Pinjino

(Alidirektita el Pinyin)

Pinjino[1] (ĉine 汉语拼音, Hànyǔ pīnyīn, "ĉinlingvaj kunmetitaj sonoj"; aŭ simpla Pīnyīn) estas la oficiala metodo en la Ĉeftera Ĉinio, Tajvano, Singapuro, kaj Malajzio skribi la ĉinan lingvon per la latina alfabeto anstataŭ per la tradicia ĉina skribo (汉字, hànzì). Oni uzas pinjinon eksterlande por helpi lernantojn de la ĉina lingvo, por transskribi ĉinajn nomojn en aliaj lingvoj, kaj por instrui ĉinajn skribsignojn ĉe ĉinaj lernejoj. Ĉinparolantoj ofte uzas ĝin por tajpi ĉinajn signojn sur komputilojn kaj poŝtelefonojn.

La sistemo pinjino baziĝas sur la prononco de la oficiala norma formo de la ĉina lingvo, la Pǔtōnghuà (普通话).

En anglalingvaj landoj, hanyu pinyin anstataŭadas la antaŭan sistemon Wade-Giles.

Bopomofo estas silabaro uzita en Tajvano por indiki prononcojn, por eduki infanojn pri elparolo, kaj por tajpi. Tamen, ekde 2009 Pinjino estas la oficiala maniero skribi ĉinajn vortojn per latinaj literoj en Tajvano.

Sonoj kaj literoj redakti

La pinjinan sistemon oficialigis la Ĉina Komunista Partio en 1958. Ĝi estis kreita de Zhou Youguang.

Ĝi konsistas el 58 signoj, kiuj estas latinaj literoj kun tonmontraj supersignoj. La sonoj reprezentataj de la literoj en pinjino estas kelkdetale iom malkutimaj kompare kun aliaj lingvoj skribataj per latinaj literoj. Ekzemple q, x kaj r montras sonojn similajn al [ĉ], [ŝ] kaj [ĵ]; h (ekster la literkombinoj ch, sh, zh) havas la sonvaloron de ĥ.

zhǔyīn pīnyīn Esperante IFA   zhǔyīn pīnyīn Esperante IFA   zhǔyīn pīnyīn Esperante IFA   zhǔyīn pīnyīn Esperante IFA
Konsonantoj (aŭ 聲母 shēngmǔ)
b b   p p   m m m   f f f
d d   t t   n n n   l l l
g g   k k   h ĥ x          
j ĝj ʥ̥   q ĉj ʨʰ   x ŝj ɕ   y j j
zh (ẑ) ĝ ɖʐ̥   ch (ĉ) ĉ ʈʂʰ   sh (ŝ) ŝ ʂ   r ĵ ʐ
z z ʣ̥   c c ʦʰ   s s s   w ŭ w
Vokaloj (aŭ 韻母 yùnmǔ)
a a a   o o o   e e ɤ   ê e ɛ
ai aj ai   ei ej ei   ao aʊ   ou ou
an an an   en en ǝn   ang (aŋ) ang ɑŋ   eng (eŋ) eng ǝŋ
ü u y   i i i   u u u   er er ɚ

Tono redakti

 
relativa ŝanĝo de la sonalto en la tonoj

La ĉina estas tona lingvo. Tio signifas ke vortoj distingiĝas ne nur per konsonantoj kaj vokaloj, sed ankaŭ per tonoj. La nombro de tonoj malsamas en la diversaj variantoj de la ĉina, sed en la norma lingvo ili estas 4:

 
La tonaj supersignoj
  1. – Alta, plata tono, aŭ "ā"
  2. / Plialtiĝanta tono, aŭ "á"
  3. v Falanta, poste plialtiĝanta tono, aŭ "ǎ"
  4. \ Falanta tono, aŭ "à"

Oficiale oni montru la tonojn per kromsignoj super la vokalo de ĉiu silabo, sed la kromsignoj ofte estas ellasataj en alilandaj transskriboj. Fojfoje, kiam la kromsignoj estas nedisponeblaj, oni anstataŭe montras la tonojn per la numero de la tono post ĉiu silabo: pu3tong1hua4 anstataŭ pǔtōnghuà

Klasika ekzemplo estas la sono "yan", kies signifojn oni vicumas sur paĝoj – interalie fumo (yān, ), lingvo (yán, ), roko (yán ), okulo (yǎn, ), aŭ hirundo (yàn, ), sed ĉiu havas apartan signon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. PIV