Irana Esperantista Junulara Organizo
organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Irano, landa sekcio de TEJO
La Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO; Perse سازمان جوانان اسپرانتودان ایران; Pronunce: Sazmane Javanane Esperantodane Iran) estas la junulara asocio de la Irana Esperanto-Asocio. Ĝi estis fondita en 1993, kaj aliĝis al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kiel landa sekcio en 1994.
IREJO estas la unua Irana E-organizaĵo kiu estis identigita kaj vaste konata eksterlande. La fondiĝo de IREJO kaŭzis fondiĝon de IREA. La kunfondintoj estis: Reza Torabi, Ĝamŝid Ahmadi, Abbas Bagestani kaj Abdollah Hakimneĵad.[1]
La unua estraro estis (1994-97):
- Prezidanto: M. Reza Torabi
- Vicprezidanto: Fariba Nuri Maĝd
- Ĝenerala sekretario: Hamzeh Ŝafii
Aktuala estraro
redakti- Prezidanto: Marjam Amirdust
- Vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario: Nikoo Mamduhi
- Kasisto: Saje Solejmani
Organo
redaktiLa organo de Irana Esperantista-Junulara Organizaĵo nomatas IREJO-Bulteno. La unua numero aperis en 1993.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.irejo.org Oficiala retejo de IREJO, en Esperanto kaj en la persa
- http://www.sabzandishan.com Irana Esperanto-Asocio (en la persa)
- la historiaj volumoj 1 kaj 2 de IREJO-bulteno (komence de 1994)