Esperanto-movado en Irano

Irano, lando de Azio, antaŭe nomata Persio, havas delonge viglan esperantistan movadon.

Frua periodo redakti

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934:


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Persujo[1], Azio. La unuaj pioniroj estis (laŭ UEA-Jarlibro 1928) M. Abesgus, (rusa bankoficisto) en Teheran, 1901, E. Rebrik en Recht kaj A. Ter Hovhanisians en Tabriz. En 1910 la ĵurnalo „Begar" presis artikolojn pri E. Nur en 1911, kiam Abdul Baha, la ĉefo de la bahaismo, proklamis, ke ĉiu ano de la movado devas lerni E-n, aperis en la lando intereso al la lingvo kaj komenciĝis ĝia propagando. En 1912 en Tabriz oni aranĝis E-kurson kaj ĉiusemajnajn kunvenojn, gazeto „Karadag" en 1913 parolis ofte pri E. En 1913 E-istoj en Tabriz intencis eldoni prop. gazeton sed la registaro ĝustatempe komprenis la „danĝeron" kaj anstataŭ permesi la gazeton la urbestro eldonis cirkuler-anoncon, kiu malpermesis eĉ legadon de „malutilaj" gazetoj. Tiutempe E-istoj jam estis en la urboj Tabriz, Teheran, Reŝt, Gulfa, Urmia, Meŝediser, Koĉan, Ardebil, kaj Sovuĉbulag. En 1914 E-n energie propis en Teheran la bahaano Princo Bahmen Sidani kaj Resser, rusa bankoficisto. Ili laboris dise, longe nenion sciante pri la laboro unu de la alia, nur en 1916, konatiĝinte, ili agadis kune. Ŝidani tiam havis 10 E-istajn instruistojn en la urbo kaj 100 gelernantojn. De tiam la movado ĉiam altiris novajn batatantojn. En 1925 fondiĝis grupoj en Sultanabad (Vaghinak Sarkisjan kaj Reza Tahert gvidis kursojn) kaj en Tabriz (Ati Akber Nemseĉi). Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 8 lokoj de la lando. Laŭ ICK-raporto en 1930 Darjus-Nemseĉi (Tabriz) „faris eksterordinaran oferon per aperigo de la persa ŝlosilo en 6.000 e-roj". En 1933 UEA-del. troviĝas en Espahan, Recht, Sultanabad, Tabriz kaj Teheran. E-lerniloj en persa lingvo aperis de Ŝidani (1915, 16 p., 1923 112 p.), Tabatadi Seid Shafi (1920, 64 p.) kaj lernolibro trad. de Becker kaj Grosjean-Maupin (1927, 194 p.)

I. ŜIRJAEV.


Nuntempe redakti

La Irana Esperanto-Asocio (IREA) estas la Landa Asocio de UEA en Irano. La asocion en 1996 fondis Reza Torabi, Abbas Bagestani, Fariba Nuri Maĝd, Azar (Zahra) Karimi, Abbas Ĥosroabadi kaj Hamzeh Ŝafii. La oficiala organo de IREA estas la revuo Irana Esperantisto.

Junulara sekcio de IREA nomiĝas Irana Esperantista Junulara Organizo. La kerno de IREA baziĝas sur IREJO kaj eĉ en la jarlibro de UEA oni fondjaron konsideras 1993 (la apero de IREJO).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Persio estas malnova nomo de Irano, devenanta el la malnova nomo por la hindeŭropana popolo persoj, vidu ankaŭ Persa imperio.