George Jamesone

George JAMESONEJAMESON (naskiĝis ĉirkaŭ 1587 - m. en 1644) estis skota portretisto.

George Jamesone
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1586 (1586-11-30)
en Aberdeen
Morto 1-an de januaro 1644 (1644-01-01) (57-jaraĝa)
en Edinburgo
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Aberdeen
Aberdeen Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Andrew Jamesone (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Marjory Anderson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
George Jamesone (1590-1644), memportreto (ĉ. 1642)

Li naskiĝis en Aberdeen, kie lia patro estis arkitekto kaj membro de la pentrista ligo. Post la studado de pentrado ĉe Petro Paŭlo Rubens en Antverpeno (kie Antoon van Dyck estis lia kunlernanto), Jamesone revenis en 1620 al Aberdeen, kie li edziĝis en 1624. Tie li restis almenaŭ ĝis 1630, kiam li transloĝiĝis al Edinburgo.

Li estis dungita de la magistratoj de Edinburgo por kopii plurajn portretojn de skotaj reĝoj, cele al ilia prezento antaŭ Karlo la 1-a de Anglio okaze de lia unua vizito al Skotlando en 1633. La reĝo rekompensis la pentriston per diamanta ringo, kiun li prenis el sia propra fingro. Tiu okazaĵo famigis Jamesone, kaj li rapide ricevis konstantajn mendojn el la nobelaro kaj aristokratio de Skotlando. Inter liaj plej notindaj studentoj menciindas John Michael Wright. Jamesone mortis en Edinburgo en 1644.