Academia.edu
Academia.edu socia retejo, kiu ĉefe celas provizi tujan distribuadon de esplorlaboroj de akademianoj kaj esploristoj en ĉiuj fakoj[1], fondita en 2008 fare de Richard Price. Academia.edu konsideras sin distribuejo por artikoloj en OpenAccess, kiujn aŭtoroj mem alŝutas kaj administras. Registrado necesas por alŝuti kaj konsulti enhavon, kiu ne povas esti aŭtomate eksportata al aliaj platformoj. Pro tiuj kialoj, ĝi estis klasifikita kiel socia retejo (social media) je la servo de esplorado anstataŭ kiel malfermita arkivo[2].
Academia.edu | ||
---|---|---|
interkona retejo dokumentejo retejo | ||
Komenco | 2008 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | San-Francisko | |
Fondinto(j) | Francisco R.Mtz Cossio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi estas nun posedata de komerca kompanio kun sidejo en San Francisko (Usono), kiu administras la dokumentan servilon. La kompanio ankaŭ kontraŭis la Research Works Act[3].
Dum ResearchGate povas esti pli disvastigita en la naturaj, sociaj kaj homaj sciencoj (inkl. de psikologio), Academia.edu fokusas pli la homajn sciencojn. En enketo de la revuo Times Higher Education en 2016 kun 20 670 partoprenantoj tutmonde, ResearchGate estis nomumita kiel la ĉefa akademia reto kaj tial estis proksimume duoble pli populara laŭ ĝenerala grandeco ol la dua plej vaste uzata akademia reto Academia.edu[4].
En 2019 estis pli ol 100 milionoj da uzantoj tutmonde[5]. Neuniversitataj membroj ankaŭ povas registriĝi per Google-konto. Tiuj tiam ricevas, aldonita al sia profila URL, la mencion "independant" (sendependa).
Funkcioj
redaktiEn 2015, kolega reviziada funkcio nomata "Draft Session" estis aldonita, kiu subtenas la prinotadon de PDF- dokumentoj[6]. Alia funkcio estas povi sekvi la agadojn de aliaj uzantoj pere butono 'follow' (sekvi). En 2019 estis pli ol 100 milionoj da uzantoj tutmonde.
Kritiko
redaktiAcademia.edu ne estas konsiderata vera OpenAccess-servilo, ĉar ne ekzistas DOI-ŝlosila atribuo[7].
Male al instituciaj aŭ publikaj disciplinaj arkivoj, fermitaj kaj proprietaj datumbazoj ne garantias la ciferecan konservadon de tekstoj longtempe. Cetere, en 2019 la artikoloj de academia.eduili eĉ ne povas esti arĥivitaj en la retejo archive.org de interreta arkivo.
Vidu ankaŭ
redaktiEkstera ligilo
redaktiReferencoj
redakti- ↑ (en) Richard Price, The Future of Peer Review, TechCrunch, la 5-an de februaro 2012.
- ↑ (en) Maria Grazia Pievatolo, ResearchGate and Academia.edu are not open access archives, en Telematika Bulteno de Politika Filozofio, Universitato de Pizo, la 28-an de januaro 2016, OCLC 840819482. Libro, la 5-an de septembro 2019 ( arĥivita la 5-an de septembro 2019, gastigita de Wayback Maŝino).
- ↑ (en) Richard Price, The Dangerous "Research Works Act", TechCrunch, la 15-an de februaro 2012.
- ↑ (en) Do academic social networks share academics’ interests?, En: timeshighereducation.com, la 6-an de aprilo 2016,
- ↑ (en) Academia.edu: Hiring.
- ↑ (en) Daniel Cressey, Social network launches bid to get academics chattering about papers online, la 25-an de septembro 2015
- ↑ (de) Michaela Voigt, Welcher Verlag erlaubt was? Und wie Open Access ist das eigentlich?, artikolo ĉe RersearchGate kaj Co Hochladen, la 10-an de aŭgusto 2016,