Interkultura komunikado

Communicationinterculturelle.jpg

Interkultura komunikado estas la studo de la interpersona komunikado inter individuoj el malsamaj kulturoj[1]. Ĉi tiu estas precize «interaga, simbola procezo, kiu implikas la atribruon de signifo inter personoj de malsamaj kulturoj»[2]. Scio pri interkultura komunikado kaj la kapablo uzi ĝin efike povas helpi ponti kulturajn diferencojn, mildigi problemojn kaj helpi en atingi pli harmoniajn kaj produktajn rilatojn[3].

Lingvo estas parto kaj portanto de kulturo, por ĉiuj kultureroj ĝi havas esprimon, ĝi spegulas la spiriton de siaj parolantoj[4]. Aparta eco de la interkultura komunikado estas ke povas okazi miskomprenoj pro malsamaj interpretoj de esprim- kaj agmanieroj kiel laŭteco, intonacio, gestoj, grado de ĝentileco kaj grado de afableco.

Interkultura komunikado havas apartan signifon pro la kreskanta influo de la tutmondiĝo. Por kompreni la kulture malsamajn personojn necesas transpasi sian propran pensmanieron.

Ofte, ni ne konscias ke kulturo agas sur nin. Kelkfoje, ni eĉ ne konscias ke ni havas kulturajn valorojn aŭ supozojn kiuj malsamas de tiuj de homoj el aliaj kulturoj[5]. Kiam sendinto ja scias la lingvon sed ne la ne-esprimitajn kodojn kaj la regulojn kiuj validas ene de la grupo, tiam li restas eksterulo. Ties mesaĝo tiam sendube povas esti interpretata neĝuste, aspekti nekompreneble aŭ konduki al konfliktoj. Ju pli malgranda la diferenco en interpretado inter la sendinto kaj ricevinto, despli granda la ŝanco ke la signifo tute kongruas.

La interkultura kompetenteco defineblas per la kapableco povi komuniki sukcese kun homoj el aliaj kulturoj. Eblas ke tiu kapablo jam ĉeestas ekde la infanaĝo au ke oni akiru ĝin metodike. Tre gravas la kapablo senti la situacion de la partnero, la t.n. empatio, la fortostreĉo por tio kaj la malfermiteco por la alia proksimigas la partnerojn[6]. Tial la bazo de sukcesa interkultura komunikado ripozas en la emocia kompetenteco kaj la interkultura senseblo. Tiu ĉi koncepto estas ĉefe utiligata en la mondo de industrio kaj financoj.

Enhavo

Plibonigi interkulturan komunikadonRedakti

Kiam lingvaj kapabloj estas neegalaj, klarigante kion vi celas diri diversmaniere plibonigos komunikadon. Kelkaj ekzemploj :

  • Esplori kiel eksterlandanoj perceptas vian kulturon legante librojn verkitajn de eksteruloj rigardante al via kulturo tra iliaj okuloj : vidu sub interkultura edukado.
  • Eviti uzadon de ĵargono kaj de idiotimso.
  • Respekti la lokajn komunikajn formalaĵojn kaj stilojn, kaj rigardi por iuj ŝanĝoj en korpa lingvo.
  • Se ne eblas lerni la lingvon de la alia, montru iom da respekton lernante kelkajn vortojn.
  • Zorge aŭskulti kaj se en dubo, peti konfirmon de kio vi komprenis (precipe grava, se lokaj akcentoj kaj prononcado estas problemoj).
  • Agnoski ke akĉento kaj intonacio povas kaŭzi ke gravan diferencon en signifo.

KritikoRedakti

La alproksimiĝoj kaj modeloj de interkultura komunikado laŭ la germana-juda sociologo Georg Simmel tro celas komercajn vojaĝantojn aŭ komercajn diplomatojn[7][8].

Interkultura komunikado kaj EsperantoRedakti

Esperantistoj uzas Esperanton kiel ilian komunan komunikilon, sed tio ne signifas, ke ili havas la saman kulturon de komunikado aŭ devas havi ĝin. Multaj el ili komunikas pli-malpli laŭ la normoj de iliaj respektivaj denaskaj kulturoj de komunikado, t.e., multaj el ili havas nacikulturan "akĉenton" kiam ili komunikas en Esperanto[9]. Dum simpozio pri interkultura komunikado Donald Broadribb rimarkigis ke "La indulgemo de esperantistoj rilate al prononcodiferencoj tre rapide malaperus, se ĝi kaŭzus miskomprenojn, kio neeviteble okazus, se ĉiuj homoj uzus Esperanton kiel duan lingvon, interkulturan. La prononcoproblemoj de Esperanto por diversaj popoloj estas menciitaj plurfoje en la artikoloj en la simpozio, sed neniu solvo por tiu problemo estas diskutita[10]. Se oni volas uzi Esperanton kiel kompletan interkulturan lingvon, ĝi devas ebligi al siaj uzantoj la ellaboron de tiu detala pragmatika instrumentaro, kiun la uzantoj sentas bezonata[11]

Sukcese komuniki kun ĉiuj esperantistoj de la mondo ne estas facila tasko, eĉ se ĉiuj parolas komunan lingvon. Ĉar la alia persono en la konversacio eble venas el por vi tute ne konata kulturo, li aù ŝi povas reagi strange al via mesaĝo kaj povas kompreni vin en tute alia maniero [12]. Tial Esperantistoj devas plli konscii ke paroli en Esperanto ne garantias mankon de kultura miskompreno kaj kiam ili komunikas kun Esperantistoj de aliaj kulturoj de komunikado, ili povas havi problemojn, kiuj povas konduki al miskomprenoj. Ideale oni devus havi ankaŭ komunan kulturon de komunikado. Tamen ĉar tio estas nek atingebla nek dezirinda, oni devas almenaŭ koni la kulturon de la persono, kun kiu oni interparolas. Eblaj aspektoj de lingva kaj nelingva komunikado temas

Interkultura komunikado dependas de pluraj aspektoj: lingva, koncepta (mensa kategorioj), komunika (ekster-lingvaj kodoj), formala/neformala, ĝentila/malĝentila, kaŝita forto/malkaŝita forto, politike korekta/nekorekta, libera uzo/tabuo, kunlabora sinteno/fermita sinteno. Jen parametroj por pritaksi la interkulturajn problemojn: tempo,hierarkio kaj statuso, neparola komunikado, distanco inter la korpoj,uzo de aĵoj, parolaj aspektoj[13]. Dum interkultura konversacio gravas ekzemple sciojn pri 1) kiel pardonpeti, 2) kiel peti, 3) kiel rifuzi, 4) kiel plendi, 5) kiam esprimi opinion, 6) kiel uzi humuron, 7) kiom da fizika distanco, 8) kiam silenti, ktp.[12][9]

Kiel lingvo kreita por interlingva komunikado, Esperanto ignoras naciecojn. Tiu kulturo inter la kulturoj, tiu lingvo inter la lingvoj, formas tutmondan komunikreton, en kiu informoj, ideoj kaj kulturaj formulaĵoj interŝanĝiĝas. Ĉar la uzantoj de Esperanto ankaŭ parolas aliajn lingvojn kaj partoprenas aliajn kulturojn, tiuj informoj ankaŭ interpenetriĝas kun aliaj lingvoj kaj kulturoj. La esperantistaj ĵurnalistoj helpas defii la kulturajn antaŭjuĝojn per tutmondeca kaj egaleca aliro al la homa problemaro.[14]

Por pli bone kompreni la specifojn de la interkultura komunikado per esperanto, Ilony Koutny ekzamenis kadre de la Interlingvistikaj studoj de UAM la konsistigajn partojn de la esperanta kulturo laŭ jena aliraspektoj : artaĵoj, historio, geografio, institucioj, specialaj materiaj signoj, lingvo, kutimoj, komunaj kredoj kaj pensmanieroj[4]

Universalaj Kongresoj de EsperantoRedakti

Dum kongresoj interkultura komunikado regule estas temo kiel ekzemple dum la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, Vilno, 23-30 julio 2005 havis kiel kongresan temon : "100 jaroj de interkultura komunikado".

Natura semantika metalingvo (NSM) kiel helpilo al komuna homa lingvo.Redakti

La semiotikisto Umberto Eco jam en lia fama libro La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo mencias ke 'la rakonto pri la konfuzo de lingvoj kaj la provo por rekapti la perdon (de originala lingvo) tra la remalkovro aŭ invento de lingvo komuna por la tuta homaro, troviĝas en ĉiu kulturo'.

Kvankam ŝi persone neniam sentis sin allogita de la ideo 'konstrui' lingvon por la tuta homaro, la pola-aŭstralia lingvisto Anna Wierzbicka pluesploris la ideojn de Descartes kaj Leibniz [15] kaj malkovris 'naturan semantikan metalingvon' (NSM) kiel helpilo al komuna homa lingvo. NSM povus servi kiel

- komuna kerna vortprovizo por malkovri indiĝenajn signifojn, uzante denaskulojn kiel kunlaborantoj (146)

- normigita, semantike stabila, vaste komprenebla, translingva 'gloso' (lingvilo) (144);

- alirebla 'lingvilo' por enmigrintoj kiuj provas kompreni kulture ligitajn konceptojn, ekz-e, Bildung en Germanio (166)

- ne ankoraŭ ellaborita skizo (blueprint) pri kiel komuniki adekvate en denaskaj lingvoj tradukante konceptojn de lingva ĝentileco / gardi bonan reputacion/ afableco (98);[16]

Eksteraj ligilojRedakti

LiteraturoRedakti

Interkultura komunikado(.pdf), Kristin Tytgat, Belgio, interpretisto, kiu lertigas interpretistojn en universitato rilate al interkulturaj aspektoj, tria renkontiĝo por Grundtvig projekto[17], La Kvinpetalo, Bouresse, Francio, 2012.

Simpozio pri interkultura komunikado, red. Christer Kiselman, Dobřichovice: KAVA-PECH, 2005,160 paĝoj. ISBN 8085853825, plurlingva (i.a. esperanto, angla), volumo rezultinta el simpozio okazinta en Gotenburgo, la 2an kaj 3an de aŭgusto 2003

Katarzyna Szałapska - Esperanto en interkultura komunikado, resumo de la magistra disertacio, Łódź, Pollando, 2007, Supera Lernejo de Internaciaj Studoj en Lodzo, Fako de Internaciaj Rilatoj kaj Diplomatio.

Interkultura dialogo kaj komunikado, referaĵkolekto de eŭropa konferenco en Maribor en 2007, eld. EEU, 2008, 95 paĝoj

Nyelvi és kulturális kommunikáció az idegen nyelven [Lingva kaj kultura komunikado en fremda lingvo]. Koutny I., In: IV. Országos Alkalmazott Nyelvészeti Konferencia [4-a Landa Konferenco pri Aplikata Lingvistiko]. Budapest: BME, 1994.

Vidu ankaŭRedakti

Interkultura edukado

Interkultura Centro Herzberg

Interkulturo

Adam Jacot de Boinod (i.a. pri kulture netradukeblaj vortoj)

Jaldao (Irano, Afganio, kurdoj, araboj)

Taarof (pri iranaj kondutmanieroj)

Guanxi (ĉina : 關係 / 关系)

Radojica Petrović

(germana) Transkulturelle Erziehung (Transkultura edukado)

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Rimarko : Tiuj agantoj povas esti unuopuloj, sociaj grupoj, organizacioj, komunumoj, socioj kaj ŝtatoj. En tiu procezo decida estas la re-interpretado en la kunteksto de alia kulturo per la procezo de tradukarto !
  2. (angla) Handbook of International and intercultural communication, William B. Gudykunst - Bella Mody, Sage Publications, 2001, ISBN 0-7619-2090-0
  3. (angla) Samovar, Larry A. kaj Richard E. Porter. "Ĉapitro 1." Intercultural Communication: A Reader. Belmont, CA: Wadsworth, 2011
  4. 4,0 4,1 Interkultura komunikado - Prelego de Ilona Koutny, Adam-Mickiewicz-Universitato, Poznańo, Pollando enkadre de Internacia Kongresa Universitato dum la 83a Universala Kongreso de Esperanto en Montpeliero, Francio
  5. (angla) Mengenay Saya, Communication across culture, 12a januaro 2009, konsultita la 30an decembro 2016.
  6. Buda B. (1992): Kommunikáció és kultúra [Komunikado kaj kulturo]. IN: Hidasi J. (red.): Kultúra, viselkedés, kommunikáció. Külkereskedõknek, idegenvezetõknek, diplomatáknak, utazóknak [Kulturo, sinteno, komunikado. Por eksterakomercistoj, fremdulgvidantoj, diplomatoj, vojaĝantoj]. Budapest: Közgazdasági és Jogi Kiadó
  7. (germana) Arata Takeda: Transkulturalität im Schulunterricht (transkultureco en la lerneja instruado, p. 2, (PDF-dosiero, 1,39 MB)
  8. (germana) Georg Simmel (1992). Gesamtausgabe. Hrsg. von Otthein Rammstedt. Bd. 1. Soziologie. Untersuchungen Éber die Formen der Vergesellschaftung. Frankfurt a.M.: eld. Suhrkamp (p. 764)
  9. 9,0 9,1 Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki), Unu komuna lingvo, multaj malsamaj kulturoj: Problemoj de interkultura komunikado en Esperanto, Internacia Kongresa Universitato, 2013.
  10. Symposium on Communication Across Cultural Boundaries/Simpozio pri interkultura komunikado, 2003, Gotenburgo
  11. Wim Janssen, Simpozio pri interkulturo, 2003, Göteburg.
  12. 12,0 12,1 Kristin Tytgat, prelego pri interkultura komunikado, 2013, Bruselo
  13. Manuela Ronco, Interkultura Komunikado, prelego dum Internacia Junulara Kongreso (IJK), 2012, Hanojo.
  14. Humphrey Tonkon, Internacia interkultura komunikado : ĵurnalismo kaj Esperanto, 2008, TEĴA, konsultita 31an decembro 2016.
  15. (angla) Common language for all people, the innate language of thought, Lecture of Anna Wierzbicka, 2011.
  16. (angla) Librorecenzo de Imprisoned in English: The Hazards of English as a Default Language, Anna Wierzbicka. New York: Oxford University Press, 2014. xii + 287. ISBN 978-0-19-932150-6.
  17. Interkultura kaj multlingva dialogo per neŭtrala lingvo, inter la eŭropaj lernejoj, prilaborita plano laŭ la originala ideo de "AKEL" projekto de Luis Ladeira.