en Suffolk malnovaj proksimume 700 000 jarojn. Dume temas pri la plej malnovaj trovitaĵoj de familio homo en la propra Eŭropo norde de Alpoj, ĝi estis do kunigita kun ĝi per seklando en lokoj de hodiaŭa Manika Markolo, kiu estis nur granda rivero. Plua signifa trovitaĵo estas trovo de heidelberga homo el periodo proksimume 500 000 jaroj. Legu pli...

Semajno 2 redakti

 
Unua paĝo de la sagao de Hrafnkell, en la manuskripto ÁM. 156 (17-a jarcento).

La sagao de Hrafnkell, pastro de Freyr (islandlingve Hrafnkels saga Freysgoða) estas skandinava sagao, kiu temas pri bataloj inter la landsinjoroj de orienta Islando en la 10-a jarcento. La ĉefprotagonisto de la verko, Hrafnkell, unue famiĝas kiel senkompata duelisto, kaj kultas la dion Freyr precipe fervore. Post sinsekvaj malvenkoj kaj humiligoj, kaj pro la detruado de sia templo, Hrafnkell perdas sian religian kredon kaj turnas sin al ateismo. Ŝanĝiĝas konsekvence lia personeco, kaj la heroo de la sagao progrese lernas interrilati pace kaj malfiere kun aliuloj. Hrafnkell tiel gajnas la fidon de pli kaj pli multaj novaj amikoj, kaj sukcese venĝas sin por la ofendoj, kiujn oni antaŭe faris al li. Lian vivon li finas kiel potenca kaj respektita estro.

La tre pragmata, realista tezo de la rakonto estas do, ke la vera fonto de potenco devenas ne de religia fideleco, sed de la lojaleco de oniaj propraj subuloj. La sagao de Hrafnkell hodiaŭ restas abunde legata kaj estimata pro sia logika strukturo, sia kredebleco kaj pro siaj interesaj personoj. Legu pli...

Semajnoj 3 kaj 4 redakti

 
Birdumantoj en Orchid, Florido.

Birdumobirdorigardado estas observado kaj studo de birdoj per simple okula rigardo aŭ per vida plibonigo danke al uzado de binokloj. Plej granda parto de birdumantoj aŭ birdorigardantoj plenumas tiun agadon pro distraj aŭ sociaj kialoj malkiel ornitologoj kiuj estas enmetitaj en pli formala scienca studo de birdoj.

Birdumantoj tre ofte diferencigas sin el birdorigardantoj. La distingo inter Birdumo kaj birdorigardado baziĝas sur dediĉo aŭ intenseco. Ĝenerale mempriskribitaj birdumantoj koncentriĝas plie ĉe trovo kaj studo de birdoj ol ĉe ĝenerala observado, kaj klopodas ekscii pri detaloj kiel plumoŝanĝado, distribuado, migrado kaj medio. Dediĉitaj birdumantoj klopodas investi plie en optika ilaro kiel teleskopoj kaj povas veturi malproksimen, dum birdorigardantoj agadas pli limigite eble ĉe lokaj naturaj rezervejoj, propraj ĝardenoj aŭ kiel feria hobio kaj investas malplie en optika ilaro. Legu pli...

Semajnoj 5 kaj 6 redakti

 
Charlotte Stuart, pentrita de Hugh Douglas Hamilton. Skota Nacia Portretgalerio, Edinburgo

Charlotte Stuart, dukino de Albany (n. la 29-an de oktobro 1753 - m. la 17-an de novembro 1789) estis la nelegitima filino de la jakobita pretendanta princo Charles Edward Stuart (kromnomita Bonnie Prince Charlie aŭ la Juna Pretendanto) kaj la sola el liaj infanoj, kiu ne mortis fruaĝe. Ŝia patrino estis Clementina Walkinshaw, kiu restis la amantino de la princo ekde 1752 ĝis 1760. Post pluraj jaroj da mistraktadoj, Clementina forlasis la princon kaj forprenis Charlotte kune kun si. Charlotte pasis la plej grandan parton de sia vivo en francaj monaĥinejoj, neglektita de sia patro.

Ĉar ŝi ne povis edziniĝi, ŝi samkiel sia patrino fariĝis amantino kun nelegitimaj gefiloj, elektante la ĉefepiskopon de Bordozo kiel sia amanto kaj protektanto. Ŝi finfine reamikiĝis kun sia patro en 1784, kiam li legitimigis ŝin kaj donis al ŝi la prestiĝan titolon "dukino de Albany". Ŝiaj tri infanoj estis edukitaj sekrete kaj anonime. Tamen, kiel la solaj nepoj de la pretendanto, ili fariĝis interesaj kuriozaĵoj por la jakobita movado, kiam oni malkovris ilian idaron en la 20-a jarcento. Legu pli...

Semajno 7 redakti

 
Simbolo de la nombro Pi.

Pi (skribata kiel π) estas neracionala matematika konstanto, havanta la jenan valoron:

 

Tiu konstanto priskribas la rilatumon inter la perimetro de cirklo en geometrio kaj ties diametro. Tiu rilatumo ne dependas de la cirklo-grandeco. Por indiki Pi en skriba formo oni uzas minusklon de la greka litero pi ( ), kiu estas la unua litero de la greka vorto περιφέρεια ("periferio") kaj περίμετρον ("perimetro"). La unua priskribo de la nombro aperis en 1706 en la libro Synopsis palmariorum mathesos, kiu estas verkita fare de kimria sciulo William Jones (1675–1749). La nombro π krome estas nomata Konstanto de ArkimedoNombro de Ludolfo (laŭ Ludolph van Ceulen). Legu pli...

Semajno 8 redakti

 
Ebla situo de la surcentro de la lisbona tertremo.

La lisbona tertremo en 1755, ankaŭ konata simple kiel la lisbona tertremo aŭ la tertremo de 1755, estis tertremo okazinta en la 1-a de novembro 1755 je la naŭa horo matene (oni konsideras je 9:20), kiu kaŭzis preskaŭ kompletan detruon de Lisbono kaj krome atingis grandan parton de la algarva marbordo, suda regiono de Portugalujo. Post la tertremo okazis, krom pluraj brulegoj, cunamo, kiu oni kredas estis pli ol 20 metrojn alta kaj, kune kun la brulegoj, rezultis en pli ol 10 mil mortintoj (kelkaj aŭtoroj nombras pli altan kvanton). Tio ĝin igas unu el la kvin plej mortigaj tertremoj en la homara historio, kaj ĝi markas la "prahistorion de moderna Eŭropo" laŭ kelkaj historiistoj. Geologoj taksas je 9 gradoj en la Skalo de Richter la fortecon de tiu tertremo.

Lisbona tertremo kaŭzis grandegan impakton politikan kaj sociekonomian en la tiama Portugalujo kaj komencigis la unuajn studojn pri "tio, kion kaŭzas tertremo en ampleksa areo". Tial ĝi naskis la modernan sismologion kaj estis daŭre diskutita de la filozofoj de la Jarcento de la Lumoj, kiel Voltaire. Legu pli...

Semajno 9 redakti

 
Mapo de la jerusalema reĝlando.

Jerusalema reĝlando estis krucista ŝtato fondita en la Sankta Lando post la unua krucmilita ekspedicio en la jaro 1099. La nova kristanista reĝlando havis fermitajn aliancojn kun okcidenteŭropaj monarkioj kaj kompare kun ili ĝi estis relative malgranda kaj malforta ŝtato, kiu devis esti ofte ekonomie kaj soldate subtenata el Eŭropo. Post la falo de la graflando de Edessa en la manojn de Zengí, la mosula atabego, estis en la jaro 1146 proklamita de papo Eŭgeno la 2-a la [dua krucmilito por defendi la sanktan tombon. Tiu ĉi ekspedicio eltiris kaj sieĝis Damaskon, sed ĝi finiĝis nefame.

La 4-an de julio de la jaro 1187, okdek ok jaroj post la konkero de Jerusalemo fare de la krucistoj, sultano Saladin venkis la reĝon Guy de Lusignan en batalo apud Hattín kaj poste li komencis grandan ofenzivon kontraŭ krucistoj en Levantenio. Sekve estis el Eŭropo sendita la [tria krucmilito, en kiu partoprenis interalie la angla reĝo Rikardo la 1-a Leona Koro, la reĝo de Francio Filipo Aŭgusto kaj la romia-germana imperiestro Frederiko Barbarosa. Legu pli...

Semajno 10 redakti

 
Rastignac kaj Vautrin diskutante en la ĝardeno de la gastejo Vauquer. Eldono de George Barrie & Filo en Filadelfio.

Patro Goriot (aŭ franclingve Le Père Goriot) estas fama romano verkita de la franca romanisto kaj dramisto Honoré de Balzac en 1835. Ĝi apartenas al la sekcio Scenoj de la pariza vivo de lia vasta romanserio La Homa Komedio. La romano, kies intrigo situas en la Parizo de 1819, temas pri la miksitaj destinoj de tri ĉefpersonoj : la maljuna kaj senila Goriot, la mistera kaj maskita krimulo Vautrin, kaj naiva jurstudento nomita Eugène de Rastignac. Unue eldonita en pluraj epizodoj dum la vintro de 1834-35, Patro Goriot restas rigardata de plejmultaj komentistoj kiel la plej grava romano de Balzac.

La intrigo de la romano okazas dum la Burbona Resurtronigo, kiu profunde ŝanĝis kaj reformis la francan reĝlandon : la teksto estas plena je personoj, kiuj senĉese kaj senkompate klopodas por akiri pli altan socian statuton. Kelkaj kritikistoj laŭdis la aŭtoron pro la kompleksaj personoj kaj la detalemeco de Patro Goriot. Aliaj kondamnis lin pro la kruda priskribo de korupto kaj monavideco. La libro rapide fariĝis populara legindaĵo de la franca literaturo, kaj estis multfoje adaptita kiel filmo aŭ teatraĵo. Legu pli...

Semajno 11 redakti

 
Ĉefaj konstruformoj:(1) malferma lipfajfilo,(2) ferma labiofajfilo (el ligno),(3) lamenfajfilo

Orgenfajfiloj estas la sonproduktaj konstruelementoj de orgeno. Ĉiu fajfilo normale povas produkti nur unu tonon, tiel ke bezonatas multnombro da diferencaj fajfiloj. Por ebligi diferencaj sonkolorojn, oni uzas fajfilojn de diversaj konstrumanieroj. Fajfiloj de sama sonkoloro estas arigitaj en registroj. Laŭ la songenera principo distingeblas du fajfilotipoj: labio-lipfajfiloj, kiuj konsistigas la grandan plimulton de la fajfiloj de orgeno, kaj anĉo-lamenfajfiloj.

Orgenfajfiloj povas esti produktata el lignometalo. Kiel metalo oni kutime uzas alojon el stano kaj plumbo, la t.n. orgenmetalo, je kiu la miksritlato povas varii. Orgenmetalo estas tiel mola, ke oni povas deformi la fajfilojn per la fingroj. Por la fasadofajfiloj kelkfoje oni uzas – pro la aspekto – pli multekostan puran stanon aŭ kupro. Malofte troveblas orgenfajfiloj el pura plumbo. Legu pli...

Semajnoj 12 kaj 13 redakti

Masakro kontraŭ judoj dum la unua krucmilito.
Masakro kontraŭ judoj dum la unua krucmilito.

Krucistaj militojkrucmilitojkrucistaj ekspedicioj, arĥaike kruciatoj, estis soldataj ekspedicioj, proklamitaj fare de papo por celo de batalo kontraŭ nekredantoj. En la mezepoko estis kiel nekredantoj konsiderataj ne nur paganoj, sed ankaŭ muslimoj kaj herezuloj. La partoprenantoj de la krucmilitoj, la krucistoj, estis markitaj per signo de kruco (de tie ilia nomigo) kaj ili uzis ŝirmon de eklezio.

La unuan krucmiliton proklamis papo Urbano la 1-a en la jaro 1095. Ties celo estis konkeri Sanktan landon kaj liberigi lokojn sanktulajn por la kristanoj el la manoj de la nekredantaj muslimoj - selĝukaj turkoj. Lastan kruciaton klopodis organizi komence de la 16-a jarcento Leono la 10-a kontraŭ la osmanidaj turkoj. Komencinte la militiron en Sanktan landon iom post iom formiĝis ideologio de la krucmilitoj. Legu pli...

Semajno 14 redakti

 
Lord Mungo Murray (ĉ. 1683), Skota Nacia Portretgalerio

John Michael Wright (n. en majo 1617 - m. en julio 1694) estis brita baroka portretisto de la 17-a jarcento. Wright lernis pentradon en Edinburgo en la ateliero de la skota artisto George Jamesone, kaj konsiderinde famiĝis kiel artisto kaj klerulo okaze de longa restado en Romo. Li estis tie akceptita en la artan akademion de Sankta Luko, kaj kunlaboris kun kelkaj el la plej eminentaj artistoj de sia tempo. Wright estis poste dungita en 1655 de la arkiduko Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio, la guberniestro de Hispana Nederlando, por akiri artaĵojn en Anglio, tiam estrita de Oliver Cromwell.

La pentristo definitive enloĝiĝis en Anglion ekde 1656, kaj servis kiel kortega pentristo antaŭ kaj post la Angla Resurtronigo. Li konvertiĝis al romkatolikismo kaj tiel fariĝis favorato en la stuarta kortego, ricevante mendojn el la reĝoj Karlo la 2-a kaj Jakobo la 2-a. En la finaj jaroj de la stuarta monarkio, la artisto revenis al Romo kiel parto de la ambasadaro ĉe la papo Inocento la 11-a. Wright estas hodiaŭ taksita kiel unu el la plej notindaj britaj pentristoj de sia generacio, ĉefe pro la senkompara, distinga realismo de siaj portretoj. Legu pli...

Semajno 15 redakti

 
Partoprenantoj en kunsido dum posttagmanĝa sesio ĉe Ekovilaĝo.

Simple komunumo aŭ pli precize homa komunumo estas socia grupo de entoj kiuj kunhavas socian medion, normale kun kunhavitaj interesoj. En homaj komunumoj, intenco, kredo, preferoj, bezonoj, riskoj kaj multaj aliaj kondiĉoj povas ĉeesti kaj esti komunaj, tuŝante la socian identecon de la partoprenantoj kaj ties grado de konverĝo. La vorto "komunumo" devenas el la latina communitas (kio signifas same), kio siavice devenas el communis, tio estas "komuna, publika, kunhavita de ĉiuj aŭ de multaj". Communis devenas el kombino de la latina prefikso con- (el cum, kiu signifas "kune") kaj la vorto munis (el munus, kiu rilatas al plenumado de servoj).

La procezo de lernado por adopti la modelojn de konduto de la komunumo estas nomita "socialigo". La plej fruktodona tempo de socialigo estas kutime la fruaj epokoj de la vivo, dum kiuj individuoj disvolvigas kapablecojn kaj konojn kaj lernas la rolojn necesajn por funkcii ene de sia kulturo kaj socia medio. Legu pli...

Semajno 16 redakti

 
Detalo de babilona pordego de Iŝtar.

La nocioj antikva epokomalnovepoko markas historian periodon de estiĝo kaj evoluo de la unuaj civilizoj en Mezoriento kaj en la regiono de Mediteraneo, tempe limigita per fino de la praepoko (la 4-a miljaro antaŭ Kristo) kaj per komenco de la mezepoko (ekde la 6-a/7-a jarcentoj). Kontraŭe al tio la nocio antiko rilatas eksplicite al greka-romia etapo de la antikvo. Pli vasta nocio de la antikvo do ensumigas ankaŭ tiun ĉi periodon en la historio de homaro.

La komencon de antikvo eblas limigi per tempo de disvastiĝo de skribsistemo sur teritorio de orientaj imperioj de Proksima Oriento - en Mezopotamio (Sumer, Akado, Babilono, Mitano, Asirio) en regiono de Irana Plataĵo (Elam, Medujo, Persa imperio), en Sirio (Ugarito), sur teritorio de Malgranda Azio (hititoj, frigio, lidio) kaj en antikva Egipto. Nuntempaj precipe germanaj historiistoj markas la etapon de ŝanĝo de la antikvo en mezepokon (ekde fino de la 3-a jarcento ĝis komenco de la 7-a jarcento) kiel memstara periodo de la t.n. "malfrua antikvo". Iam oni ankaŭ parolas pri "malhela mezepoko". Legu pli...

Semajno 17 redakti

 
Ekspedicio de La Salle al Luiziano en 1684, Theodore Gudin, 1844. "La Belle" situas maldekstre, "Le Joly" meze, kaj "L'Aimable" dekstre de la pentraĵo.

Franca Teksaso estis mallonga periodo de la historio de Teksaso inter 1685 kaj 1689. Dum tiuj kvar jaroj ekzistis eta franca kolonio, Fort Saint-Louis, proksime al la hodiaŭa urbeto Inez (Teksaso). La esploristo René Robert de La Salle unue intencis fondi la kolonion ĉe la elfluejo de la rivero Misisipo. Pro malprecizaj mapoj kaj navigaj eraroj, liaj ŝipoj anstataŭe kaj finfine ankris 644 kilometrojn pli okcidenten, ĉe la marbordo de Teksaso apud la golfeto Matagorda. La kolonio spertis multajn malfeliĉaĵojn dum sia nedaŭra ekzistado, inkluzive de malamikaj Indianoj, variaj epidemioj kaj tre malfacilaj vivkondiĉoj.

Hispanio eksciis pri la misio de La Salle en 1686 kaj timis, ke la nova franca kolonio povus minaci la potencon de Nova Hispanio en la suda parto de Nord-Ameriko. Kiam la hispanoj finfine malkovris la ruinojn de la franca kolonio en 1689, ili enterigis la kanonojn kaj incendiis la konstruaĵojn. Plurajn jarojn poste, la hispanoj starigis novan fortikaĵon. Kiam la hispana fortikaĵo mem malaperis, oni tute forgesis la lokon de la franca kolonio. Ĝi estis retrovita nur en 1996, kaj fariĝis arkeologia areo. Legu pli...

Semajno 18 redakti

 
La 4-a klaso de valdorfa lernejo en Kaŭno (Litovio).

Valdorfa lernejoRudolf-Steiner-lernejo estas lernejo, en kiu la instruo orientiĝas laŭ la valdorfa pedagogio iniciatita de Rudolf Steiner (18611925), kiu vivis en Germanio kaj Svislando. La valdorfa pedagogio estas internacie disvastiĝinta reforma pedagogio surbaze de la same de Rudolf Steiner iniciatinta filozofia skolo antropozofio. En multaj landoj valdorfaj lernejoj estas ŝtate agnoskitaj lernejoj, kiuj ricevas ŝtatajn subvenciojn, tamen ĝenerale multe malpli ol ŝtate posedataj lernejoj. Tial vole-nevole plej multaj valdorfaj lernejoj estas vivtenataj de senprofitaj organizoj el gepatroj de lernejanoj, la instruistoj kaj aliaj engaĝitaj civitanoj.

Krom la normalaj valdorfaj lernejoj, kiuj instruas infanojn inter la 6-a kaj la 18-a respektive 19-a vivjaro, ekzistas valdorfaj infanĝardenoj por infanoj ĝis la lerneja aĝo, kaj aldone specialaj terapie orientitaj valdorfstilaj lernejoj por psike, mense kaj korpe malavantaĝigitaj lernejanoj. Laŭ indikoj el la jaro 2007 tutmonde ekzistas 958 valdorfaj lernejoj, 665 el ili en Eŭropo. La plej multaj el ili situas en Germanio (206), en Usono (134) kaj en Nederlando (94). Legu pli...

Semajno 19 redakti

 
Moskeo Hassan en Kairo, Egiptio.

Islama arkitekturo ensumigas tre ampleksan regionon de arkitekturo, nome kaj historie, kaj geografie. Kvankam oni parolas pri la islama arkitekturo sole en senco de religiaj konstruaĵoj, ĝi ensumigas ankaŭ profanajn konstruaĵojn. En la islaman arkitekturon tiel viciĝas la konstruaĵoj konstruitaj post la estiĝo de Islamo (622) ĝis nuntempo, sur teritorio priregata fare de tiu ĉi religio. Nuntempe la muslimaj religiaj konstruaĵoj troviĝas tra la tuta mondo.

Ne eblas percepti la islaman arkitekturon kiel tutaĵon, sed necesas distingi la historiajn epokojn kaj unuopajn centrojn. La influo de la regionaj centroj estas plie substrekita per la fakto, ke Korano diference de Biblio nenie difinas aspekton nek regulojn de konstruigo de templo. La unuopaj centroj tiel povis ligi al la lokaj tradicioj, nome kaj el vidpunkto de konvena materialo kaj el vidpunkto de konstruaj teknikoj. Kiel la plej tipa ŝatata elemento eblas konsideri kupolon kaj diversajn specojn de arkoj. Bazaj tipoj de la konstruaĵoj estas moskeoj, araba domo kun fermita dispono, korto kaj apartigita porvirina kaj porvira partoj, ivanoj, fortikaĵoj kaj pontoj. Legu pli...

Semajno 20 redakti

 
Staranta Budho en Gandhara, Pakistano, 1-a jarcento p.K.

Siddhartha GautamaGautama Budho (sanskrite: Devanāgarī सिद्धार्थ गौतम; palie: Siddhattha Gotama) estis spirita gvidanto de antikva Hindio kaj fondinto de budhismo. La titolo Budho estis donita al Siddhattha Gotama (palie) aŭ Siddhartha Gautama (sanskrite), kiun Budhismo konsideras la sammâsambuddha de nia epoko. Oni ne certe scias precize kiam li vivis; kelkaj diras ĉ. 563-483 a.K.; laŭ oficiala budhisma kronologio, oni festis la 2500-jaran datrevenon de lia morto en 1956.

Laŭ budhisma tradicio, li naskiĝis en la ĝardeno Lumbini (nepale Rummindei), nun en la suda parto de Nepalo, proksime al la barata landlimo, kaj mortis 80 jarojn poste en Kusinâra (palie) aŭ Kuŝinagar (sanskrite). 16-jara, laŭ la tradicio, li edziĝis al Yasodhara, kaj havis filon, Râhula. Siddhartha foriris de la reĝa palaco je la aĝo de 29, kaj vivis dum ses jaroj kiel senhejma asketo, serĉante solvon al la problemo de homa sufero. Finfine, li "vekiĝis", aŭ alivorte trovis la grandan lumiĝon (maha-bodhi) sub la bodhi-arbo en Buddha Gayâ. Li instruis al siaj disĉiploj sian doktrinon - la "Meza Vojo" inter la ekstremoj de asketismo kaj hedonismo. Legu pli...

Semajnoj 21 kaj 22 redakti

 
Virseksa migrokolombo

Migrokolombo (Ectopistes migratorius) estas formortinta birdospecio de la familio kolombedoj, kiu inkluzivas turtojn kaj kolombojn. La specio malaperis estinte la plej ofta birdo de Nordameriko. Oni taksis, ke estis inter tri kaj kvin miliardoj da migrokolomboj, kiam eŭropanoj ekkoloniis Nordamerikon. La migrokolomboj vivis en enormaj aroj. Oni rakontas, ke dum migrado eblis vidi svarmojn unumejle larĝajn (1,6 km) kaj tricentmejle longajn (500 km), kiuj bezonis pli ol dek horojn por pasi kaj kiuj povis havi eĉ miliardon da birdoj.

Dum la 19-a jarcento, la specio pasis el unu el la plej abundaj en la mondo al la formorto. Iam migrokolombo formis kelkajn el la plej grandaj aroj inter ĉiuj bestoj, eble la dua nur post la lokusto. Ia malpliiĝo okazis kiel rezulto de mediperdo, kiam la eŭropanoj eksetliĝis pli interne. Tamen la ĉefa faktoro de ekstermo okazis kiam la viando de tiu kolombo ekestis komercita kiel malmultekosta manĝaĵo por sklavoj kaj malriĉuloj dum la 19-a jarcento, kio rezultis troan ĉasadon je amaskvanto. Okazis malrapida malpliiĝo inter 1800 kaj 1870, sekvita de katastrofa malpliiĝo inter 1870 kaj 1890, fine de kio tiuj birdoj ekestis tre raraj kaj for de la punkto de repliiĝo. 'Martha', laŭ onidiroj la lasta migrokolombo en la mondo, mortis la 1-an de septembro 1914 en Cincinnati. Legu pli...

Semajnoj 23 kaj 24 redakti

La Budhoj el Bamjan (perslingve: تندیس‌های بودا در باميان‎) estis du grandegaj statuoj de starantaj budhoj hakitaj en rokmasivon en la bamjana valo en Afganio. La statuoj troviĝis proksimume 230 km nordokcidente de la afgana ĉefurbo Kabulo ĉirkaŭ 2500 metrojn super maro. Ili estis kreitaj en la 6-a jarcento kaj staris en la valo ĝis la jaro 2001, kiam ili estis neniigitaj de la radikalaj islamaj politikaj Talibanoj. Tio okazis spite al la kontraŭstaro de multaj islamaj ŝtatoj.

La statuoj estis tipa ekzemplo de reciproka miksado de hinda kaj greka skulptado. La ĉefaj partoj estis hakitaj rekte en grejson, sed detaloj estis finfaritaj per aldono de materio el koto kaj pajlo kovrita per stuko. Dum la pli granda el la budhoj estis kompakte kolorigita per karmine ruĝa farbo, la malpli granda estis diverskolora. Sed pro influo de veterkondiĉoj la farboj kaj kun ili ankaŭ la tuta ekstera tavolo kreita de la aldonitaj materialoj, jam antaŭ longa tempo malaperis. La pli granda statuo estis pli ol 50 metrojn alta kaj la malpli granda atingis pli ol 30 metrojn. La du statuojn dividis distanco de ĉirkaŭ unu kilometro. Legu pli...

Semajno 25 redakti

Vikipedio:Elstaraj artikoloj/anarkiismo

Semajno 26 redakti

Vikipedio:Elstaraj artikoloj/spektoradego

Semajno 27 redakti

 
Paŭzo dum tutmonda ĉampionado 2006 pri sporta versio de la ludo, Ruslando

La sporta varianto de "Kio? Kie? Kiam?", distinge al la televida versio de la ludo, restas nekonata por multaj rusianoj, ĉar oni ne tre popularigas tiujn ludojn kaj festivalojn (aparte pro ties negranda allogo por spektantoj: sportaj demandoj estas multe pli komplikaj ol televidaj kaj ofte restas nekompreneblaj por flanka persono eĉ post anonco de ĝusta respondo). La ludo ĉefe restas konata ene de la movado, kaj homoj hazarde trafas tiun movadon, pere de siaj amikoj, konatoj, hazarde vidante iun afiŝon aŭ pere de universitataj kluboj, kiuj, kune kun la KGS-kluboj okazigas regulajn ludojn por studentoj.

Por reguligi la ludojn estis fondita la centra ĉeforgano, "Internacia Asocio de Kluboj" ("Международная ассоциация клубов"), ruse siglita kiel "MAK" (kaj ofte referencita nur per tiu siglo), kies celo estas reguligi la ludojn. Ekzistas la statuto de la asocio, kaj krome tiel nomata "Kodekso de KKK", kie estis indikitaj la ĉefreguloj por okazigo de turniroj kaj estas priskribitaj solvoj de kelkaj problemaj situacioj. MAK povas doni al turniro "oficialan statuson", tiam ĉiuj teamoj, ludintaj en ĝi, ricevas specialajn rating-poentojn konforme al la gajnita loko. Legu pli...

Semajnoj 28 kaj 29 redakti

 
Artefarita portreto fare de FBI en 1972.

D. B. Cooper (alikonita kiel Dan COOPER) estis la pseŭdonimo de aerpirato, kiu la 24-an de novembro 1971 ricevis elaĉetmonon de 200 000 dolaroj kaj sekve saltis paraŝute el la malantaŭa holdo de Boeing 727, dum la aeroplano estis fluganta super la nordpacifika marbordo de Usono, verŝajne super Woodland en Vaŝingtonio. Spite al la arestado kaj pridemandado de centoj da suspektuloj dum multaj jaroj, troveblis neniu konvinka pruvo pri la identeco aŭ situo de Cooper. La agentejo FBI emas kredi, ke li simple mortis pro la salto. Ekzistas tamen pluraj aliaj teorioj pri tio, kio okazis al Cooper post lia fama salto.

La spektindeco de lia fuĝo kaj la necerteco pri lia destino scivoligis homojn ĝis hodiaŭ. Kvankam la enketo famiĝis pro sia longdaŭra manko de spuraro, oni finfine retrovis kelkajn gravajn indicojn. Fine de 1978, nur kelkajn kilometrojn norde de la verŝajna surteriĝa areo de Cooper, oni malkovris afiŝon, kiu entenis instrukciojn por mallevi la malantaŭan aerkluzon de la aviadilo : ĝi devenis de la malantaŭa ŝtuparo de la piratita 727. En februaro 1980, la okjara Brian Ingram malkovris grandan kvanton da putriĝantaj 20-dolaraj biletoj, entute 5 800$, ĉe la bordoj de la rivero Kolumbio. Legu pli...

Semajno 30 redakti

 
La salono en la unua etaĝo, samtempe salono de la Hügel-koncertoj.

La vilao Hügel, situanta en la sudo de Essen, estis konstruita en 1873 de Alfred Krupp kaj malnovtempe estis la reprezenta kaj ceremonia loĝejo de la industriista familio Krupp. La vilao disponas 269 ĉambrojn kaj 8100 m² da loĝata kaj uzata areo : la parko de la vilao etendiĝas sur 28 hektaroj, sur elstara loko super la Ruhr-valo kaj la lago Baldeney. La konstruaĵon nuntempe administras la Kulturstiftung Ruhr (regiona kulturfondaĵo), kiu okazigas tie periodajn eventojn kiel koncertojn aŭ ekspoziciojn. Krom tiuj okazaĵoj, la vilao Hügel estas vizitebla ĉiutage dum la malfermhoroj.

La konstruado de la vilao Hügel rezultas el la ŝanĝoj spertitaj de la firmao Friedrich Krupp AG. En 1862, Alfred Krupp ekadministris la firmaon laŭ nova prokursistemo. Per tio, li intencis limigi sian rolon en la ege kreskinta firmao al la plej strategiaj decidoj kaj al observado. Krupp ĝis tiam loĝis proksime al la firmao : pro sia nova vivmaniero kaj sia "emeritiĝo", ankaŭ sian loĝlokon li decidis ŝanĝi. Legu pli...

Semajno 31 redakti

 
Kovrilpaĝo de la unua traduko de la libro al la angla lingvo.

La generalo en sia labirinto estas romano verkita de la kolombia verkisto kaj Nobel-premiito Gabriel García Márquez. Ĝi estas fikcia raporto pri la lastaj tagoj de Simón Bolívar, la fama fondinto kaj ŝtatestro de Granda Kolombio. La libro estis unue eldonita en 1989, kaj priskribas la finan vojaĝon de Bolívar el Bogoto al la karibia bordo de Kolombio, cele al eŭropa ekzilo kaj fuĝo el Sudameriko. Rompante la tradician, heroan legendon pri "El Libertador" Bolívar, García Márquez tute kontraŭe bildigas kompatindan protagoniston, antaŭtempe maljunan viron, kiu estas korpe malsana kaj mense elĉerpita.

Pro la antaŭa sukceso de aliaj verkoj kiel Cent jaroj da solecoAmo en la tempoj de ĥolero, García Márquez decidis verki ion pri la "Granda Liberanto", post kiam li legis nefinitan romanon pri Bolívar fare de sia amiko Álvaro Mutis. Al la teksto de Mutis li ekzemple pruntis ĝian kadron, tio estas la vojaĝo de Bolívar laŭlonge de la rivero Magdalena en 1830. La aŭtoro bezonis du jarojn por studadi variajn fontojn, inkluzive de la ampleksaj memuaroj de la irlanda asistanto de Bolívar, Daniel Florence O'Leary, sed ankaŭ pere de multaj aliaj historiaj dokumentoj aŭ interparoladoj kun historiistoj. Legu pli...

Semajno 32 redakti

 
Jean-Bédel Bokassa, kiu organizis la puĉon kontraŭ prezidanto Dacko.

La puĉo de la Sankta Silvestro estis puĉo organizita de Jean-Bédel Bokassa, estro de la armeo de la Centr-Afrika Respubliko, kune kun liaj militoficiroj, kontraŭ la registaro de la prezidanto David Dacko. Ĝi okazis la 31-an de decembro 1965 kaj la 1-an de januaro 1966. Dacko, kiu estis kuzo de Bokassa, regis la landon ekde 1960, kaj Bokassa, unue oficiro en la franca armeo, sekve aniĝis al la centrafrika armeo en 1962. En 1965, la ŝtato spertis gravan krizon pro korupto kaj malrapida ekonomia disvolviĝo, dum ĝiaj landlimoj estis malrespektitaj de rebeluloj el najbaraj landoj. Dacko ricevis monhelpon el la komunista Popola Respubliko de Ĉinio, sed malgraŭ tio ne sukcesis solvi la problemojn de Centrafriko. Bokassa ekis plani la eksigon de la registaro.

Kun la helpo de kapitano Alexandre Banza, Bokassa ekis la puĉon dum la Silvestro-nokto de 1965. Bokassa kaj siaj anoj unue kaptis Izamo, enŝlosigante lin en karceron en Camp de Roux. La anoj de Bokassa sekve invadis la ĉefurbon, Banguon, kaj venkis la ĝendarmaron kaj aliajn rezistulojn. Post noktomezo, Dacko revenis al la ĉefurbo, kie li estis rapide arestita. Oni trudis lian demision kaj enkarcerigis lin en Camp Kassaï. Laŭ oficialaj raportoj mortis ok personoj dum la puĉo pro rezista agado. Legu pli...

Semajno 33 redakti

 
Maria Antonia Josepha Johanna von Habsburg-Lothringen

Marie Antoinette de Habsburgo-Loreno (Vieno, 2-a de novembro 1755Parizo, 16-a de oktobro 1793) estis reĝa princino de Hungario kaj de Bohemio, ĉefdukino de Aŭstrio kaj reĝino de Francio (17741793) pro edziniĝo kun Ludoviko la 16-a. Filino de la imperiestro de la Sankta Romia Imperio Francisko la 1-a, granda duko de Toskanio kaj de lia edzino Maria Teresia, ĉefdukino de Aŭstrio, princino de Hungario kaj reĝino de Bohemio, naskiĝis la 2-an de novembro 1755, unu tagon post la lisbona tertremo. Ŝi estis la dekkvina kaj antaŭlasta filino de la imperiaj geedzoj.

En 1789 la situacio de la reĝino estas neeltenebla. Onidiras, ke "Monsieur" (futura Ludoviko la 18-a) estus doninta al la asembleo de gravuloj de 1787 informon pruvantan la senlegitimecon de la reĝaj infantoj. La onidiroj mencias kaŝejon de la reĝino en Val-de-Grâce. La abato Soulavie en siaj Historiaj kaj politikaj memoroj de la reĝado de Ludoviko la 16-a, verkis, ke oni pensis, ke Marie Antoinette "ricevus ĉiujn malbenojn de la popolo kaj ke la reĝa aŭtoritato estus, pro tio, totale kaj subite regenerita kaj restarigita". Legu pli...

Semajnoj 34 kaj 35 redakti

 
Ilustrita paĝo de la manuskripto de Voynich

La Voynich-manuskripto estas mistera skribaĵo, kies aĝo, deveno kaj aŭtoro estas nekonataj. Ĝi havas formaton de kodekso kaj la paĝoj estas el pergameno. Nek la alfabeto, nek la lingvo, nek eĉ la temo de la manuskripto estas ĝis nun konataj. Oni plej ofte supozas, ke ĝi estis verkita inter la jaroj 1450 kaj 1520. La Voynich-manuskripto enhavas 234 paĝojn 15 cm longajn kaj 23 cm altajn. Ili estas el veleno (haŭto de mortnaskita bovido) kaj laŭ la paĝnombrado mankas 42 paĝoj. Ŝajnas, ke tiuj paĝoj jam mankis, kiam Voynich aĉetis la manuskripton en 1912. Kelkaj paĝoj estas grandformataj, falditaj, tiel formantaj subpaĝojn.

La nomo de la manuskripto devenas de unu el ĝiaj posedantoj, Wilfrid Michael Voynich, kiu aĉetis ĝin en la jaro 1912 de la jezuitoj de Frascati, urbo apud Romo. Konservas la manuskripton ekde 1969 la Biblioteko Beinecke de la universitato Yale. Laŭ lastaj esploroj de Gordon Rugg, la manuskripto povus esti trompaĵo. La manuskripto estis unuafoje publikigita de la franca eldonisto, Jean-Claude Gawsewitch, en oktobro 2005, por ke la publiko povu vidi la misteran tekston kaj la enigmajn bildojn. Legu pli...

Semajno 36 kaj 37 redakti

 
Afiŝo emfazanta plurajn elementojn de la filmo, precipe la "katon kaj la kanarion" kaj la misteran, teruran manon.

The Cat and the Canary (esperante "La Kato kaj la Kanario") estas usona, muta hororfilmo aperinta en 1927 kaj adaptita el la samnoma teatraĵo verkita de la dramisto John Willard en 1922. Reĝisorita de la germana ekspresionisto Paul Leni, la filmo prezentas la aktorojn Laura La Plante kiel Annabelle West, Forrest Stanley kiel Charles "Charlie" Wilder, kaj Creighton Hale kiel Paul Jones. La intrigo ĉefe temas pri la morto de Cyrus West, kiu estas la onklo de Annabelle, Charlie kaj Paul, kaj pri la legado de lia testamento 20 jarojn poste. Annabelle heredas la riĉaĵojn de sia onklo : kiam ŝi kaj ŝia familio tranoktas en la fantomloĝita sinjordomo de la onklo, ili tamen estas turmentitaj de mistera estaĵo.

The Cat and the Canary apartenas al specifa ĝenro de komediaj hororfilmoj, kiuj estis inspiritaj de kelkaj Broadway-teatraĵoj de la 1920-aj jaroj. Tiu adapto de la teatraĵo fare de John Willard sukcese miksas ekspresionismon kaj humuron, el kio laŭ kritikistoj rezultas la unika kaj rimarkinda stilo de Paul Leni. La etoso kreita de John Leni en la filmo spertis grandan sukceson ĉe la publiko, tiel ke The Cat and the Canary iĝis influa kaj imitinda ekzemplo por la klasika filmtemo de la malnova, malhela domo. Legu pli...

Semajnoj 38 kaj 39 redakti

 
Batalo ĉe Poltava. Parto de mozaiko de M. W. Lomonosov

La Granda Nordia Milito estis milito inter la jaroj 1700 ĝis 1721 pri la hegemonio en la teritorio de la Balta Maro, kiu grupiĝas inter la Nordiaj Militoj. Ĝi signis la finon de la statuso de Svedio esti eŭropa grandpotenco kaj grave plifortigis la potencon kaj politikan pozicion de Rusio. La kaŭzo de la Granda Nordia Milito havis multajn diversajn faktorojn kaj havis siajn radikojn jam komence de la 17-a jarcento. En multaj militoj kontraŭ la Reĝlando Danio, la Reĝlando Pollando-Litovio kaj la Rusia Imperio Svedio ĝis 1660 gajnis la hegemonion en la teritorio de la Balta Maro.

Laŭ la rezultoj de la Traktato de Stolbovo (1617) ĝi baris Rusion de teritorio rekte borde de la Balta Maro, kaj laŭ la la Traktato de Oliva (1660) prenis de Danio la solan regon pri la Sundo, la markolo inter Danio kaj Svedio. Dum la sekvaj jaroj Svedio laŭ ekstera politiko estis subtenita de Francio kaj tiel povis teni la atingaĵojn. Legu pli...

Semajnoj 40 kaj 41 redakti

 
Homo ludanta serpenton. Gravuraĵo de Filippo Bonanni, Gabinetto Armonico pieno d'Instromenti (Romo, 1723).

Historiema koncertado, aŭ historie informita koncertado, nomiĝas la klopodo prezenti la muzikon el pasintaj epokoj per aŭtenta instrumentaro, historia ludotekniko kaj sciante la artajn interpretajn rimedojn de la respektiva epoko. Komence la nocio rilatis al malnova muziko, do al la interpretado de verkoj ekestintaj antaŭ ĉirkaŭ 1830. Ekde la lastaj jardekoj, historiema koncertado okupiĝas pli kaj pli pri verkoj de la romantika kaj malfruromantika periodoj, sed ankaŭ de la frua 20-a jarcento.

Multfoje en la muzikhistorio oni uzis instrumentojn, kiuj poste eksuziĝis , ekz. gambovjoloj, klarionoj, krumornoj. Se oni nuntempe volas prezenti muzikon per tiaj instrumentoj, unue instrumentfaristo devas kopii la malmultajn konserviĝintajn kaj plejparte ne plu ludeblajn originalojn. Krome la ellernado de la pokaze necesaj ludoteknikoj postulas apartan fontostudadon, ĉar la kontinueco de la instrua tradicio estas interrompita. La ne eksuziĝintaj instrumentoj estis konstrue pluevoluitaj dum la paso de la tempo. Ekzemple la baroka violono havis aliajn mezurojn ol la moderna violono. Legu pli...

Semajno 42 redakti

 
William Speirs Bruce ĉirkaŭ 1905.

William Speirs Bruce (n. la 1-an de aŭgusto 1867 - m. la 28-an de oktobro 1921) estis london-naskita skota naturalisto, polusa sciencisto kaj oceanografo. Li organizis kaj estris la Skotan Nacian Antarktan Ekspedicion ekde 1902 ĝis 1904. Li cetere plurfoje vojaĝis tra arktaj regionoj, pro sciencaj aŭ komercaj kialoj. Bruce origine intencis studadi medicinon sed tiu aspiro ŝanĝis, post kiam li vizitis nedevigajn kursojn pri natursciencoj somere de la jaro 1887.

Post tiuj kursoj, la junulo ekinteresiĝis pri tre variaj sciencaj fakoj, kaj li en 1892 rezignis siajn medicinajn studojn en la universitato de Edinburgo por aliĝi al la ekspedicio Dundee Whaling direkte al Antarkto, kiel scienca asistanto. Sekvis pluraj arktaj vojaĝoj al Nova Zemlo, Spicbergo kaj al la lando Francisko Jozefo. En 1889, Bruce kandidatiĝis por sciencista posteno en la Brita Nacia Antarkta Ekspedicio (poste konita kiel la ekspedicio Discovery). Pro tro longa prokrasto antaŭ oficiala konfirmo de sia nomumo, kaj pro malkonsento kun Clements Markham, prezidento de la Reĝa Geografia Societo (RGS), William Speirs Bruce finfine organizis sian propran ekspedicion al la Sudaj Orkadoj kaj al la maro de Weddell : la Skota Nacia Antarkta Ekspedicio (SNAE). Legu pli...

Semajnoj 43 kaj 44 redakti

 
Kovrilo de Historia Naturalis Brasiliae.

Historia Naturalis Brasiliae (latine, "Natura Historio de Brazilo"), originale verkita latine, estas la unua medicina libro traktanta pri Brazilo, verkita de la nederlandano Willem Piso, parte surbaze de rimarkoj faritaj de la germano Georg Marggraf kaj aliaj esploristoj, kaj eldonita de Franciscus Hackius en Leiden kaj de Lodewijk Elzevir en Amsterdamo en 1648. La originalo konsistas el unu sola volumo, longa 40 cm, kaj ĝia kompleta titolo, kun subtitolo, estas: Historia Naturalis Brasiliae ... : in qua non tantum plantae et animalia, sed et indigenarum morbi, ingenia et mores describuntur et iconibus supra quingentas illustrantur.

Kvankam la libro tute temas pri Brazilo, la aŭtoro verdire pritraktas nur la marbordan zonon de la brazila nordorienta regiono, tiam okupita de la Nederlanda Okcidenthinda Kompanio. La unuan eldonon de tiu verko la aŭtoro dediĉis al la Grafo Johann Moritz von Nassau-Siegen, tamen la verkon mem li dediĉis al la Princo Vilhelmo la 2-a de Oranje-Nassau. Historia Naturalis Brasiliae estas dividita je du partoj. La unuan, nome De Medicina Brasiliensi ("La brazila medicino"), verkis Willem Piso mem. La dua, nome Historia rerum naturalium Brasiliae ("Historio pri la naturaj aferoj de Brazilo"), konsistas el tekstoj de Georg Marggraf kaj aliaj aŭtoroj. Legu pli...

Semajno 45 kaj 46 redakti

Vikipedio:Elstaraj artikoloj/orgeno

Semajno 47 kaj 48 redakti

 
Barthélemy Boganda en decembro 1958.

Barthélemy Boganda (n. la 4-an de aprilo 1910 - m. la 29-an de marto 1959) estis la ĉefa naciista politikisto de Centr-Afrika Respubliko antaŭ ties sendependiĝo, kiam tiu regiono estis konita kiel Ubangi-Ŝari kaj ankoraŭ apartenis al Ekvatora Franca Afriko, kolonia teritorio administrita de Francio. Li fariĝis la unua ĉefministro de la centr-afrika aŭtonoma teritorio.

En 1958, post kiam la Kvara Franca Respubliko ekkonsideris sendependigi siajn afrikajn koloniojn, Boganda renkontis la ĉefministron Charles de Gaulle por diskuti pri la kondiĉoj de la sendependiĝo de Ubangi-Ŝari. De Gaulle akceptis la proponon de Boganda, kaj la 1-an de decembro proklamis Boganda la kreadon de Centr-Afrika Respubliko, kiu unue estis nur aŭtonoma teritorio. Li fariĝis la unua ĉefministro de la aŭtonoma teritorio, kaj cetere intencis fariĝi la unua prezidento de sendependa Centr-Afrika Respubliko. Boganda tamen mortis okaze de mistera aviadilakcidento la 29-an de marto 1959, dum flugo direkte al Banguo. Ekspertoj detektis spurojn da eksplodaĵoj en la vestiĝo de la aviadilo, sed tiu detalo estis preteratentita. Kvankam la responsuloj de la akcidento estis neniam certe identigitaj, oni interalie suspektis francan spionagentejon aŭ eĉ la propran edzinon de Boganda. Legu pli...

Semajnoj 49 kaj 50 redakti

 
John F. Kennedy kun la edzino Jacqueline (dekstre) kaj teksasa guberniestro John Connally kun la edzino Nellie mallongtempe antaŭ la atenco.

La atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy, la 35-a prezidento de Usono, okazis vendrede, la 22-an de novembro 1963 en la teksasa urbo Dallas je la 12-a horo kaj 30 minutoj (loka tempo; 18:30 UTC). John F. Kennedy estis morte vundita per pafaĵo el pafilo Carcano M91/38, kiam enkadre de kampanjo por prezidenta baloto en 1964 li estis traveturanta tra stratoj de Dallas en malfermita aŭtomobilo akompanata de sia edzino Jacqueline, la teksasa guberniestro John Connally kaj ties edzino Nellie. Grave vundita estis ankaŭ la guberniestro Connally, kiu supervivis la atencon.

Esplorado de la komisiono de Warren (1963-1964), aparta komitato por esploro de la atenco de la Usona Domo de Reprezentantoj (mallongigite angle: HSCA) (1976-1979) kaj diversaj registaraj agentejoj venis al konkludo, ke la atenco estis farita de Lee Harvey Oswald, la eksa membro de Marista infanterio de Usono. La komisio de la Domo de reprezentantoj plie konstatis, ke la murdo estis rezulto de "ampleksa komploto". Sed la karaktero de tiu ĉi komploto ne estis klarigita kaj ekzistas nur vico da suspektoj. En la fono de la atenco povis stari ekzemple la kuba reĝimo de Fidel Castro, Sovetunio, kubaj komunumoj sur la teritorio de Usono kaj aliaj. La suspekton eĉ trafis servojn de la usona registaro kiel FBICIA kaj la vicprezidenton Lyndon B. Johnson, kiu laŭ la konstitucio de Usono transprenis post la morto de Kennedy la oficon de ŝtatestro. La verŝajna pafisto, Lee Harvey Oswald, konfesis nenion kaj estis murdita nur du tagojn post sia kaptiĝo. Legu pli...

Semajnoj 51 kaj 52 redakti

 
Fasado de la tombo

La tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a estas la marmora tombmonumento de kontraŭpapo Johano la 23-a (denaske Baldassare Cossa, 1360-1419), konstruita de Donatello kaj Michelozzo ene de la baptejo Sankta Johano, apud la katedralo de Florenco. Ĝi estis mendita de la testamentplenumantoj de la kontraŭpapo, post lia morto je la 22-a de decembro 1419. La monumento estis finpretigita dum la 1420-aj jaroj, kaj tiel fariĝis unu el la plej frutempaj simboloj de renesanca Florenco. Laŭ Ferdinand Gregorovius, la tombo estas "samtempe la sepultejo de la Granda Eklezia Skismo kaj la lasta papa tombo lokita ekster Romo mem".

La dekoracio de la tombmonumento inkludas interalie bildigon de la tri teologiaj virtoj, la familian blazonon de Johano la 23-a, orbronzan statuon subportitan de gravurita sarkofago, unu Dipatrinon kun Infano ene de niĉo, kaj baldakenon. Kiam ĝi estis finpretigita, la monumento estis la plej granda skulptaĵo de Florenco kaj unu el la tre malmultaj tomboj lokitaj ene de la baptejo aŭ de la najbara katedralo. Tiu monumento estis la unua el pluraj kunlaboraĵoj inter Donatello kaj Michelozzo. La atribuado de la variaj eroj de la tombo al unu artisto aŭ al la alia restas ĝis hodiaŭ debatata de arthistoriistoj, samkiel la interpretado kaj ikonografio de la verko. Legu pli...