Vintra solstico
astronomia fenomeno decembra (en Norda Hemisfero) aŭ junia (en Suda Hemisfero)
En astronomio, solstico estas ĉiu el la du datoj en la jaro, en kiuj Suno atingas la plej grandan angulan malproksimiĝon de ekvatoro, en sia ŝajna movo en la ĉielo. Pro tiu granda malproksimeco, ŝajnas, ke Suno haltas (vorto “solstico” devenas el Latino solstĭtĭum: sōl “suno” + stătŭs “starado”, t.e. “suno ŝajne haltas”).
Vintra solstico okazas inter la 21-a kaj la 23-a de Junio en suda hemisfero, kaj inter la 21-a kaj la 23-a de Decembro en norda hemisfero. En vintra solstico okazas la plej mallonga tago kaj la plej longa nokto de la jaro. Kiam en unu el la hemisferoj okazas vintra solstico, en la alia estas somera solstico.