Jean Paul Gustave RICOEUR ([ʁikœʁ]; 27a de februaro 1913 – 20a de majo 2005) estis franca filozofo plej bone konata pro la kombino de fenomenologia priskribo kun hermeneŭtiko. Tial, lia pensaro estas ene de la sama tradicio kiel aliaj ĉefaj hermeneŭtikaj fenomenologoj, nome Edmund Husserl kaj Hans-Georg Gadamer. En 2000, li ricevis la premion Kioto pri Artoj kaj Filozofio ĉar li "revoluciis la metodojn de hermeneŭtika fenomenologio, etendante la studon de la teksta interpretado por inkludi la larĝajn sed konkretajn kampojn de mitologio, biblia ekzegezo, psikoanalizo, teorio de metaforo, kaj rakonta teorio."[1] Lia pensado estis forte influita fare de Gabriel Marcel, Edmund Husserl, Karl Jaspers, Martin Heidegger kaj Sigmund Freud, sed ankaŭ inspiriĝis de diversaj specoj de strukturismo kaj la anglosaksa analiza filozofio.

Paul Ricoeur
Persona informo
Paul Ricœur
Naskiĝo 27-an de februaro 1913 (1913-02-27)
en Valence, Drôme,  Francio
Morto 20-an de majo 2005 (2005-05-20) (92-jaraĝa)
en Châtenay-Malabry, Hauts-de-Seine,  Francio
Tombo Q83375988 vd
Religio protestantismo vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Rennes • Émile Zola school in Rennes • Literatura fakultato de Parizo • Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • teologo • tradukisto vd
Laborkampo filozofiofenomenologio vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ricœur devenas de protestanta familio. Lia patrino mortis kiam li estis malpli ol du jaraĝa, kaj lia patro estis mortigita en 1915 dum la Batalo de la Marno. Li poste kreskis ĉe siaj onklinoj. Dum la Dua Mondmilito li tradukis en militkaptitejo libron de la nazia filozofo Edmund Husserl. En 1948 li iĝis profesoro en Strasburgo kaj en 1956 ĉe la Sorbono en Parizo . Por multaj, lia nomo restos rilata al la fifama Pariza studenta ribelo de 1968. Kiel Rektoro de la Universitato de Nanterre li komence helpis al la protestantaj studentoj.

La laboro de Ricoeur estis altagrade aprezita fare de lia delonga amiko Karol Wojtyla (estonta Johano Paŭlo la 2-a). En la lastaj jaroj de sia vivo, Paul Ricœur ofte vojaĝis al la ekumena komunumo de frato Roger Schutz en Taizé, por, laŭ siaj propraj vortoj, sperti tion, kion li kredis el sia tuta koro.

En 1999-2001 La estonta franca prezidanto Emanuel Macron laboris kiel lia asistanto.

Lingva gastamo redakti

Paul Ricoeur estas ankaŭ la aŭtoro de verko pri tradukado ("Sur la traduction" (Pri tradukado), eldonita de la eldonejo Bayard en 2004. Kvankam en ĉi tiu verko li referencas al la provincigo de la gepatra lingvo, ĝi preterlasas la disbatadon de lingvoj per la regado de aliaj lingvoj.

Paul Ricoeur estis la proponinto de gastamo en lingvo surbaze de lia koncepto de lingva gastamo (hospitalité langagière). Laŭ li gastamo estas la unua kondiĉo por povi akcepti, en sia propra lingvo, la lingvon de la alia, kio signifas, ke oni devas povi akcepti, en sia propra universo, tiun de la fremdulo. Ricœur pridubas la paradigmon de tradukado per etiko: traduki estas bonvenigi aliajn lingvojn kaj aliajn kulturojn en nian (gepatran) lingvon[https://repositorio.uca.edu.ar/bitstream/123456789/8486/1/ethique-hospitalite-langagiere-fins.pdf 1].

Li ĉiam provis agi kiel peranto inter la kulturoj kaj tradicioj de penso en la anglosaksa, germana kaj franclingva mondo.

Distingoj redakti

Profesoro ĉe la Sorbonne (Francio) kaj la Universitato de Ĉikago (Usono).

Gajninto de la Premio Balzan (1999) , la Premio de Kioto (2000) kaj la Premio Kluge (2004).

Verkaro redakti

  • (kun Mikel Dufrenne) Karl Jaspers et la philosophie de l'existence, Le Seuil, 1947
  • Gabriel Marcel et Karl Jaspers. Philosophie du mystère et philosophie du paradoxe, Le Seuil, 1948
  • Philosophie de la volonté. Tome I : Le volontaire et l'involontaire, Aubier, 1949
  • Histoire et vérité, Le Seuil, 1955
  • Philosophie de la volonté. Tome II : Finitude et culpabilité, Aubier, 2 volumes, 1960
  • De l'interprétation. Essai sur Sigmund Freud, Le Seuil, 1965
  • Entretiens avec Gabriel Marcel, Aubier, 1968
  • Le Conflit des interprétations. Essais d'herméneutique I, Le Seuil, 1969
  • La Métaphore vive, Le Seuil, 1975
  • Temps et récit
    • Tome I : L'Intrigue et le récit historique, Le Seuil, 1983
    • Tome II : La Configuration dans le récit de fiction, Le Seuil, 1984
    • Tome III : Le Temps raconté, Le Seuil, 1985
  • Du texte à l'action. Essais d'herméneutique II, Le Seuil, 1986
  • À l'école de la phénoménologie, Vrin, 1986
  • Le Mal. Un défi à la philosophie et à la théologie, Labor & Fides, 1986
  • Soi-même comme un autre, Le Seuil, 1990
  • Réflexion faite. Autobiographie intellectuelle, Esprit, 1995
  • La Critique et la Conviction. Entretiens avec François Azouvi et Marc de Launay, Calmann-Lévy, 1995
  • Le Juste I, Esprit, 1995
  • L'Idéologie et l'Utopie, Le Seuil, 1997
  • Amour et justice, PUF, 1997
  • Autrement. Lecture d’Autrement qu'être ou Au-delà de l'essence d’Emmanuel Levinas, PUF 1997
  • (dialogo kun Jean-Pierre Changeux) Ce qui nous fait penser, Odile Jacob, 1998
  • (kun André LaCocque) Penser la Bible, Le Seuil, 1998
  • Lectures
  • L'Herméneutique biblique, Le Cerf, 2000
  • Le Juste II, Esprit, 2001
  • Histoire et vérité, Points Essais, 2001 (ISBN 978-2020410946)
  • La Mémoire, l'histoire, l'oubli, Le Seuil, 2003 (ISBN 978-2020563321)
  • Parcours de la reconnaissance. Trois études, Stock, 2004
  • Sur la traduction, Bayard, 2004
  • Amour et justice, Points Essais, 2008 (ISBN 978-2757811245)
  • Écrits et conférences
    • Tome I : Autour de la psychanalyse, Seuil, 2008
    • Tome II : Herméneutique, Seuil, 2010
    • Tome III : Anthropologie philosophique, Seuil, 2013

Referencoj redakti

  1. "Paul Ricœur". Inamori Foundation. Arkivita el la originalo la 23-an de majo 2013. Alirita la 14-an de novembro 2019.

Vidu ankaŭ redakti

Tradukoscienco

Eksteraj ligiloj redakti

Fondation Ricoeur (Fondumo Ricoeur, Parizo), kun granda superrigardo de lia laboro kaj influo