Zoroastrismo

persa religio fondita de Zaratuŝtro (aŭ Zoroastro)
(Alidirektita el Zaratuŝtrismo)

Zoroastrismo, ankaŭ nomata zaratuŝtrismomazdaismo, estas unudia dualisma religio kaj religia filozofio estiĝinta ĉ. 1200 a.K.E., reformita en 560 a.K.E. Ĝi fondiĝis sur la teritorio de la nuntempa Irano. Tie ankaŭ nun ekzistas sekvantoj de la religio. Iam ĝi iĝis ŝtata religio de la Aĥemenida, Partia kaj Sasanida Imperio.

Zoroastrismo
religio Redakti la valoron en Wikidata
dualisma kosmologio
Lando(j) BaratoIranoAŭtonoma Regiono KurdistanoUsonoUzbekioKanadoTaĝikio vd
Fondinto(j) Zaratuŝtro vd
Lingvoj

avesta lingvovd

vdr
Faravahar (aŭ Ferohar), unu el ĉefaj simboloj de Zoroastrismo, kredita priskribo de Fravaŝi (gardia spirito aŭ gardanĝelo)
Nupto de Parsioj, 1905

La fondinto de Zoroastrismo estis Zoroastro (greke Zoroaster). Centre de la kredo staras la Krea Dio Ahura Mazda. Li estas akompanata de senmortaj sanktuloj (Ameŝa Spenta) kaj kontraŭata de koleraj demonoj (kies ĉefo nomiĝas AhrimanAngra Mainju).

Zoroastrismo aperis en la orienta regiono de la antikva Persa Imperio, kiam la religia filozofo Zoroastro simpligis la diaron aŭ panteonon de la komencaj iranaj dioj[1] en du kontraŭaj fortoj: nome Spenta Mainju ("progresema mensostato") kaj Angra Mainju ("detrua mensostato") sub unu dio, Ahura Mazda ("Lumiga Saĝo").[2] La ideoj de Zoroastro kondukis al formala religio portanta lian nomon ĉirkaŭ la 6a jarcento a.K.E. kaj influis aliajn postajn religiojn kiaj Duatempla Judismo, Gnostikismo, Kristanismo kaj Islamo.[3]

Ĉirkaŭkalkuloj de la nuna nombro de Zoroastrianoj tutmonde varias inter proksimume 145,000 ĉirkaŭ jaro 2000 kaj 2.6 milionoj en pli ĵusaj ĉirkaŭkalkuloj.[4] Oni taksas ke estas 25 000 homoj en Irano kiuj apartenas al tiu religio[5]. La ŝanĝo ĉirkaŭ la lasta jardeko estis atribuita al pli granda nivelo de informado kaj al malferma mem-identigo pli ol al fakta pliiĝo de la loĝantaro; tamen, precizaj nombroj restas malfacile akireblaj parte pro altaj niveloj de historia persekutado en mezorientaj regionoj.

La komunumo de Parsioj de Barato sekvas Zoroastrismon. Kelkaj sekvantoj de tiu ĉi religio, nome anoj de la movado "Ohrmazd Mandal" ("Dia Cirklo"), laŭ kies instruado Ahura Mazda havis profetojn en diversaj landoj, kiuj subtenis Esperanton kiel pacan ilon kaj tradukis tagpreĝojn en la internacian lingvon.

Priskribo

redakti
 
La fajrtemplo de Baku, ĉirkaŭ 1860.

Teologio

redakti

Zoroastranoj kredas, ke estas unu universala, transcenda, bonega kaj nekreita suprema kreinta diaĵo, nome Ahura Mazda,[6] aŭ "Saĝa Senjoro" (Ahura kun la signifo de "Senjoro" kaj Mazda kun la signifo "Saĝeco" en Avesta lingvo).[6][7] Zoroastro tenas la du atributojn apartaj kiel du diferencaj konceptoj en plej multaj el la himnoj "Gatha", kvankam foje li kombinas ilin en unu formo. Zoroastro postulas ankaŭ, ke Ahura Mazda estas ĉioscia sed ne ĉiopova.[6] En "Gatha", Ahura Mazda estas notita kiel funkcianta pere de emanacioj konataj kiel Ameŝa Spenta[8] kaj kun la helpo de "aliaj "ahura"",[9] el kiuj Sraoŝa estas la nuna eksplicite nomita el tiu laste menciita kategorio.

Fakuloj kaj teologoj delonge debatis pri la naturo de Zoroastrismo, el kiu duismo kaj monoteismo estus la ĉefaj terminoj aplikitaj al la religio.[10][11] [12][9][13] Kelkaj fakuloj asertas, ke la koncepto de Zoroastrismo pri dieco kovras kaj eston kaj menson kiel imanentaj entoj, priskribante Zoroastrismon kiel havanta kredon en imanenta mem-kreanta universon kun konscio kiel ĝia speciala atributo, tiel metante Zoroastrismon en la panteisma kredaro kunhavante sian originon kun Barata Hinduismo.[14][15] Ĉiuokaze, Aŝa,[6][16] la ĉefa spirita forto kiu venas el Ahura Mazda,[16] estas la kosma ordo kiu estas la antitezo de ĥaoso, kiu evidentas kiel druj, falseco kaj misordo.[17][17][18] La rezultanta kosma konflikto inkludas la tutan kreaĵaron, mens/spiritan kaj materian, inklude homaron kerne, kiu ludas aktivan rolon en la konflikto.[19]

 
Parsi-Zoroastra ceremonio Jaŝan (hejmobeno).

En la Zoroastra tradicio, "druj" venas el Angra Mainju (referencata en postaj tekstoj kiel "Ahriman"),[20][1] la detrua spirit/menso, dum la ĉefa reprezentanto de Aŝa en tiu konflikto estas Spenta Mainĝu, la kreiva spirit/menso.[20] Ahura Mazda estas imanenta en la homaro kaj interagas per kreado tra emanacioj konataj kiel Ameŝa Spenta, la malavaraj/sanktaj nemortuloj, kiuj estas reprezentantoj kaj gardistoj de diversaj aspektoj de kreado kaj de la ideala personeco.[8] Ahura Mazda, pere de tiuj Ameŝa Spenta, estas helpata de ligo de uombraj diaĵoj nomitaj "Ĝazata", kun la signifo "ador-meritaj", kaj ĉiu el ili estas ĝenerale hipostazo de morala aŭ fisika aspekto de kreado. Laŭ la Zoroastrisma kosmologio, artikite kun la formulo Ahuna Vairĝa, Ahura Mazda evidentigas la lastan venkon de la bono kontraŭ Angra Mainju.[21] Ahura Mazda finfine hegemonios super la malbono (Angra Mainju), kaj tian la realo trairos kosman renovigon nomitan "Frashokereti"[22] kaj la limigita tempo finiĝos. En tiu fina renoviĝo, ĉiuj kreitaĵoj — eĉ la animoj de la mortintoj kiuj estis dekomence apartigitaj aŭ elektis descendi en la "malhelon" — reunuiĝos kun Ahura Mazda en Kŝatra Vairĝa (kun signifo "plej bona dominado"),[23] kaj resurektas al senmorteco. En Mezpersa literaturo, la ĉefa kredo estis ke je la tempofino savanta figuro konata kiel "Saoŝjant" superos la "Frashokereti", dum en la "Gatha"-j tekstoj la termino "Saoŝjant" (kun la signifo "kiu alportas profiton") referencas al ĉiuj kredantoj je Mazdajasna sed ŝanĝiĝis en mesieca koncepto en postaj skribaĵoj.

La Zoroastrisma teologio inkludas ĉefe la gravecon sekvi la Trioblan Vojon de Aŝa enhavantan Bonajn Pensojn, Bonajn Vortojn, kaj Bonajn Farojn.[24] Estas ankaŭ forta emfazo al disvastigo de feliĉo, ĉefe pere de bonfaro,[25] kaj respekto de la spirita egaleco kaj devoj kaj de viroj kaj de virinoj.[26] La emfazo de Zoroastrismo al la protektado kaj adorado al naturo kaj ties elementoj kondukis kelkajn proklami ĝin kiel "la unua proponanto de ekologio en la mondo."[27] Avesta kaj aliaj tekstoj alvokas por la protektado de akvo, tero, fajro kaj aero, kio faras ĝin fakte ekologia religio: "Ne surprizas ke Mazdaismo… estas nomita la unua ekologia religio. La adorado de Jazataj (diecaj spiritoj) emfazas la konservadon de naturo (Avesta: Jasnoj 1.19, 3.4, 16.9; Jaŝtoj 6.3–4, 10.13)."[28] Tamen, tiu partikulara aserto estas limigita al naturaj fortoj konsideritaj kiel emanaĵoj de "aŝa" pro la fakto ke fruaj Zoroastristoj havis devon formortigi "malbonajn" specioj, devo ne plu sekvita en moderna Zoroastrismo.[29]

Zoroastrismo ne estas tute uniforma laŭ teologia kaj filozofia pensaro, speciale ĉar historiaj kaj modernaj influoj faris gravan efikon super individuaj kaj lokaj kredoj, praktikoj, valoroj kaj vortotrezoro, foje kongrue kun tradicio kaj foje dispelante ĝin.[30] La ĉefa celo en la vivo de praktikanta Zoroastrano estas iĝi aŝavan (mastro de Aŝa) kaj porti feliĉon en la mondon, kio kontribuu al la kosma batato kontraŭ la malbono. La kernaj instruoj de Zoroastrismo estas jenaj:

Praktikoj

redakti
 
Statueto de la 8-a jarcento de la Dinastio Tang, nome ĉina ceramikaĵo de sogdiano vestante distingajn ĉapon kaj vizaĝvualon, eble kamelrajdanto aŭ eĉ Zoroastrisma pastro engaĝiĝinta en rito de fajrtemplo, ĉar vizaĝvualoj estis uzitaj por eviti poluon de la sankta fajro el spirado aŭ salivo; Museo d'Arte Orientale, MAO, Torino, Italio.[31]

Tiu ĉi religio asertas, ke aktiva kaj etika partopreno en la vivo pere de bonaj faroj faritaj el bonaj pensoj kaj bonaj vortoj necesas por sekurigi feliĉon kaj deteni ĥaoson. Tiu aktiva partopreno estas centra elemento en la Zoroastra koncepto de libera volo, kaj Zoroastrismo mem malakceptas ekstremajn formojn de asketismo kaj monaĥismo sed historie permesis moderajn eksprimojn de tiuj konceptoj.[32]

En Zoroastra tradicio, la vivo estas provizora stato en kiu oni esperas, ke mortulo partoprenu aktive en la kontinua batalo inter Aŝa kaj Druj. Ankaŭ sia enkarniĝo en la nasko de infano, la urvan (animo) de individuo estas ankoraŭ unuigita kun sia fravaŝo (persona/pli alta spirito), kiu ekzistis ekde Ahura Mazda kreis la universon. Antaŭ la disiĝo de urvan, la fravaŝo partoprenas en la bontenado de la kreaĵaro estrita de Ahura Mazda. Dum la vivo de difinita individuo, la fravaŝo agadas kiel fonto de inspiro por plenumi bonajn agojn kaj kiel spirita protektanto. La fravaŝoj de prauloj kulturaj, spiritaj kaj heroaj, asociaj kun elstaraj stirpoj, estas adorataj kaj povas esti alvokitaj kiel helpo al vivantuloj.[33] Je la kvara tago post la morto, la urvan reunuiĝas kun sia fravaŝo, laŭ kio la spertoj de la vivo en la materia mondo estas kolektitaj por uzado en la kontinua batalo por la bono en la spirita mondo. Ĝenerale, Zoroastrismo ne havas apartan nocion de reenkarniĝo. Sekvantoj de la zoroastrisma skolo Ilm-e-Kŝnum en Barato kredas en reenkarniĝo kaj praktikas vegetaranismon, inter aliaj nuntempaj ne-tradiciaj kredoj,[34] ĉar la fina renoviĝo de la mondo inkludas la revivadon de la mortintoj, kaj tio revivado povas esti interpretata kiel revivado en korpa formo; tamen estis variaj teologiaj asertoj subtenante vegetaranismon en la historio de Zoroastrismo kaj postuloj, ke eĉ Zoroastro mem estis vegetarano.[35]

 
Ostarujo kun reliefoj de Zoroastrismaj pastroj zorgantaj fajron, Mullakurgan (ĉe Samarkando), Uzbekio, 7a–8a jarcentoj n.e.[36]

En Zoroastrismo, akvo (aban) kaj fajro (atar) estas agentoj de rita pureco, kaj la asociaj purigaj ceremonioj estas konsiderataj la bazo de rita vivo. En Zoroastrisma kosmogonio, akvo kaj fajro estas respektive la duaj kaj lastaj ĉefaj elementoj kiuj estis kreitaj, kaj skribaĵoj konsideras, je fajro tenas sian originon en akvo (prie koncepto "Apam Napat"). Kaj akvo kaj fajro estas konsiderataj viv-eltenaj, kaj akvo kaj fajro estas reprezentataj ene de la komplekso de fajrtemplo. Zoroastranoj kutime preĝas en ĉeesto de iu formo de fajro (kio povas esti konsiderata evidenta en ajna fonto de lumo), kaj la Ab-Zohr "kulmina rito" de la ĉefa ago de adorado konstituas "plifortigon de akvoj". Fajro estas konsiderata perilo tra kiu oni akiras spiritan enrigardon kaj saĝecon, kaj akvo estas konsiderata la fonto de tiu saĝeco. Kaj fajro kaj akvo estas ankaŭ hipostazigitaj kiel "Jazataj" Atar kaj Anahita, kaj oni dediĉas al ili adorajn himnojn kaj litaniojn.

Kadavron oni konsideras gastiganto de dekadenco, putriĝo, t.e., de druj. Sekve, la sanktaj skribaĵoj preskribas la sekuran disponon de mortinto tiel ke la kadavro ne poluu la bonan kreitaĵaron, nome akvon kaj fajron. Tiuj instruoj estas la doktrina bazo de la rapid-vanuiga tradicia praktiko de rita ekspono, plej ofte identigita kun la nomataj Silentoturoj, kvankam ne estas normiga teknika termino ĉu en skribaĵo ĉu en tradicio. Rita ekspono de la kadavro en tiuj turoj por ke gipoj manĝu la restaĵojn estas nuntempe praktikata de Zoroastrismaj komunumoj de la Hinda subkontinento, en lokoj en kiuj ĝi ne estas eksterleĝa kaj venenigo per diklofenako ne rezultis jam en la preskaŭ formorto de kadavromanĝantaj birdoj. Aliaj Zoroastrismaj komunumoj ĉu kremacias siajn mortintojn, ĉu entombigas ilin en tomboj kiuj estas sigelitaj per kalko.

Pro diversaj sociaj kaj politikaj faktoroj la Zoroastranoj de la Hinda subkontinento, neme "Parsis" aŭ "Iranis", ne engaĝiĝis en konverto ekde almenaŭ la 18-a jarcento. Zoroastrismaj altaj pastroj historie opiniis, ke ne estas tialo por ne permesi konverton kio estas subtenita ankaŭ de la "Revajat" kaj aliaj skrinaĵoj, kvankam postaj pastroj kondamnis tiujn juĝojn.[37][9] en Irano, multaj el la ĉikanitaj Zoroastranoj estis historie kontraŭaj aŭ praktike ne interesitaj pri konverto. Tamen lastatempe la Konsilio de Teheranaj Mobedoj (nome la plej alta eklezia aŭtoritato ene de Irano) akceptas konverton sed la konverto el Islamo al Zoroastrismo estas kontraŭleĝa laŭ la juro de la Islama Respubliko Irano.[38][9]

Zaratuŝtro

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Zaratuŝtro.
 
Zaratuŝtro

Zaratuŝtro (n. ĉ. 1080 a.K.), la fondinto de Zaratuŝtrismo, ankaŭ konata kiel Zoroastro, Zaratuŝtra, kaj Zartoŝt, vivis ĉirkaŭ ses cent jarojn antaŭ la invado de Kserkso en Grekion. La Nomo zaraθ-uštra estas Bahuvriha kombinaĵo en la avesta lingvo kiu signifas "havante maljunajn kamelojn, tiu kiu posedas maljunajn kamelojn". La unua parto de la nomo antaŭ estis tradukita kiel "flavaj" aŭ "oraj", de la avesta "zaraj", donante la signifon "[havante] maljunajn kamelojn".[39] Pli romantika, sed malĝusta, traduko de la nomo en la pasinteco estis "[portanto de la] ora tagiĝo", bazita sur la erara supozo ke la dua parto de la nomo estas variaĵo de la veda vorto "uŝas" kiu signifas "tagiĝo". La lasta traduko ŝajne devenis de deziro doni pli taŭgan signifon al la nomo de la Profeto ol "posedanto de maljunaj kameloj."

Lia patro estis nobelo de reĝa deveno, sed ne tro potenca. Zaratuŝtro estis la tria el kvin fratoj. Li estis pastro. Li ricevis laŭkrede Sian Revelacion kaj Profetecon kiam Dio (en la antikva persa Ahura Mazda aŭ Ohrmazd) sendis al Li vizion. La Spirito Vohu Manah ('Bona Penso') ordonis al Li kontraŭstari la sangajn oferojn de la tradiciaj persaj kultoj kaj helpi la malriĉulojn. Li ricevis vizion en kiu Li vidis la komencon de la mondo kaj eksciis ke Li estis elektita en la komenco de tempo por Sia Misio. Li diris ke Li vidis kaj aŭdis Dion [40]. Kiam Li anoncis Sian Mision, Zaratuŝtro estis tuj persekutata de la sekvantoj de la mitra kulto. Persekutita kaj ekzilita, apartigita de Sia familio, Zaratuŝtro suferis la saman sorton de la aliaj fondintoj de mondreligioj. Zaratuŝtro diris: "Al kiu lando Mi fuĝu, kien fuĝi? De nobeloj kaj miaj konatoj ili apartigas Min, nek Mi plaĉas al la homoj [......], nek al la mensogaj regantoj de la lando. Kiamaniere Mi plaĉos al Vi, Mazda Ahura?" [41]

Tamen, Li finfine ricevis azilon de kajana Reĝo Viŝtasp. Laŭ la Denkard, Li faris multajn miraklojn kaj konvinkajn pruvojn por la reĝo, kiu finfine akceptis Zaratuŝtrismon. Viŝtasp faris ĝin la oficiala religio de sia regno. Ĝi poste ankaŭ fariĝis la ŝtat-religio de la Persa imperio.

Zaratuŝtro instruis ke Li ne estis la unua Profeto. Li diris ke "la alveno de veraj Profetoj en tiun ĉi mondon estas por la celo riveli al la homoj la misteron de la spirita mondo, kun la celo bremsi iliajn sopirojn al pekaj agoj, kaj konfirmi ilian determinon strebi por bonaj agoj." La Profetoj "devas esti agnoskataj kaj iliaj vojoj sekvataj". [42] Zaratuŝtro profetis ke en la estonteco aperus Resurekto kaj la alveno de Promesita Savanto, kiu ankaŭ estus Lia ido.

Kredoj

redakti
 
Ahura Mazda el Nakŝ-e Rustam de epoko de Sasanida Imperio.

Ahura Mazda

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ahura Mazda.

Ahura Mazda (Saĝa Sinjoro) estis reganta dio en la antikva persa religio, precipe en religia sistemo de Zaratuŝtro. Laŭ Zaratuŝtro, Ahura Mazda kreis la universon kaj la kosman ordon, kiun ĝi ankaŭ nun gardas. Ĝi kreis la du ĝemel-spiritojn, Spenta Mainju kaj Angra Mainju. La interbatalo de du spiritoj formas la mondan historion.[43]

En la sankta libro de la Zaratuŝtranoj, en la Avesto, oni identigis Ahura Mazda al la bonfara spirito, kiu publike kontraŭstaras la detruiston. Ahura Mazda estas sciisto de ĉiu saĝeco, sindonema, rekta kaj kreinto de ĉio bona. Oni perceptas la bonan kaj malbonan spiriton en la Avesto, kiel estaĵojn malhelpantaj unu la alian daŭre. Unu el ili vivas en alto, la alia en profundo kaj la batalkampo inter ili estas la mondo. El tiu koncepto respeguliĝas eroj en la maniĥeismo, kie la Dio nomiĝas Zurvan, kies unua emanacio estas Ormazd, la Unua Homo, kiun venkis la detrua spirito de la mallumo, sed kiun savas la unua emanacio de Dio, la viva spirito.

Ameŝa Spenta

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ameŝa Spenta.

Spenta MainjuAmeŝa Spenta (Aməša Spənta) estas avestlingva termino por klaso de diaj entoj en Zoroastrismo, kaj laŭvorte signifas "Ege Senmorta" (per inversa vortordo)[44] Pli postaj mezpersaj variaĵoj de la termino inkludas la kuntraktaĵon 'Ameŝaspand' kaj la specife zoroastran 'Mahraspand' kaj 'Amahraspand'. Pli komuna ol la nespecifa signifo de Ameŝa Spenta estas limiga uzado de la termino reference al pli grandaj ses "diaj sparkoj" de Ahura Mazda. En Zoroastria tradicio, tiuj estas la unuaj ses emanaĵoj de la nekreita Kreinto, tra kiu ĉiuj sekva kreado estis plenumita.[45]

Angra Mainju

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Angra Mainju.

Angra Mainyu, ankaŭ AhrimanoArimano (persa lingvo اهريمن) estas la malbona ekvivalento de Ahura Mazda en Zoroastrismo. La nomo ne aperas en la antikvaj manskribaĵoj de la persa lingvo. En la Avesto estas nomata kiel la ĝemela frato de la Sankta Spirito, kaj la malulo de Spenta Mainju. Li estas konsiderata kiel la detruanta Satano, la fonto de ĉiuj malbonoj sur la tero kaj same kiel Ahura Mazda, li ekzistis ekde ĝia kreado. Ahrimano konscie elektis la malbonon, kreis la malsanojn por akceli la alvenon de la morto. Oni konsideras ke lia plej granda malbonaĵo estis la malpurigado de la pura fajro kreata de Ahura Mazda, kiun li kolorigis kaj aldonis fumon, poluigante ĝin. Dum la tago de la Lasta Juĝo, li estos detruata de Spenta Mainju kaj malaperos de la mondo por ĉiame.[46]

Anahita

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Anahita.
 
Bildo pri Anahita (Art-Muzeo Cleveland)

Aredvi Sura Anahita en la avesta lingvo, estas la nomo de la kosmologia hindo-irana figuro, kultata kiel la dieco de la akvoj, liganta ĝin al la akvoj, fekundeco, virgeco, sano kaj saĝo. Ankaŭ ŝi estas konsiderata kiel diino de la milito. Personigo de la planedo Venuso en Zoroastrismo, ŝia nomo signifas «senmakula». Ankaŭ ŝi estis ligita al la seksa disamorado kaj la sankta prostituado. Anahita aŭ Anaitis en la greka kaj Aredvi Sura Anahita (“Humida, Forta, Nemakulebla") en la Avesto, ŝi nomo samas al tiu de mita rivero; tio ŝajnas ke kun la tempo kuniĝis du malsamaj diecoj en unu solan.[47]

Anahita estis diino adorita de la lidioj, armenoj kaj persoj, kiu verŝajne korespondis al Artemiso por la unuaj, kaj inter la aliaj al Afrodito (ŝi estis la Afrodito de antikvaj armenoj kaj persoj). En ŝia templo estis celebritaj la plej gravaj asembleoj kaj la plej belaj junulinoj estis konsakritaj al ŝi. Dum ŝia festo, viroj kaj virnoj renkontiĝis kaj drinkadis ĝis ebriiĝo. Laŭ ŝia teogonio, anahita loĝas en la regiono de la astroj kaj Ahura Mazda taskigis ŝin prizorgi la kreadon. La supera dio mem preskribis, inter aliaj preceptoj, al Zoroastro la adoradon de Anahita. Ŝi disdonas sanon kaj vojaĝas per ĉaro tirita de kvar blankaj ĉevaloj, aludaĵo de la vento, la pluvo, la nubo kaj la prujno. Eble, el mezopotamia origino, ŝia kultado estis grava dum la Persa Imperio, speciale kun Artakserkso la 2-a, du kies epoko pluraj temploj kaj statuoj honore al ŝi estis starigitaj. Kultado al ŝi sub aliaj similaj nomoj (ekz. Anahit por la armenoj) daŭre ekzistis en Malgranda Azio.

Disvastiĝo

redakti

Parsioj

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Parsioj.

La Parsia komunumo estas religia kaj etna minoritato de Barato. La Parsioj devenas de Iranaj sekvantoj de Zaratuŝtrismo kiuj eskapis al Hinda subkontinento antaŭ pli ol mil jaroj por fuĝi de religiaj persekutoj post la islama invado. La Parsioj ne estas tre granda komunumo, kaj oni kredas ke estas ne pli ol 100.000 Parsioj en la tuta mondo, kaj ne pli ol 70,000 en Barato. Preskaŭ ĉiuj Parsioj de Barato vivas en Mumbajo. Kvankvam ili reprezentas malpli ol 0,01% de la barata loĝantaro, ili estas sufiĉe konataj ĉar la komunumo estas sufiĉe riĉa kaj influa, kaj multaj Parsioj fariĝis gravaj en politiko aŭ en aliaj kampoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Boyce 1979, paĝoj 6–12.
  2. BBC Religions -- Zoroastrianism: Duality in Zoroastrianism (ĝisdatigita Okt. 2009). Alirita 15a de decembro 2014.
  3. Hinnel, J (1997), The Penguin Dictionary of Religion, Penguin Books UK 
  4. Major Religions of the World Ranked by Number of Adherents Arkivigite je 2010-01-29 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 14a de Aprilo 2013
  5. (en) Samira Ahmed, Art of Persian, dua parto en serio de tri dokumentaj filmoj pri Irano, BBC4 Televido, 2019.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 "AHURA MAZDĀ – Encyclopaedia Iranica". Encyclopædia Iranica. Alirita la 13an de Julio 2019.
  7. “Zoroastrianism”, Encyclopedia Britannica.
  8. 8,0 8,1 “AMƎŠA SPƎNTA”, Encyclopaedia Iranica.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Hinnells, John. (2007) Parsis in India and the Diaspora (angle). Routledge. ISBN 978-1-134-06752-7.
  10. (1a de Decembro 2021) “From Polytheism to Monotheism: Zoroaster and Some Economic Theory”, Homo Oeconomicus (en) 38 (1), p. 77–108. doi:10.1007/s41412-021-00113-4. 
  11. Dastur. (1996) Death: An Essay on Finitude. A&C Black. ISBN 978-0-485-11487-4.
    Mehr. (2003) The Zoroastrian Tradition: An Introduction to the Ancient Wisdom of Zarathushtra. Mazda Publishers. ISBN 978-1-56859-110-0.
    Russell. (1987) Zoroastrianism in Armenia. Harvard University, Department of Near Eastern Languages and Civilizations, p. 211, 437. ISBN 978-0-674-96850-9.
    (1979) “Is Zoroastrianism Dualistic Or Monotheistic?”, Journal of the American Academy of Religion XLVII (4), p. 557–88. doi:10.1093/jaarel/xlvii.4.557. 
    Karaka, Dosabhai Framji. (1884) History of the Parsis. Macmillan and Company, p. 209–.
  12. Boyd, James W. (1979), "Is Zoroastrianism Dualistic or Monotheistic?", Journal of the American Academy of Religion XLVII (4): 557–88, doi:10.1093/jaarel/XLVII.4.557 
  13. (2013) “Monotheism the Zoroastrian Way”, Journal of the Royal Asiatic Society 24 (2), p. 225–49. doi:10.1017/S1356186313000333. 
  14. François Lenormant kaj E. Chevallier The Student's Manual of Oriental History: Medes and Persians, Phœnicians, and Arabians, p. 38
  15. Constance E. Plumptre. (2011) General Sketch of the History of Pantheism. Cambridge University Press. ISBN 9781108028011.
  16. 16,0 16,1 “AṦA (Asha "Truth")”, Encyclopaedia Iranica.
  17. 17,0 17,1 “Druj”, Encyclopaedia Iranica.
  18. “Ahura Mazdā”, Encyclopaedia Iranica.
  19. Zoroastrianism: Holy text, beliefs and practices (2010-03-01). Alirita 2017-06-14.
  20. 20,0 20,1 “AHRIMAN”, Encyclopaedia Iranica.
  21. “AHUNWAR”, Encyclopaedia Iranica.
  22. “FRAŠŌ.KƎRƎTI”, Encyclopaedia Iranica.
  23. “ŠAHREWAR”, Encyclopaedia Iranica.
  24. 24,0 24,1 “HUMATA HŪXTA HUVARŠTA”, Encyclopaedia Iranica.
  25. 25,0 25,1 “CHARITABLE FOUNDATIONS”, Encyclopaedia Iranica.
  26. 26,0 26,1 “WOMEN ii. In the Avesta”, Encyclopaedia Iranica.
  27. What Does Zoroastrianism Teach Us About Ecology?.
  28. (2008) “Is Zoroastrianism an Ecological Religion?”, Journal for the Study of Religion, Nature and Culture 1 (4), p. 413–430. doi:10.1558/jsrnc.v1i4.413. 
  29. (2010) “Zoroastrian Attitudes toward Animals”, Society & Animals 18 (4), p. 367–78. doi:10.1163/156853010X524325. 
  30. Goodstein, Laurie, "Zoroastrians Keep the Faith, and Keep Dwindling", 2008-09-06.
  31. Lee Lawrence. (3a de Septembro 2011). "A Mysterious Stranger in China". The Wall Street Journal. Alirita la 31an de Aŭgusto 2016.
  32. “DARVĪŠ”, Encyclopaedia Iranica.
  33. “FRAVAŠI”, Encyclopaedia Iranica.
  34. Boyce 2001, p. 205.
  35. Interfaith Vegan Coalition: ZoroastrIan KIt.
  36. Frantz, Grenet. (2022) Splendeurs des oasis d'Ouzbékistan. Paris: Louvre Editions. ISBN 978-8412527858.
  37. Writer, Rashna. (1994) Contemporary Zoroastrians: An Unstructured Nation (angle). University Press of America. ISBN 978-0-8191-9142-7.
  38. Welcome to Encyclopaedia Iranica. Alirita 2021-03-29.
  39. Schmitt, Rüdiger (2002), "Zoroaster, the name", Encyclopaedia Iranica, New York: Encyclopædia Iranica rete
  40. (Zaehner: p. 35, 44)
  41. (Jazda 46.1)
  42. (5.8.2.)
  43. Wilkinson, Philip (1999). Spilling, Michael; Williams, Sophie; Dent, Marion (eld.). Illustrated Dictionary of Religions (unua usona eldono). New York: DK. p. 70. ISBN 0-7894-4711-8.
  44. La nomo estas ameŝa "senmorta", kaj spenta "plie, forta, ege, sankta" estas ties adjekto.
  45. Boyce, Mary (1983). "Aməša Spənta". Encyclopaedia Iranica. Vol. 1. New York: Routledge & Kegan Paul. pp. 933–936.
  46. Duchesne-Guillemin, Jacques (1982), "Ahriman", Encyclopaedia Iranica, vol. 1, New York: Routledge & Kegan Paul, pp. 670–673
  47. Boyce, M. Anahid, Encyclopædia Iranica

Literaturo

redakti
  • P. P. Balsara: Highlights of Parsi History
  • Ervad Sheriarji Dadabhai Bharucha: A Brief sketch of the Zoroastrian Religion and Customs.
  • Boyce, Mary (1979), Zoroastrians: Their Religious Beliefs and Practices, London: Routledge, ISBN 978-0-415-23903-5
  • Boyce, Mary (2001). Zoroastrians : their religious beliefs and practices. London: Routledge. ISBN 978-0415239028.
  • S. J. Bulsara: The Laws of the Ancient Persians as found in the "Matikan E Hazar Datastan" or "The Digest of a Thousand Points of Law", 1999.
  • Rustom C Chothia: Zoroastrian Religion Most Frequently Asked Questions, 2002, 44 pp.
  • Dastur Khurshed S. Dabu: A Handbook on Information on Zoroastrianism
  • Dastur Khurshed S. Dabu: Zarathustra an his Teachings A Manual for Young Students
  • Maneckji Nusservanji Dhalla: History of Zoroastrianism; 1994, 525 p, K. R. Cama, Oriental Institute, Bombay
  • M. N. Dhalla: Zoroastrian Civilization, 2000
  • Marazban J. Giara: Global Directory of Zoroastrian Fire Temples, 2a eldono, 2002, 240 pp.
  • Aspandyar Sohrab Gotla: Guide to Zarthostrian Historical Places in Iran.
  • Mani Kamerkar, Soonu Dhunjisha: From the Iranian Plateau to the Shores of Gujarat, 2002, 220 pp.
  • D. F. Karaka: History of The Parsis including their manners, customs, religion and present position, 350 pp, illus.
  • Dro. Ervad, Dro. Ramiyar Parvez Karanjia: Zoroastrian Religion & Ancient Iranian Art
  • Kulke, Eckehard: The Parsees in India: a minority as agent of social change. München: Weltforum-Verlag (= Studien zur Entwicklung und Politik 3), ISBN 3-8039-00700-0
  • R. P. Masani: The religion of the good life Zoroastrianism
  • Jivanji Jamshedji Modi: The Religious System of the Parsis
  • Dro. Sir Jivanji J. Modi: The Religious Ceremonies and Customs of The Parsees, 550 pp.
  • Jivanji Jamshedji Modi: A Few Events in The Early History of the Parsis and Their Dates, 2004, 114 pp.
  • Piloo Nanavatty: The Gathas of Zarathushtra, 1999, 73 pp, (ilus.)
  • Adil F. Rangoonwalla: Five Niyaeshes, 2004, 341 pp.
  • Adil F. Rangoonwalla: Zoroastrian Etiquette, 2003, 56 pp.
  • Roshan Rivetna: The Legacy of Zarathushtra, 96 pp, (ilus.)
  • I.J.S. Taraporewala: The Religion of Zarathushtra, 357 pp.
  • Dr. Irach J. S. Taraporewala: Zoroastrian Daily Prayers, 250 pp.
  • J. C. Tavadia: The Zoroastrian Religion in the Avesta, 1999
  • Zaehner, Robert Charles (1961), The Dawn and Twilight of Zoroastrianism, London: Phoenix Press, ISBN 978-1-84212-165-8

Eksteraj ligiloj

redakti