Schwedt
Schwedt [ŝve:t] estas urbo ĉe la orienta limo de nuntempa Germanio, en la federacia lando Brandenburgio, nordoriente de Berlin. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 29 680 loĝantojn.
Schwedt | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 16303 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 29 433 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 143 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 4′ N, 14° 17′ O (mapo)53.06305555555614.283055555556Koordinatoj: 53° 4′ N, 14° 17′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 6 m [+] | ||
Areo | 205,56 km² (20 556 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Historiaj fontoj mencias la urbon en 1265, ĝi estis centro de la ĉirkaŭa areo. Inter 1689-1788, ĝi estis sidejo de Hohenzollern-branĉo de Brandenburgoj. Dum la dua mondmilito, la urbo estis grave damaĝita, sed la palaco (1719–23) restis sendamaĝa.
La urbo estis centro de la tabakkultiva provinco, rapide evoluis post la dua mondmilito. Ĝia naftorafinejo ekfunkciis en 1964, estas ligita kun kemia kombinato de Leuna.