La Traktato de Oliva (aŭ Paco de Oliva, Pax Oliviensis) interkonsentiĝis la 3-an de majo 1660 inter Leopoldo la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, elekto-princo Friedrich Wilhelm de Brandenburgio-Prusio, reĝo Karolo la 11-a de Svedio (respektive ties jura reprezentanto, ĉar la reĝo ankoraŭ estis infano) kaj reĝo Johano la 2-a Kazimiro Vasa de Pollando-Litovio en Oliva (iom okcidente de la germanlingva hansa urbo Dancigo, intertempe urboparto de la nuna Gdansko).

originalo de la Traktato de Oliva

En la traktato la reĝo Johano Kazimiro de Pollando-Litovio retiris siajn postulojn pri la sveda reĝa krono, kiun perdis lia patro, Sigismondo la 3-a Vasa, dum la jaro 1599. Samtempe li agnoskis la jam ekde la 1620-aj jaroj realan svedan hegemonion en la latvaj regionoj Livonio kaj Rigo kaj la suverenecon de la hohencolerna "Duklando Prusio" en Orienta Prusio. La interkonsento konfirmis la Traktaton de Labiau de 1656.

La traktato ekestis pro forta interkonsiliĝo de francaj diplomatoj, kaj ĝi provizore finis la konfliktojn, kiuj kaŭzis la militon kontraŭ Sigismondo de 159899, la Svedan-Polan militon de 16001629 kaj la Duan Nordian Militon de 165561 inter Svedio kaj Pollando-Litovio. Ankaŭ se Pollando-Litovio devis rezigni pri la svede okupita parto de Livonio, la paco tamen principe signifis restarigon de la antaŭa potencoekvilibro en la teritorio ĉirkaŭ la Balta Maro. La Traktato de Oliva kaj la samjare ekestinta Traktato de Kopenhago aldone al la Traktato de Kardis signas la potencokulminon de la sveda reĝlando.

Eksteraj ligiloj redakti