La teologiaj virtoj, laŭ la kristana kredo, estas tiuj virtoj, kiuj rekte rilatas al Dio (Biblio, 1 Kor. 13,13). Ili ebligas la partoprenon de homoj al la ideo de Dio (2 P 1,4), kaj estas rigardeblaj kiel la konsekvencoj de graco.

Bildigo de la teologiaj virtoj sur la tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a (Florenco).

La teologiaj virtoj aranĝas homojn tiel, ke ili pli bone akceptas sian rilaton kun Dio. La tri teologiaj virtoj estas la jenaj :

Tiu grupo devenas de fama fragmento de la Unua Epistolo de Sankta Paŭlo al la Korintanoj (I Kor. 13, 13) : "Nun do restas la tri jenaj, fido ("pistis"), espero ("helpis") kaj amo (aŭ karitato, "agapè"), sed amo estas la plej granda".