Internacia tago pri tradukado

(Alidirektita el Internacia traduka tago)

La internacia tago pri tradukado okazas ĉiujare je la 30-a de septembro. Ĝi koincidas kun la festo de Sankta Hieronimo, tradukisto-reviziisto de la Biblio ('vulgato') kaj kiu estas konsiderata kiel la ŝirmisto de la tradukistoj.

Sankta Hieronimo en lia studoĉambro. Pentrarto de Domenico Ghirlandaio.

Historio redakti

La tago estas festata ekde ĝia ekesto en 1953 fare de FIT (Internacia Federacio de Tradukistoj).

La ideo de oficiale rekonita internacia tago pri tradukado unue estis prezentita fare de FIT en la jaro 1991.

La 24-an de majo 2017 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en sia rezolucio 71/288 deklaris la 30-an de septembro "Internacia Tago pri Tradukado"[1]

Celo redakti

La celo malantaŭ la tago estas atingi solidarecon inter tradukistoj kaj promocii la profesion tutmonde. Ĝi samtempe ofertas la ŝancon fiere pruvi la gravan kaj esencan laboron de tradukistoj.

La komitato de la Internacia Federacio de Tradukistoj (FIT) deklaris difini "Tradukon" kiel "disvastigi kulturan heredaĵon en ŝanĝiĝanta epoko" kiel la temon por la Internacia Traduka Tago en 2018, cele al reciproka respekto en la ŝanĝiĝanta mondo kaj diskonigo de la "Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj" de UN en 2019[2].

Referencoj redakti

  1. Rezolucio de UN la 24-an de majo 2017 (kvar-lingve: en, fr, ru, es)
  2. Liu Zijia, Internacia Traduka Tago: Disvastigi kulturan heredaĵon en ŝanĝiĝanta epoko, El Popola Ĉinio, la 30-an de septembro 2018, alirite la 22-an de januaro 2019.

Vidu ankaŭ redakti

Index Translationum (Unesko-indekso de tradukoj): Neegaleco en la monda kultura trafiko de tradukado

Traduka projekto por Vikipedio

Internacia Federacio de Tradukistoj

Tradukistoj sen landlimoj

Tradukisto

Traduko

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti