„ Sprita arto poetika de Kalocsay, versforma, eleganta, okaze sarkasma ĉiam trafa kaj klarvida. Bona skizo de la Esperanta Metriko de Waringhien verkita lerte, elfundamente, detala kaj sistema studaĵo de tiu interesa temo. La libron finas "Poezia Fakvortaro" en kiu ambaŭ aŭtoroj kune kolektis post zorga kribado 600 novajn vortojn netroveblaj en la SAT vortaro. Oni povus eble toleri tiun amasan invadon de neologismoj se per ĝi la afero estus finita unufoje por ĉiam. Sed tio ne estas verŝajna ĉar la nuancoj estas sennombraj kaj mallongaj vortoj ankaŭ estas troveblaj ankoraŭ amase. Kaj venos aliaj literaturistoj de la plej diversaj nacioj. Ĉu ili ne havos la saman rajton? Kaj ili pliriĉigos la lingvon per siaj specialaj nuancoj. Kie estos la fino? Plue la tekniko kaj scienco postulas ankaŭ siajn fakvortojn kaj nuancojn laŭ mia opinio kun pli granda rajto ol la poetoj. Ĉu do estonte ni havos 3 Esperantojn anstataŭ unu? Sed Kalocsay kredas ke la riĉeco de la poezia lingvo tute ne endanĝerigas Esperanton. Sukcesinte tion fari li estas tre kontenta kaj feliĉa. Li estis prava ĉar post 30 jaroj lia verkaro estas ĉiam bela kaj valora. ”