Clementina Walkinshaw

Clementina WALKINSHAW [klementina ŭo:kinŝo:] (naskiĝis en 1720; mortis en 1802 en Svislando) estis la amantino de la princo Charles Edward Stuart. Ŝi devenis de la jakobita familio Lanarkshire.

Clementina Walkinshaw
amantino de Charles Edward Stuart
Clementina Walkinshaw, ĉ. 1760
Clementina Walkinshaw, ĉ. 1760
Persona informo
Naskiĝo 1720
Morto 1802
en Svislando
Loĝloko BannockburnLieĝo vd
Ŝtataneco Reĝlando SkotlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Familio
Patro John Walkinshaw vd
Patrino Katherine Paterson vd
Amkunulo Charles Edward Stuart vd
Infanoj Charlotte Stuart vd
Parencoj Sir Hugh Paterson, 2nd Baronet vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Clementina ekloĝis kun Charles en Nederlando dum la jaro 1752. Ili vivis en Lieĝo. Ilia nelegitima filino Charlotte Stuart (1753–1789) naskiĝis en Lieĝo.

En 1760, Clementina forlasis Charles pro longa periodo da mistraktadoj; onidire ŝi estis frapita de sia amanto. Ŝi poste vivis en Parizo kun sia filino Charlotte, sub la kromnomo "grafino de Alberstrof".

Eksteraj ligiloj redakti