Tradukoscienco
Tradukoscienco aŭ foje tradukologio[1] estas branĉo de lingvistiko, kiu studas la tradukadon (skriba produkto) aŭ interpretadon (buŝa aktiveco) inter lingvoj (precipe fare de homoj). Pri komputila tradukado (ankaŭ "maŝina tradukado") okupiĝas precipe komputila lingvistiko.
Ĉar ĝi estas formo de lingvo-kontakto, ĝi ankaŭ traktas aspekton de la interkultura komunikado, ĉar la plej malfacila tasko dum tradukado situas en la semantika parto de la lingvo kaj sekve ĝiaj frazeologioj kaj ĉiuj eblaj kulturaj aludoj. Ekzemploj estas la terminoj kiuj varias laŭ la sociaj reguloj (ĉefe terminoj pri la socia kaj politika organizo en diversaj civilizacioj, nekompreneblaj sen la kulturhistoriaj scioj) aŭ kiuj ne ekzistas en iuj lingvokomunumoj[2]. Specifaj vortumoj kaj tekstoj pri la vivo de la esperanto-komunumo ankaŭ estas malfacile aŭ tute ne tradukeblaj[2].
Pro ĝia multidisciplina naturo, la tradukologio pruntas multajn konceptojn kaj procedojn de aliaj studkampoj inter aliaj : kompara literaturscienco, informatiko, historio, lingvistiko, filologio, filozofio, socia psikologio, semiotiko aŭ terminologio[1].
La rusa teoriisto de la tradukarto, Kornej Chukovski, skribas jenon en sia libro "Supera Arto" (Moskvo, 1963): "Ĉiu epoko indas la tradukon[klarigu], kiun ĝi daŭre toleras, kaj ankaŭ la tradukon, kiun ĝi admiras." Post longaj historiaj kaj teoriaj ekskursoj, post multaj konkretaj observoj li konkludas, ke la nocio "ĝusteco" estas ŝanĝebla kaj ke "ĉiu epoko kreas propran imagon pri tio, kion signifas ĝusta traduko."
Organizaĵoj Redakti
La ĉefaj internaciaj asocioj de tradukistoj kaj interpretistoj estas AIIC, FIT, IAPTI, ATA, WASLI kaj la akademiaj estas CIUTI kaj IATIS.
Bibliografio Redakti
En Esperanto Redakti
En daŭro de jardekoj aperis multaj artikoloj, eseoj, studoj, libroj pri la tradukarto. Pri tiu ĉi grava parto de la Esperanta kulturo verkis plej elstaraj esperantistaj tradukistoj, poetoj, eseistoj:
- Laŭlum (Li Shijun), Kurso pri la Traduka Arto de Esperanto, eldonejo Sinolingua[3] [4].
- Edmond Privat: Esprimo de Sentoj en Esperanto (1957),
- Kalman Kalocsay: Kiel Verki kaj Traduki Poemojn(976),
- Fernando de Diego: Pri Esperanta Tradukarto(1979),
- K. Kalocsay, G. Waringhien, R. Bernard: Parnasa Gvidlibro (1984, tria eldono),
- Gaston Waringhien: Ankoraŭ pri la Traduk-arto (1983),
- William Auld: La Internacia Lingvo kiel Belarta Tradukilo (1978),
- William Auld: Pri la Traduko de Poezio (1965),
- Atanas Atanasov - Ada: La Arto Traduki (1983)
- Venelin Mitev en sia "Tradukarto", gvidlibro pri tradukado (1999), dediĉas krom tekston pri la historio de la tradukarto, ankaŭ ĉapitrojn al la tradukado de sciencaj kaj teknikaj tekstoj[5], poezio, prozo, teatraĵoj, al demandoj pri stilo, neologismoj, helpiloj ktp, sed ankaŭ al la devoj kaj rajtoj de tradukistoj.,1991, eld. Bulgara Esperanto-Aoscio.
- Nina Danylyuk, La problemo de traduko de la etnaj realaĵoj en la beletraj tekstoj, Informilo EKO[rompita ligilo] (novembro 2021) de ILEI kaj UEA
- André Albaut, Pripenso okaze de tradukado, eseo p. 18, La Gazeto, n-ro 129, 2007.
- Blanke, Detlev, Tradukscienco kaj Esperanto - kelkaj aspektoj", en : C. Kiselman, red., Symposium on Communication across Cultural Boundaries/Simpozio pri interkultura komunikado, Dobrichovice: Kava-Pech, 2005.[6]
- André Cherpillod, La Tradukarto kaj Ties Problemoj, (2003), eld. La Blanchetière.
- Matura tradukarto por matura lingvo. Recenzo de "La tradukarto kaj ties problemoj" de André Cherpillod fare de Claus “Nikolao” Günkel, p. 28, "La Gazeto", n-ro 114, 2004.
- Fernando de Diego (1979), Pri Esperanta tradukarto
En la angla lingvo Redakti
- (en) Humphrey Tonkin (2010), The Translator as Mediator of Cultures (La tradukisto kiel peranto de kulturoj)[7]
- (en) Anthony Pym (2010). Exploring Translation Theories. Londono: eldonejo Routledge.
- (en) Jeremy Munday (2008). Introducing Translation Studies. Londono: eldonejo Routledge.
- (en) K. Kaindl, W. Kolb, D.Schlager, Literary Translator Studies (2021), Benjamins publications
- George Steiner (1975). After Babel. Oxford and New York: Oxford University Press.
Vidu ankaŭ Redakti
- Traduko
- Tradukisto
- Kvalito de tradukoj
- Lokaĵigado (lingva)
- Literatura tradukisto
- Komputilizita tradukado
- Index Translationum
- Internacia federacio de tradukistoj (FIT)
- Eŭropa Societo por Tradukaj Studoj (EST)
- Internacia tago pri tradukado
- Tradukistoj sen landlimoj
- Traduka movado
- IATE (terminologio)
- Termino (terminologio)
- Souleymane Bachir Diagne
- Paul Ricoeur
- Netradukeblo (fr. intraduisibilité)
Rilataj arikoloj Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
(en, fr) CEATL : retejo de la Konsilio de la eŭropaj asocioj de literaturaj tradukistoj
(eo) Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Tradukada Tago 2021, Gazetara Komuniko de UEA, N-ro 986 (2021-09-30)
Referencoj Redakti
- ↑ 1,0 1,1 Hurtado Albir, Amparo (2001). Traducción y Traductología: Introducción a la traductología. Madrid: Cátedra. ISBN 84-376-1941-6.
- ↑ 2,0 2,1 Michel Duc Goninaz, Kelkaj rimarkoj pri la problemoj de tradukado, en : Detlev Blanke, Ulrich Lins, La arto labori kune, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdamo, 2010, p. 395-397.
- ↑ (eo) Xie Ruifeng, Okazis memorkunveno por 100-a datreveno de naskiĝo de Laŭlum[rompita ligilo], El Popola Ĉinio, la 10-an de junio 2023.
- ↑ (zh) La 100-a Datreveno de la Naskiĝo de S-ro Li Shijun Okazis en Pekino, China Today, la 11-an de junio 2023.
- ↑ (eo) Tradukado de scciencaj kaj teknikaj tekstoj, arkivita de la originalo per Wayback maŝino, la 5-an de aprilo 2012.
- ↑ Mitev, Venelin, Kiel traduki - ĝuste aŭ libere? en: Tradukarto1991, Bulgara Esperanto-Asocio.
- ↑ (en) The Translator as Mediator of Cultures,Studies in World Language Problems #3, Goodreads,