Kaŝpafisto

(Alidirektita el Snajpero)

Kaŝpafisto (aŭ cel-pafisto[1], snajpero[2]) estas altkvalite trejnita precizpafisto kiu kaŝas sin proksime al la kontraŭuloj kaj pafas sur ilin el sia kaŝejo. Kaŝpafisto pafas de distanco de 90 ĝis 2500 metroj, plej ofte de distanco de 600 ĝis 800 metroj.

Precizpafisto estas ajna pafisto, kiu pafas per precizpafilo, do per aparta speco de pafilo taŭga por precize trafi la celon, ekzemple cellorna pafilo.

Notoj redakti

  1. Erich-Dieter Krause. Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. ISBN 978-3-87548-466-3., paĝo 1182, sub la kapvorto Scharfschütze
  2. NPIV. ISBN 2-9502432-5-8., paĝo 1057, sub la kapvorto snajpero