Panteono
Panteono (greke: παν, pan, "ĉio" + θεόν, theon, "de la dioj") estas antikva templo dediĉita al ĉiuj diaĵoj (precipe en Romo), monumento al tiuj, kiuj aparte glorigis siajn patrujon.
Laŭ Francisko Azorín panteono estas Templo por ĉiuj dioj, por ĉiaj gloriuloj.[1] Li indikas etimologion el la greka pan + theos (ĉia dio) kaj de tie la latina pantheon.[2]
Tre konataj estas:
- la panteono de Romo, konstruita en −27 kaj post forbrulo rekonstruita en 125; ĝi estis templo de ĉiuj oficialaj dioj.
- la panteono de Parizo, sur monteto Sainte-Geneviève; ĝi estis ekkonstruita kiel preĝejo kaj finita en 1790, sed post la Franca Revolucio ŝanĝita al panteono. Ĝia fronto, korint-stila, portas la surskribon "Al la grandaj homoj, la danka patrujo". Ĝi enhavas tombojn aŭ memorejojn de famaj francoj (en 2023 estis 85).
- la nacia panteono de Portugalio; ĝi situas en Lisbono. Ankaŭ ĝi enhavas tombojn de famaj portugaloj; necesas unuanima decido de la parlamento por akceptigi mortinton tie. La unua virino akceptita en la tombejon estis la kantistino Amália Rodrigues (en 2001).
Figurasence, panteono estas la diaro (tuto de ĉiuj dioj) de unu popolo aŭ religio, ekzemple: 'la inkaa panteono'.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 157.
- ↑ Azorín, samloke.