Ferdinand Gregorovius

Ferdinand GREGOROVIUS (n. la 19-an de januaro 1821 - m. la 1-an de majo 1891) estis germana historiisto, kiu fakuliĝis pri la mezepoka historio de Romo. Li plej famiĝis pro sia verko Wanderjahre in Italien, vojaĝraporto de siaj ekskursadoj tra Italio en la 1850-aj jaroj, sed ankaŭ pro sia ampleksa Die Geschichte der Stadt Rom im Mittelalter ("Historio de Romo en Mezepoko"), kiu fariĝis klasika referenco pri mezepoka kaj frurenesanca historio. Li ankaŭ publikigis biografiojn de la papo Aleksandro la 6-a kaj de Lucrezia Borgia, kaj cetere verkis pri bizanca historio kaj mezepoka Ateno. Gregorovius estis protestanto, kiu laŭ John Hardon estis "akra malamiko de papoj"[1].

Ferdinand Gregorovius
Persona informo
Aliaj nomoj Ferdinand Fuchsmund • Conrad Siebenhorn • Konrad Siebenhorn
Naskiĝo 19-an de januaro 1821 (1821-01-19)
en Nidzica
Morto 1-an de majo 1891 (1891-05-01) (70-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de Königsberg
Okupo
Okupo verkisto de nefikcio • mezepokisto • historiistoverkisto
vdr

Gregorovius naskiĝis en Nidzica, en Orienta Prusio, kaj studadis en la Universitato de Königsberg. Post multaj jaroj kiel instruisto, Gregorovius enloĝiĝis en Italion en 1852, restadante en tiu lando dum pli ol dudek jaroj. Li fariĝis la unua honora civitano de Romo, kaj fine revenis al Germanio, kie li mortis en Munkeno.

Verkoj redakti

  • Der Tod des Tiberius (1851)
  • Geschichte des römischen Kaisers Hadrian und seiner Zeit (1851)
  • Corsica (1854)
  • Göthe’s Wilhelm Meister in seinen socialistischen Elementen entwickelt. Schwäbisch Hall: E. Fischhaber, 1855.
  • Geschichte der Stadt Rom im Mittelalter (1859–1872)
  • Wanderjahre in Italien (1856–1877)
  • Geschichte der Stadt Athen im Mittelalter. Von der Zeit Justinians bis zur türkischen Eroberung (1889)
  • Lucrezia Borgia (1874)

Notoj redakti

  1. Hardon, John (1998). "IV. Recognizing the True Church". Christ to Catholicism. InterMirifica.

Eksteraj ligiloj redakti