Batalo apud Hattin

(Alidirektita el Batalo apud Hattín)

La Batalo de Hattin (ankaŭ konata kiel "La Kornoj de Hatino" pro proksima formortinta vulkano de la sama nomo) estis batalo okazinta sabaton, la 4-an de julio 1187, inter la krucista Jerusalema reĝlando kaj la forto de la ajubidoj kun sultano Saladino. La batalo finiĝis per eriga malvenko de la krucistoj kaj ĝi signifis turnopunkton en la evoluo de la krucistaj ŝtatoj. Saladino poste ekatakis la reston de reĝlando kaj la muslimoj tiel akiris de la krucistoj reen preskaŭ la tutan teritorion de Palestino, inkluzive de Jerusalemo. Pro la sekvoj de tiu ĉi katastrofa batalo estis ekspediciita la tria krucmilito, kiu komenciĝis du jarojn post la Batalo de Hattin.

Batalo apud Hattin
Konflikto: Krucmilitoj
Batalo apud Hattin, la bildo el mezepoka manuskripto
batalo
Daŭro: la 4-a de julio 1187
Loko: Hattin, proksime de Tiberiado, la hodiaŭa Israelo
Rezulto: venko de sultano Saladino
Flankoj
Selĝukaj turkoj Jerusalema reĝlando
Komandantoj
Saladino
Guy de Lusignan
Forto
12000-20000 soldatoj 1200 kavaliroj
20000 infanteriaj vicaj soldatoj
Perdoj
nekonataj proksimume 17000 mužů
vdr

Loko de la batalo redakti

La batalo okazis en Galileo proksime de urbo Tiberiado en la hodiaŭa Israelo. La batalkampo proksime de urbeto Hattin havis siajn geografiajn trajtojn en du hatinnaj montetoj, tuj apud trairejo trans norda montaro inter Tiberiado kaj vojo al Akko ŝoseo Darb al-Hawarnah (Reĝa aŭtovojo]]), konstruita fare de romianoj, servis kiel ĉefa vejno inter jordanaj travadejoj, Galilea lago kaj Mediteraneo.