Wade-Giles

latiniga sistemo por la norma ĉina lingvo

Wade-Giles (angle [ˌweɪd ˈdʒaɪlz]) estas sistemo por transskribi la ĉinan lingvon per la latina alfabeto anstataŭ per la ĉinaj skribsignoj. Ĝi iam estis la ĉefa sistemo uzata de la anglalingvanoj, sed en la kontinenta Ĉinio ĝi estis tute anstataŭigita per la pinjina sistemo aprobita en 1958. En Tajvano la sistemon Wade-Giles oni ankoraŭ ofte uzas por transskribi personajn kaj lokajn nomojn.

Inventisto de la metodo Wade-Giles redakti

La inventisto de la metodo Wade-Giles estis Thomas Wade en la 19-a jarcento, Herbert Giles baze de la metodo en 1912 verkis ĉinan-anglan vortaron, kiu tre konatiĝis. La metodo en la 20-a jarcento iĝis grava ilo en la komunikado inter ĉinoj kaj anglalingvanoj, sed ankaŭ alilingvaj neĉinoj. Tamen ĝi ne estis universale uzata: ekzemple la franclingvanoj uzis alian sistemon.

Nova sistemo de ĉina registaro ekde 1958 redakti

En 1958 la ĉina registaro mem enkondukis kaj oficialigis alian plian sistemon , nomatan pinjino - (Pinyin, - hànyu pīnyīn) - kaj pli kaj pli oni emas sekvi ties transkribadon, kvankam la pinjina sistemo ofte konfuzigas okcidentulojn nespertajn pri la ĉina lingvo.

Vidu ankaŭ pri Wade-Giles redakti

En eksteraj ligiloj oni trovas helpilon pri la sistemo Wade-Giles. La helpilo klarigas kaj diferencigas inter la du sistemoj Wade-Giles kaj pinjino. Bonas koni ambaŭ sistemojn - aparte legante malnovajn anglalingvajn librojn pri Ĉinio kaj la ĉinlingva kulturo.

Vidu ankaŭ redakti

 
relativa ŝanĝo de la sonalto en la tonoj - pinjn
 
La a tonaj supersignoj en pinjin

Eksteraj ligiloj redakti