Internacia Federacio de Tradukistoj (FIT)
(Alidirektita el Internacia federacio de tradukistoj (FIT))
La Internacia Federacio de Tradukistoj (FIT aŭ International Federation of Translators en la angla) estis fondita en Parizo en 1953 fare de Pierre-François Caille. Ĝi federas asociojn de tradukistoj el la tuta mondo kaj festas la internacian tradukan tagon.
En 1963, kunveninte en tradukista kongreso en Dubrovnik, ĝi adoptis la tiel nomatan Translator's Charter (Ĉarto de Tradukistoj), teksto kiu celas gvidi la tradukistojn en la praktiko de ilia profesio (la teksto estis modifita en Oslo la 9-an de julio 1994).
StatusoRedakti
FIT estas neregistara organizo en oficiala partnereco kun UNESKO.[1]
Eksteraj ligilojRedakti
Devoj kaj rajtoj de la tradukisto laŭ la ĉarto de la internacia federacio de la tradukistoj (FIT)