Lee Harvey Oswald

Lee Harvey OSWALD (18-an de oktobro 193924-an de novembro 1963), estis marksisto, eks-ano de la Usona Mararmeo, kaj laŭ esplorado de kvar registaraj agentejoj de Usono, krimulo de atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy. La atenco estis krimita la 22-an de novembro 1963 en la urbo Dallas, ŝtato Teksaso.

Lee Harvey Oswald
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1939 (1939-10-18)
en Nov-Orleano
Morto 24-an de novembro 1963 (1963-11-24) (24-jaraĝa)
en Parkland Memorial Hospital
Mortokialo pafvundo
Tombo Shannon Rose Hill Memorial Park
Lingvoj anglarusa
Ŝtataneco Usono
Alma mater Warren Easton High School • Arlington Heights High School
Subskribo Lee Harvey Oswald
Familio
Patro Robert Edward Lee Oswald
Patrino Marguerite Oswald
Edz(in)o Marina Oswald Porter
Infanoj 2
Okupo
Okupo laboristo
vdr

Oswald ekdeĵoris en oktobro de 1956 (kiel deksepjarulo) ĉe Marista infanterio de Usono. Ĉi tie li trairis tra ekzercado kun pafarmilo M1 Garand kaj plenumis testojn por snajpero. En oktobro de 1959 Oswald decidiĝis fini la servon ĉe la maristaro, dum kio kiel oficiala motivo li indikis la malbonan sanstaton de sia patrino, pri kiu li volis zorgi. Sed Oswald elmigris en Sovetunion, ĉar jam ekde la junaĝo li inklinis al komunismo. En la jaro 1962 li revenis Usonon kaj en 1963 li estis akuzita pro murdo de la dallasa policisto J. D. Tippit kaj sekve ankaŭ pro la murdo de la usona prezidento John F. Kennedy. Sed Oswald rifuzis kian ajn konekson kun tiuj ĉi murdoj. Du tagojn post sia kaptiĝo, dum transporto al arestejo, dum ĉeesto de televidaj kameraoj, li estis pafmortigita fare de Jacob Rubinstein. En la jaro 1964 komisiono de Warren venis al la konkludo, ke Oswald vere pafmortigis prezidenton Kennedy-on. En la jaro 1979 Aparta komitato por esploro de la atenco de Usona Domo de Reprezentantoj, okupiĝanta pri la kazo, indikis, ke Oswald estis membro de ampleksa komploto kontraŭ Kennedy kaj ĝi aldonis, ke la komisiono de Warren ne sufiĉe traesploris tiun ĉi eblecon.