Kabulo
Kabulo (paŝtune كابل [kabul]) estas ĉefurbo de Afganujo.
Kabulo | |
paŝtune: كابل | |
Urbo | |
Kabul en 2009
| |
Lando | ![]() |
---|---|
Koordinatoj | 34° 31′ N 69° 12′ O / 34.517 °N, 69.200 °O (mapo) |
Areo | 950 km² (95 000 ha) |
Loĝantaro | 3 678 034 (2015) |
Denseco | 3 871,61 loĝ./km² |
Horzono | Afghanistan Standard Time (UTC+4,5) |
![]() | |
GeografioRedakti
Kabulo troviĝas en montaro en orienta parto de Afganio. La supermara alteco estas 1500-1850 m.
HistorioRedakti
Kabulo estas 3000-jara urbo, kiu situas laŭ gravaj komercaj vojoj. Inter 1504-1526 Babur havis tie rezidejon, poste Barato okupis ĝin. En 1776 Kabulo iĝis ĉefurbo, sed kiel ĉefurbo de sendependa ŝtato ekde 1919. Ekde 1979 militado komenciĝis kontraŭ influo de Sovetunio. Ankaŭ nun Kabulo troviĝas en milita zono.
VidindaĵojRedakti
KlimatoRedakti
Kabulo havas senpluvan klimaton, nur vintre neĝas. La someroj estas longaj kaj varmaj kun tre malalta humideco. La vintroj estas malvarmaj sed mallongaj, daŭrante de decembro ĝis marto.
TrafikoRedakti
Kabulo havas internacian flughavenon. Tie renkontiĝas gravaj vojoj de la lando.
BildaroRedakti
VidindaĵojRedakti
La aĝa parto de Kabulo estas plenigita kun bazaroj metitaj laŭ siaj mallarĝaj stratoj.
- nacia muzeo kaj nacia galerio
- maŭzoleoj de imperiestro Babur kaj Timur Ŝah Durrani
- moskeo Id Gah de 1893
- fortikaĵo
- bestoĝardeno
- parkoj
Vidu ankaŭRedakti
- Kvartalo Veziro Akbar Ĥano
- Internacia Sekurec-Asista Forto, kies sidejo estas en la urbo
- Listo de urboj de Afganio
- Listo de milionurboj