Horst WENDLANDT (naskiĝis la 15-an de marto 1922 en Criewen apud Schwedt; mortis la 30-an de aŭgusto 2002 en Berlino; lia naskiĝnomo estis Horst Gregor Gubanov) estis germana filmproduktoro.

Horst Wendlandt
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1922 (1922-03-15)
en Criewen
Morto 30-an de aŭgusto 2002 (2002-08-30) (80-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo filmproduktoroscenaristo
vdr

Wendlandt estis filo de rusa kamparana laboristo kaj de germanino. Li estis adoptita de la fratino de sia patrino kaj prenis ŝian nomon. Post lernado en alta komerclernejo li lernis ĉe Tobis-Tonbild-Syndikat, kiu dungis lin en 1941 kiel kasisto. Pro sia rusa stateco li riskis malliberecon, kaj pro tio vole aliĝis la aerarmeon en 1944. Post kapto fare de la usonanoj li laboris ĝis 1947 kiel devigita laboristo en franca minejo.

Denove en Berlino, Wendlandt laboris por diversaj filmentreperenoj, komence kiel kasisto kaj poste kiel produktgvidanto. En 1956 lin dungis Artur Brauner por sia filmentrepreno CCC. En 1961 Wendlandt laboris por Rialto Film, de kiu, ekde 1972 li posedis la plej grandan parton.

Wendlandt famiĝis pro la produktado de la "Edgar Wallace"- kaj "Karl May"-filmoj en la 1960-aj jaroj. Sed ankaŭ komedioj kun Heinz Erhardt, Otto, „Ödipussi“ de Loriot (1988) kaj „Pappa ante Portas“ (1991) estis liaj sukcesoj. En 1998 Wendlandt ricevis la Scharlih-premion, la plej fama premio ligita al la nomo de la germana verkisto Karl May.

Horst Wendlandt edziĝis al Ilsegard Winter. La filo Matthias (naskiĝis en 1952) kaj la filino Susan (naskiĝis en 1956) ankaŭ laboris kiel produktoroj ĉe Rialto. Wendlandt mortis la 30-an de aŭgusto 2002 en Berlino pro kancermalsano.

Eksteraj ligiloj redakti