Gabriel MARCEL (naskiĝinta la 7-an de decembro 1889 en Parizo, mortinta la 8-an de oktobro 1973 samloke) estis franca filozofo, dramisto kaj kritikisto. Li estis ĉefreprezentanto de kristana ekzistadisma filozofio kaj apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Gabriel Marcel
Persona informo
Gabriel Marcel
Naskonomo Gabriel Honoré Marcel
Naskiĝo 7-an de decembro 1889 (1889-12-07)
en 8-a arondismento de Parizo
Morto 8-an de oktobro 1973 (1973-10-08) (83-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Subskribo Gabriel Marcel
Familio
Patro Henry Marcel vd
Profesio
Okupo dramaturgofilozofo • literaturkritikisto • muzikistoverkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj Q20670892 vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Marcel studis ĉe Sorbono kaj partoprenis la prelegojn de Henri Bergson ĉe Kolegio de Francio. Ekde 1922 li deĵoris kiel eldonisto kaj teatra kritikisto kaj konvertiĝis en 1929 al katolikismo (de origino li estis judo). Inter 1939 kaj 1941 li estis profesoro en Parizo kaj Montpellier.

Graveco redakti

En sia unua libro Journal métaphysique (1927) Marcel substrekas la ligitecon de la homa konscio al la korpo kio faras personan renkontiĝon el ĉia ajn konekto kun aferoj de la mondo. Marcel distingas inter unua pripensado rilate al objektoj kaj abstraktaj problemoj (kies kulmina pritraktado estas sciencoj kaj teknikoj) kaj propra metodo de "posta pripensado". Tiu ĉi enkorpigas la aspektojn de la vivmedio, en kiu la homo estas tro multe fiksita por povi eskapi per abstrakcio. Tiu dua pripensado observas la "sekretojn" kaj lumigas filozofian, moralan kaj religian veron, kiu ne povas esti pruvita science. Tamen ĝi evidentiĝas en la vivo de ĉiu unuopulo.

Kontraŭe al la multo da aliaj adeptoj de Ekzistadismo, kiel ekz. Jean-Paul Sartre, Marcel preferas aktivan partoprenadon de la socia vivo anstataŭ memizoladon. Liaj ideoj respeguliĝas ne nur en liaj libroj, sed ankaŭ en la dramoj. Ilia roluloj estas implikitaj en kompleksaj situacoj, kiuj kondukas aŭ al izolado/malespero aŭ al rilatado pozitiva kun aliaj kaj kun Dio.

Verkoj redakti

Filozofiaĵoj
  • Existence et objectivité (1914)
  • Journal métaphysique (1914–1923) (1927)
  • Être et avoir (1918–1933) (1935)
  • Du refus à l'invocation (1940)
  • Homo viator (1945)
  • La Métaphysique de Royce (1945)
  • Position et approches concrètes du mystère ontologique (1949)
  • Le Mystère de l'être (1951)
  • Les Hommes contre l'humain (1951)
  • Le Déclin de la sagesse (1954)
  • L'homme problématique (1955)
  • Théâtre et religion (1958)
  • Présence et immortalité (1959)
  • La Dignité humaine (1964)
  • Essai de philosophie concrète (1967)
  • Entretiens Paul Ricoeur, Gabriel Marcel (1968)
  • Pour une sagesse tragique et son au-delà (1968)
  • Coleridge et Schelling (1971)
  • Gabriel Marcel interrogé par Pierre Boutang (1977)
Literaturaĵoj
  • Le Cœur des autres (1921)
  • L'Iconoclaste (1923)
  • Un Homme de Dieu (1925)
  • Le Monde cassé(1933)
  • Le Chemin de crête (1936)
  • Le Dard (1936)
  • Le Fanal (1936)
  • La Soif (1938)
  • Théâtre comique: Colombyre ou le brasier de la paix - La double expertise - Les points sur les i - Le divertissement posthume. (1947)
  • Vers un autre Royaume: L'émissaire - Le signe de la croix. (1949)
  • Rome n'est plus dans Rome (1951)
  • Croissez et multipliez (1955)
  • Mon temps n'est pas le vôtre (1955)
  • La dimension Florestan (1958)

Fonto redakti

"Marcel, Gabriel", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Literaturo redakti

  • Vincent Berning: Das Wagnis der Treue. Gabriel Marcels Weg zu einer konkreten Philosophie des Schöpferischen. Freiburg i. Br.: Alber, 1973. ISBN 3-495-47273-8.
  • Marie-Madeleine Davy: Gabriel Marcel, ein wandernder Philosoph. Frankfurt a. M.: Knecht, 1964. 335 S.
  • Kenneth T. Gallagher: The Philosophy of Gabriel Marcel. 3. print. with rev. New York: Fordham Univ. Press, 1975. 177 S. ISBN 0-8232-0471-5.
  • Friedrich Hoefeld: Der christliche Existenzialismus Gabriel Marcels: eine Analyse der geistlichen Situation der Gegenwart. Zürich: Zwingli Verlag 1956.
  • Joseph Konickal: Being and my being. Gabriel Marcel's metaphysics of incarnation. Frankfurt am Main u.a.: Lang, 1992. 257 S. ISBN 3-631-45500-3. ([Europäische Hochschulschriften 20] ; 385), 1992
  • Jeanne Parain-Vial: Gabriel Marcel: un veilleur et un éveilleur. Lausanne: L'age d'homme, 1989. 231 S.
  • Hartmut Sommer: Auf dem Weg zum Geheimnis des Seins - Gabriel Marcels Château du Peuch im Corrèze, in: Revolte und Waldgang - Die Dichterphilosophen des 20. Jahrhunderts, Darmstadt: Lambert Schneider, 2011, ISBN 978-3-650-22170-4.

Eksteraj ligiloj redakti