Jaldao, Jaldanokto, jaldaa noktonokto de Jaldao perse Ŝab-e Jalda (perslitere: یلدا شب) aŭ Ĉelleo, Ĉellenokto, ĉellea nokto, aŭ nokto de Ĉelleo, perse Ŝab-e Ĉelle (perslitere: شب چله) estas festo delongege festita/ata en la plej longa nokto de la jaro en la norda hemisfero, tio estas, tuj antaŭ la vintra solstico.

Irana knabineto ĉe la Jalda-tablo kun diversaj fruktoj, nuksoj kaj kuiritaj betoj.

En multaj kulturoj ne nur la irana, sed ankaŭ afgana, kurda, araba kaj eĉ en la hispana, korea, aŭstralia kaj kanada, tiu ĉi vespero estas honorata kaj festata. Dum tia nokto oni (ĉefe plejaĝuloj de la familioj) multe voĉlegas poezion kaj rakontas malnovajn historiojn. Oni ankaŭ maĝadas dum Jaldanokto diversajn freŝajn fruktojn (kiel granatojn, akvomelonojn kaj persimonojn) kaj/aŭ sekigitajn fruktojn (kiel oranĝojn, persikojn, vinberojn kaj plumojn), kaj diversajn nuksojn (kiel pistakojn, migdalojn kaj juglandojn) kaj multspecajn dolĉaĵojn. La Jaldo-nokto estas signo kaj simbolo de solidarceo, homa kunestsdo kaj festado de la vivo.

Origino redakti

La 13a-jarcenta irana poeto Sadio skribis en sia tre fama poemaro Bustano (Aromejo): "La vera mateno ne estos veninta, ĝis la jaldaa nokto estas irinta". Sekve de la irana kalendara reformo de 1925, kiu alligis iujn laŭsezonajn eventojn al specifaj tagoj de la kalendaro, Jaldao festiĝis je la nokto antaŭ kaj de la unua tago de la deka irana monato (dejo) laŭ la ĝalalia kalendaro. Depende de laŭsezona ŝanĝo, ĉi tiu tago povas foje esti tago antaŭ aŭ tago post la reala vintra solstico, do la 21a aŭ la 22a de decembro.

Sekve de la falo de la sasanida imperio kaj la posta altiĝo de Islamo, la religia signifo de la evento estis perdita, kaj kiel aliaj Zoratruŝmismaj festoj, ankaŭ Jaldao fariĝis socia okazaĵo kiam familio kaj intimaj amikoj kolektiĝas kune. Malgraŭ tio, la deviga servado de freŝaj fruktoj dum vintromezo estas rememorigaĵo pri la antikvaj kutimoj alvokantaj la diojn petante ilin protekti la vintrajn kultivaĵojn.

Jaldao hodiaŭ redakti

Familioj ankoraŭ plenumas tradiciajn kolektiĝojn dum Jaldao. Iranaj radioj kaj televidoj dissendas specialajn programojn dum la nokto de Jaldao. Akvomelonoj estas lokitaj sur la korsio, tradicia meblo simila al tre malalta tablo, ĉirkaŭ kiu la familio sidas sur la tero, piedojn sub la korsio. Sur ĝi, vasta kovraĵo el lano estas sternita, tiel ke ĝiaj randoj atingas la teron, homoj lasas siajn piedojn sub la tablon. Sub la korsio, varmo estas produktita per (antaŭe) karbo, (nun) elektro aŭ gaso. Junularo okazigas jalda-partiojn.

 
Unu el la plej ĉefaj necesaĵoj de la Jalda-nokto estas la Gazalaro de Hafizo, kies gazalojn oni deklamas dum la nokto - iuj aŭgur-cele.

Tiunokte iuj irananoj ne dormas ĝis la tagiĝo, cele al "helpi al la patrino nokto naski sian infanon, la suno". Tiun festadon akompanas manĝado, dancoj kaj kantado. Fakte la maniero festi tiun nokton varias laŭ la malsamaj regionoj de Irano. Inter la tradicioj de Jaldao oni trovas manĝadon de sekigitaj fruktoj kaj nuksoj, tranĉaĵojn de akvomelonoj, rikoltitaj dum la somero, manĝado de meleagro, ktp.

Artikolo el la Enciklopedio Iranika redakti

Okaze de la Jalda-nokto de la jaro 2020, tradukoj de artikolo[1] (far Mahmoud Omidsalar) el la anglalingva Encikopedio Iranika en Esperanton kaj la persan estis voĉlegitaj dum virtuala ceremonio okazigita fare de la Irana Esperantista Junulara Organizo (IrEJO) kaj la Irana Esperanto-Asocio (IrEA).

Jen la kompleta traduko de la artikolo en Esperanto:

Ĉelleo en la Persa Folkloro

Laŭ la tradicia kalendaro (de Irano) estas tri ĉelleoj en jaro. Unu somere, ĉelleje tabestun (somera ĉelleo), kaj du vintre. La somera ĉelleo, ankaŭ nomita galb al-asad (la koro de l’ leono), komenciĝas la 1an de tir-monato / t.e. la 21an de junio kaj finiĝas la 5an de mordad-monato, nome la 26an de julio. Ĝi daŭras nur 35 tagojn kaj ne 40.

Ĉar la somera ĉelleo ne gravas kiel la vintra kaj ĉar eĉ nek daŭras kvardek tagojn, mi (Mahmoud Omidsalar) suspektas, ke ĝi estas duaranga evoluo kreita per analogio kun ili. La vintraj Ĉelleoj estas nomataj Ĉelle-je bozorg aŭ Ĉelle-bozorge "la granda Ĉelleo" kaj Ĉelle-je kuĉekĈelle kuĉke "la malgranda Ĉelleo." La granda Ĉelleo komenciĝas en la unua vintra tago, tio estas ekde la 1a de dej-monato / t.e. la 22a de decembro kaj daŭras kvardek tagojn ĝis la 11a de bahman-monato / nome la 30a de januaro.

 
Diversajn nuksojn, kiel juglandojn kaj pistakojn oni manĝas dum la Nokto de Jaldao - ĉar laŭkrede tio protektas onin kontraŭ doloroj en la artikoj.

La malgranda Ĉelleo komenciĝas ekde la 10-a de Bahman-monato kaj daŭras dudek tagojn (20 tagoj + 20 noktoj = 40 noktoj kaj tagoj, do Ĉelleo) kaj finiĝas en la lasta tago de bahmano (la 30a de bahmano / egala kun la 20a de februaro; Donaldson, p. 95; , p. 18; Massé, Croyances, p. 182).

La du vintraj Ĉelleoj pli gravas ol tiu de somero kaj tial rilatas al specialaj festoj kaj kutimoj tra la tuta Persujo. La plej malvarmaj vintraj tagoj estas la lastaj kvar tagoj de la granda Ĉelleo kaj la unuaj kvar tagoj de la malgranda Ĉeleo kaj tial ili nomiĝas Ĉarĉar “kvar-kvar”.

Oni diras, ke la du Ĉelleoj, kiuj fakte estas du fratoj nomataj Ahman kaj Bahman, argumentas unu kontraŭ la alia dum la periodo de ĉar-ĉar (kvar-kvar). La pli juna frato, Bahman, malestimas sian pli aĝan fraton, Ahman, pro ne kaŭzi sufiĉe severan malvarmon por difekti la homojn kaj la gregojn. Li diras al sia frato, "Se mi havus tiom da tempo kiel vi, mi farus la veteron tiel malvarmega, ke nenaskitaj ĉevalidoj frostiĝus en la utero de siaj patrinoj."

Tamen lia pli aĝa frato respondas: "Vi ne povas fari ion ajn, ĉar la printempo alvenas tuj post vi" (Enjavī, I, p. 3). La malgranda Ĉelleo estas sekvita de dek- aŭ sep-taga periodo en la monato de esfando nomita diversmaniere, ekz-e sarmaje pire-zan (frosto de maljunulino), ĥale pire-zan (onklin-maljunulino), Ĉelle pire-zan (Ĉelle-maljunulino), aŭ bard al-ʿaĝuz (frosto de maljunulino) (Enjavī, I, pp 2-4; II, p. 6).

En klasikaj persaj tekstoj ĉi tiu periodo estas iam nomata ruzegare ʿaĝuz (tempo de maljunulino) aŭ sarmaje pirzan "la maljunulina malvarmo", kaj estas rakonto, laŭ kiu la tagoj de la sarma pire-zan (frost-maljunulino) estas tagoj, en kiuj ĉiuj homoj de ʿAd-gento estis mortigitaj de Dio, krom unu maljuna virino, kiu estis lasita por funebri ilin. Ĉiu el ĉi tiuj sep tagoj de la bard al-ʿaĝuz (frosto de maljunulino) havas sian apartan specifan nomon (vidu Bīrūnī, pp. 262-63; idem,, r, pp. 254-56, tr. Sachau, pp. 244-46; Ṣafīpūrī, sv ʿ- jz).

Oni kredas, ke estis maljunulino, kies kameloj ne gravediĝis antaŭ la fino de la vintro, kaj ĉar kameloj pariĝas nur dum la malvarmo, ŝi iris al Moseo aŭ, laŭ aliaj versioj, al la profeto Mahometo kaj petis plilongigon de la malvarmaj vintraj tagoj, por ke ŝiaj kameloj estu gravedigitaj. Ŝia deziro estis plenumita, kaj tial ĉi tiu periodo nomiĝas sarmaje pire-zan (frosto de maljunulino)bard al-ʿaĝuz (frosto de maljunulino) (Enjavī, I, pp. 3-4; Massé, p. 182).

 
Kuiritaj betoj estas pli manĝataj dum la vintro kaj precipe en la Jalda-nokto. Samo validas pri kuiritaj napoj.

La nokto de la granda Ĉelleo estas nomata ŝab-e ĉelleŝab-e jalda kaj estas la okazo de specialaj ceremonioj. En plej multaj partoj de Persujo la grandfamilioj kolektiĝas unu ĉe la alia kaj ĝuas bonegan vespermanĝon.

Multaj specoj de fruktoj kaj dolĉaĵoj speciale preparitaj aŭ konservitaj por ĉi tiu nokto estas servataj. En iuj regionoj oni kredas, ke kvardek variaĵoj de manĝaĵoj devas esti servataj dum la ceremonio de la nokto de Ĉelleo (Enjavī, I, p. 130). La plej tipa frukto de Ĉelleo estas akvomelono speciale konservita de somero por ĉi tiu ceremonio.

Oni kredas, ke konsumado de akvomelonoj dum la nokto de Ĉelleo certigos la sanon kaj bonfartadon de la individuo dum la someraj monatoj protektante lin/ŝin de viktimiĝo pro la troa varmeco aŭ malsanoj produktitaj de varm-naturaj manĝaĵoj. Post la vespermanĝo la plej aĝaj familianoj amuzas la aliajn dirante al ili rakontojn kaj anekdotojn (Enjavī, I, p. 18-27).

Alia plej ŝatata kaj ĝenerala ŝatokupo de la nokto de Ĉelleo estas aŭgurado (fale Hafez) per deklamado el la Divane Hafizo (Poemaro de Hafizo, t.e. la Gazalaro de Hafizo). Oni kredas, ke neniu aŭgur-deklamu de la Gazalaro de Hafizo pli ol tri fojojn (tiunokte), se ne la poeto eble koleros (Pāyanda, pp. 180-82; Enjavī, I, p. 126).

La nokto de Ĉelleo estas magie potenca nokto. Ĝia magio tamen ĉefe rilatas al manĝado. Ekzemple, en Ĥorasano kredo estas, ke ĉiu, kiu manĝas karotojn, pirojn, granatojn kaj verdajn olivojn, estos protektita kontraŭ la malutila mordo de insektoj, precipe de skorpioj.

 
Dum la Jalda-nokto unu el la ĉefaj manĝataj fruktoj estas granatoj - en Ĥorasano, ekz-e oni-krede ties manĝado dum la Jaldao protektos onin kontraŭ mordoj de insektoj kaj skorpioj.

Manĝi nuksojn ĉi-nokte protektas onin kontraŭ doloroj en la artikoj. Meti onian buŝon proksime al orelo de azeno kaj flustri en ĝian orelon certe resanigos ĉian malsanon, dum miksado de kamela graso kun lakto de ĉevalino kaj bruligado de ili protektos kontraŭ insektoj la lokon, en kiun penetras fumo de ĉi tiu miksaĵo (Šakūrzāda, p. 227).

Alia ofta praktiko dum la nokto de Ĉelleo rilatas junajn virojn havantaj fianĉinojn. Ĉi tiuj sendas pladon enhavantan sep specojn de diversaj fruktoj kaj diversajn donacojn al siaj fianĉinoj ĉi-nokte. En iuj lokoj la fianĉino kaj ŝia familio redonas la favoron sendante donacojn por la juna viro (Enjavī, II, p. 154; Šakūrzāda)

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Abū Rayḥān Bīrūnī, al-Tafhīm le awāʾel ṣenāʿat al-tanjīm, red. J. Homāʾī, Teherano, 1316 š. / 1937.
  • B. A. Donaldson, La Sovaĝa Strato, Londono, 1938.
  • A. Enjavī, Jašnhā o ādāb o moʿtaqadāt-e zemestān, 2 vol'oj., Teherano, 1352 Š. / 1973.
  • M. Pāyanda, ānhā wa bāvardāšthā-ye mardom-e G ol o Deylam, Teherano, 2535 = 1355 /./1976.
  • ʿA.-R. Ṣafīpūrī, Farhang-e ʿarabī be fārsī-e Montaha’l-arab fī loḡat al-ʿarab, 2 vol'oj., Teherano, sendate
  • E. Šakūrzāda, ʿAqāyed o rosūm-e mardom-e Ḵorāsān, 2a red., Teherano, 1363 Š. / 1984.
  • (Verkita de Mahmoud Omidsalar en la angla, tradukita far Ahmad R. Mamduhi)

Vidu ankaŭ redakti