Thabo Mbeki

(Alidirektita el Thabo MBEKI)

Thabo Mvuyelwa MBEKI (naskiĝis la 18-an de junio 1942) estis la prezidanto de la Sud-Afrika Respubliko.

Thabo Mvuyelwa Mbeki
Thabo Mbeki
Thabo Mbeki
Persona informo
Thabo Mvuyelwa Mbeki
Naskiĝo 18-an de junio 1942
en Sud-Afriko Idutywa, Sud-Afriko
Lingvoj afrikansa vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater Universitato de Sussex
Partio ANK
Subskribo Thabo Mbeki
Familio
Patro Govan Mbeki vd
Patrino Epainette Mbeki vd
Gefratoj Moeletsi Mbeki vd
Edz(in)o Zanele Dlamini
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
Prezidento de Sud-Afriko
Dum 14-a de junio 199924-a de septembro 2008
Vicprezidento Jacob Zuma
Phumzile Mlambo-Ngcuka
Antaŭulo Nelson Mandela
Sekvanto Kgalema Motlanthe
20-a Ĝenerala Sekretario de Senalianca Movado
Dum 14-a de junio 199925-a de februaro 2003
Antaŭulo Nelson Mandela
Sekvanto Mahathir bin Mohamad
Vicprezidento de Sud-Afriko
Dum 1996 – 1999
Prezidento Nelson Mandela
Antaŭulo Frederik Willem de Klerk
Sekvanto Jacob Zuma
Kun-vicprezidento de Sud-Afriko
Dum 1994 – 1996
Komune kun Frederik Willem de Klerk
Prezidento Nelson Mandela
Antaŭulo neniu
Sekvanto Li sola
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Transkei-a regiono de Sud-Afriko, estis filo de Govan Mbeki (1910–2001), forta apoganto de la Afrika Nacia Kongreso (mallongigo ANC laŭ la angla) kaj de la Sud-Afrika Komunista Partio. Mbeki havas la gradon de magistro pri ekonomio ĉe la Universitato de Sussex.

  • Mbeki aliĝis al la ANC en aĝo 14, kaj estis ties reprezentanto ekde 1967.
  • 1984: elektita estro de la informsekcio de ANC
  • 1989: elektita estro de la internacia sekcio de ANC
  • 1994: majo: 1996 komisiita prezidanto de Sud-Afriko
  • 1997 decembro: li posteulis Nelson Mandela kiel ANC-prezidanto
  • 1999 juno: li posteulis Nelson Mandela kiel prezidanto de la Respubliko
  • 2004 aprilo: li reelektiĝis Prezidanto de la Sud-Afrika Respubliko

Oni kritikas Mbekin pro lia aidosa politiko, precipe lia defendo (aprilo de 2000) de malgranda grupo de disidentaj sciencistoj kiuj asertas, ke HIV ne estas la kaŭzo de aidoso. (Vidu aidoso-retaksado.) Kvankam aidoso-aktivuloj aplaŭdis lian registaron pro sukcesa leĝa defendo (aprilo de 2001) de pli malmultekostaj aidoso-drogoj kontraŭ proceso de transnaciaj drogkompanioj, tamen oni akuzas lian registaron pro nesufiĉa respondo al la epidemio, kiu nun tuŝas dekonon de la sud-afrika popolo. Nun Sud-Afriko havas pli kompletan ortodoksan planon batali HIV kaj aidoson. La sanplano kreiĝis de doktoro Manto Tshabalala-Msimang, kiu servas kiel ministro pri sano ekde decembro de 2000.