Irana Esperanto-Asocio
La Irana Esperanto-Asocio (IREA) estas la Landa Asocio de UEA en Irano. La asocion en 1996 fondis Reza Torabi, Abbas Bagestani, Fariba Nuri Maĝd, Azar (Zahra) Karimi, Abbas Ĥosroabadi kaj Hamzeh Ŝafii. La kerno de IREA baziĝas sur IREJO kaj eĉ en la jarlibro de UEA oni fondjaron konsideras 1993 (la apero de IREJO). La oficiala organo de IREA estas la revuo Irana Esperantisto.
Ĉiujare ĝi organizas Iranan Esperanto-Kongreson.
Honoraj titolojRedakti
Honoraj prezidantoj:
- s-ro Aref Azari (2000-2007)
- s-ino Monireh Fahmi (2007)
Honoraj membroj:
- D-ro Hejdar Raŝidi (2002)
- s-ino Heshmat Faraji (Heŝmat Faraĝi)(2007)
Aktuala estraroRedakti
- Mandato ekde aprilo 2007 ĝis aprilo 2010
- Prezidanto: Keyhan Sayyadpur
- Vicprezidanto: Mahmud Mirbozorgi
- Sekretariino: Nayereh Ebrahimpur
KomitatoRedakti
Mandato ekde aprilo 2007 ĝis aprilo 2010
Junulara SekcioRedakti
Junulara sekcio de IREA nomiĝas Irana Esperantista Junulara Organizo.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo esperante
- informo pri la asocio (en la persa) Arkivigite je 2011-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Jahu-grupo Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
- E-novaĵoj en la persa