Malfermi la ĉefan menuon
Zhou Youguang
Zhou Youguang 1920s.jpg
Persona informo
Naskonomo 周耀平
Naskiĝo 13-an de januaro 1906 (1906-01-13)
en Changzhou Fu
Morto 14-an de januaro 2017 (2017-01-14) (111-jara)
en Pekino
Lingvoj Esperantoĉina lingvoangla lingvofranca lingvojapana lingvo
Ŝtataneco Ĉina Popola RespublikoRespubliko ĈinioDinastio Qing
Alma mater Changzhou Senior High School • Sankt-Johana Universitato • Orient-Ĉina Normala UniversitatoUniversitato de TokioUniversitato de Kioto
Familio
Edz(in)o Zhang Yunhe
Infano Zhou Xiaoping
Profesio
Profesio lingvisto • bankisto • ekonomikisto • universitata profesoro • esperantistotradukisto
Information icon.svg
vdr


VivoRedakti

En 1923 komencis studi en Universitato je la nomo de Sankta Johano en Ŝanhajo, de kie du jarojn poste translokiĝis al Orient-Ĉina Normala Universitato, kiun finis en 1927. Poste laboris kiel akademia lekciisto, kaj en 1946 forveturis al Nov-Jorko, kie laboris en Wall Street.

En 1949, post transpreno de regopovo fare de komunistoj, revenis al Ĉinio. En 1955 laŭ peto de ĉefministro Zhou Enlai li fariĝis prezidanto de Reform-Lingva Komitato, kiu sub lia gvido prilaboris transskribadon hànyǔ pīnyīn.

En la jaroj 1969–72, dum Kultura Revolucio, estis sendita al vilaĝo kaj subigita al reedukado per laboro. Neniam eniris en Komunistan Partion de Ĉinio, kies politikon plurfoje akre kritikis.

VerkadoRedakti

Li publikigis pli ol 30 sciencajn laboraĵojn. Ankaŭ tradukis laboraĵojn de aliaj lingvoj, interalie estis kuntradukisto de la eldonita en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento ĉina eldono de Encyclopaedia Britannica. Malgraŭ atingo de maljuna aĝo restis intelekte aktiva; la lastan sian libron eldonis en 2010. Mortis unuan tagon post sia 111-a naskiĝdatreveno.

Privata vivoRedakti

En 1933 nuptis Zhang Yunhe, kun kiu estis edzigita ĝis ŝia morto en 2002. Ili havis filinon, mortintan en la aĝo de 6 jaroj, kaj filon.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti