Fortalezo

urbo de Brazilo

Fortalezo (portugale Fortaleza "fortikaĵo"), ĉe la Atlantiko, estas la ĉefurbo de Cearao, nordorienta subŝtato de Brazilo[2][3]. Je du gradoj sude de la ekvatoro, je altitudo ĉirkaŭ 21m, ĝi estas municipa centro de 312,35 km² de areo kaj 2 703 391 da loĝantoj (urba denseco: po 8 655 je km²). En ĝia aglomeraĵo vivas ĉirkaŭ 4 milionoj da loĝantoj je 2021. Fortalezo allogas ĉiujare milionojn da turistoj el tuta Brazilo kaj de cetera mondo. Ĝi situas ĉe koordinatoj 3° 46′ 53″ S 38° 35′ 20″ U / 3.78139 °S, 38.58889 °U / -3.78139; -38.58889 (mapo).

Fortalezo
provinca ĉefurbo
Fotomontaĵo
municipo de Brazilo • milionurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Brazilo
Ŝtato Cearao
Poŝtkodo 60000-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Loka registaro Prefeitura Municipal de Fortaleza
Demografio
Loĝantaro 2 703 391[1]  (2021)
Loĝdenso 7 712 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 47′ S, 38° 35′ U (mapo)-3.7813888888889-38.588888888889Koordinatoj: 3° 47′ S, 38° 35′ U (mapo)
Alto 21 m [+]
Areo 312,35 km²
Horzono UTC-3
Fortalezo (Cearao)
Fortalezo (Cearao)
DEC
Fortalezo
Fortalezo
Situo de Fortalezo
Fortalezo (Brazilo)
Fortalezo (Brazilo)
DEC
Fortalezo
Fortalezo
Situo de Fortalezo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fortaleza [+]
vdr

Ĝi estas grava haveno, kiu eksportas kotonon, kafon, felojn kaj aliajn produktojn de la landinterno.

Tricentjara historio redakti

La historio de Fortalezo, ĉefurbo de la ŝtato (brazila federaciero) Cearao, estas ligita al la konstruo de simbola monumento pri rezisto kaj forto, la Fortikaĵo Schoonenborch. Starigita de nederlandano Mathias Beck en 1649, la fortikaĵo estis signo de la disputo inter portugaloj kaj nederlandanoj pri la cearaa teritorio[4]. Post la venko de la portugaloj, komanditaj de Álvaro de Azevedo Barreto, ĝi ricevis la nomon Fortaleza de Nossa Senhora da Assunção (Fortikaĵo de Nia Sinjorino de la Ĉieliro)[5], el kio fontas la urbonomo. Sub regado de la Portugala Krono, la malnova domaro plimultiĝinta ĉirkaŭ la konstruaĵo evoluis al vilaĝo en 1726 kaj pli poste al la urbo, kiu fariĝis en 1799 ĉefurbo de la ŝtato Cearao[6], ero de la brazila federacio.

La nuntempa Fortalezo, kun pli ol 2,7 milionoj da loĝantoj, konservas el pasinteco, krom la kulturoj kaj arkitekturaj monumentoj, la diversecon de naturaj allogaĵoj kaj specialan klimaton, kiu faras ĝin unu el la plej popularaj brazilaj vojaĝceloj por enlanda kaj internacia turismo.

En 2002, Fortalezo gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto kaj la 70-a IJK 2014 ankaŭ okazis en Fortalezo.

Geografio redakti

 
Vido de Fortalezo el satelito

Laŭ la regiona divido valida ekde 2017, establita de la Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko (IBGE)[7] , la komunumo apartenas al la Meza kaj Tuja Geografiaj Regionoj de Fortalezo[1]. Ĝis tiam, kun la valideco de la dividoj en mikroregionoj kaj mezregionoj, ĝi estis parto de la mikroregiono de Fortalezo, kiu siavice estis inkludita en la Metropola mezregiono de Fortalezo[8]. La municipo estas limigita al Atlantiko norde; Maracanaú, Itaitinga kaj Pacatuba en la sudo; Caucaia en la okcidento kaj Eusébio kaj Aquiraz en la oriento. Kun 312,350 km², Fortalezo estas unu el la plej malgrandaj ĉefurboj en la lando laŭ teritoria areo. Ĝi estas ankaŭ la brazila subŝtata ĉefurbo plej proksima al la eŭropa kontinento, je distanco de 5 608 km de Lisbono[9]. La natura medio en Fortalezo havas trajtojn similajn al tiuj de aliaj marbordaj urboj en Brazilo. La klimato estas varma, kun averaĝa ĉiujara temperaturo je 26 . La superrega vegetaĵaro estas mangrovo kaj restingao. Ĝia reliefo estas de marborda ebenaĵo kaj antaŭmarbordaj altebenaĵoj. La teritorio havas mezan altecon de dek ses metroj[10]. La Ekologia Parko de Cocó elstaras pro esti la plej granda verda areo en la grandurbo kaj unu el la plej grandaj urbaj parkoj en Latinameriko. Antaŭ la kontinenta drivo, la areo kie Fortalezo aperis estis najbara al la grandurbo de Lagoso sur la Gvinea Golfo en Niĝerio. La nuna marbordo de la du urboj aperis antaŭ 150 milionoj da jaroj, en la supera Ĵurasio[11].

Vidindaĵoj redakti

 
Fontstatuo de Iracema, fikciulo de José de Alencar.

Historiaj konstruaĵoj kaj lokoj redakti

  • Teatro José de Alencar (Teatrejo Jozefo de Alenkar'): Konstruita inter 1908 kaj 1910, estas ĝi grava arkitektura kaj kultura marko de Fortalezo. Kun metala strukturo veninta el Skotlando kaj eklektikaj stiloj (ĉefe novklasikaj kaj art nouveau), ĝi samtempe estas sidejo ankaŭ por biblioteko kaj artgalerio. Ĝia apuda ĝardeno estas projektita de pejzaĝisto Burle Marx. Protektita de IPHAN, ĝi havas intensan programon de spektakloj, dum la tuta jaro. Placo José de Alencar, Centro.
  • Fortikaĵo de Nia Sinjorino de Ĉieliro: Konstruita en 1816, sur la sama loko de Fortikaĵo Schoonenborch, ĝi estas la komenca marko de la urbo. Ĝi nun estas sidejo por la 10-a Militista Regiono. Ĉiutage vizitebla. Avenuo Alberto Nepomuceno, Centro.
  • Palaco de Luz: Antaŭa sidejo de la Provinca Registaro, ĝi konstruiĝis en la fino d la XVIII-a jarcento, helpe de indianaj laboristoj, kiel loĝejo por Ĉefkapitano Antônio de Castro Viana. Akirita de la Imperia Registaro en 1814. Nuntempe ĝi estas sidejo de la Cearaa Beletra Akademio. En la urbocentro, inter stratoj Sena Madureira, Rosário, Guilherme Rocha kaj Placo de Leonoj.
  • Passeio Público (publika promenejo): Konstruita en la XIX jarcento, ĝi estas unu el la ĉefaj referencoj de la urbo memoro. Ĝi estis loko por pafmortigo de kelkaj herooj el la Ekvatora Konfederacio, respublikana ribeliĝo en 1824. Inter stratoj Barão de Rio Branco, D-ro João Moreira kaj Floriano Peixoto.
  • Placo General Tibúrcio (Placo de Leonoj): Konstruite en 1877, ĝia nomo honoras cearaan generalon, kiu partoprenis en la Paragvaja Milito. Elstaras la bronzaj leonoj faritaj en Parizo komence de la 20-a jarcento. En la urbocentro, inter stratoj Sena Madureira, General Bezerril, São Paulo kaj Guilherme Rocha, ĝi estas parto de grava arkitektura nukleo kun Preĝejo Nossa Senhora do Rosário, Palaco da Luc kaj la malnova Provinca Asembleo.
  • Malnova Provinca Asembleo: Starigita inter la jaroj 1856 kaj 1871, la konstruaĵo estis sidejo por la Provinca Parlamento, la Jura Fakultato, la Publika Biblioteko kaj la Cearaa Beletra Akademio. Protektata de IPHAN, ĝi nun estas sidejo por la Muzeo de Ceará. Strato São Paulo, 51, Centro, apud la Placo de Leonoj.
  • Malnova Publika Prizono: Unu el la plej antikvaj publikaj konstruaĵoj, kiuj plenumis la ŝanĝojn postulatajn de la Imperia Prizona Leĝaro. La laboroj komenciĝis en 1850 kaj finiĝis en 1866. En klasika stilo ĝi karakteriziĝas de klaraj kaj simplaj formoj. Ĝi nun estas sidejo de la Cearaa Turisma Centro, kun 104 manartaĵaj vendejoj kaj du muzeoj: La Minerala kaj tiu de Popolaj Arto kaj Kulturo. Strato Senador Pompeu, 350, Centro. Vizitebla de lundo ĝis vendredo de la 8a ĝis la 18a horo, kaj sabate de la 8a ĝis la 12a horo.
  • Fervoja Stacidomo João Felipe: inaŭgurita en 1880, la konstruaĵo konservas sian novklasikan fasadon preskaŭ neŝanĝitan. Strato D-ro João Moreira, Placo Castro Carreira.
  • Palaceto Cearao: inaŭgurita en 1914, ĝi estas simbolo de grandaj ŝanĝoj en la aspekto de la urbo. Dum longa tempo ĝi estis renkontiĝejo por la fortaleza mondumo kaj loko, inter la 20-aj kaj 40-aj jaroj, de la fama "Club Iracema". Ĝiaj linioj montras tipajn elementojn de arkitektura eklektikismo, ĉefe novbarokajn. Praça do Ferreira, Centro.
  • Lumturo de Mucuripe [mukuripi]: inaŭgurita en 1846, ĝin kronas sistemo de kreneloj, kiuj formas ŝirmilon de la belvedero. Fermita en 1957, ĝi estis restaŭrita en 1982 kaj de tiam ĝi estas sidejo por la Fortaleza Muzeo. Avenuo Vicente de Castro, Mucuripe.
  • Sekretariejo pri Financaj Aferoj: La konstruaĵo el 1927 estas marko de la arkitektura eklektikismo de Ceará. Avenuo Alberto Nepomuceno, 2, Centro.

Preĝejoj kaj muzeoj redakti

 
Katedralo de Fortalezo
  • Ĉefepiskopa Katedralo: Eklektika stilo, ĉefe kun novgotikaj elementoj, la impona Katedralo konstruiĝis inter 1937 kaj 1963. Praça da Sé, Centro.
  • Preĝejo Nossa Senhora do Rosário (Nia Sinjorino de Rozario): konstruita en la XVIII-a jarcento de sklavoj, kiuj uzis ĝin kiel lokon por preĝoj kaj lamentoj, ĝi nun estas referenco pri la negroj en la historio de Ceará, pionira provinco en la liberigo de sklavoj en Brazilo. Placo de Leonoj, Centro.
  • Muzeo pri Polopaj Arto kaj Kulturo: Pli ol 1500 pecoj lokigitaj en aloj, kiuj entenas religian arton, utilisman arton kaj distran arton. Vizitu ankaŭ la Mineralan Muzeon de Ceará, kun ĉ. 500 specimenoj de mineraloj kaj ŝtonoj. Turisma Centro, strato Senador Pompeu, 350, Centro.
  • Muzeo de Fortalezo: instalita en Lumturo de Mucuripe, ĝi enhavas kolekton pri la historio de la urbo - reproduktaĵoj, bildoj, romanoj, fotoj kaj raportoj de vizitintoj. Avenuo Vicente de Castro - Mucuripe.
  • Muzeo de Cearao: en la kolekto, centoj da antropologiaj kaj historiaj eroj. Ĝi situas en la antikva Provinca Asembleo. Strato São Paulo, 51.
  • Muzeo pri Sekiĝoj: eroj, kiuj registras la reziston de la cearaano al la vetero. Strato Pedro Pereira, ĉe strato General Sampaio, Centro.
  • Muzeo Artur Ramos / Domo de José de Alencar: Pli ol 200 eroj kun afrika kaj indiĝena deveno, kiuj apartenis al antropologo Artur Ramos. Ĝi entenas ankaŭ pentraĵojn kaj dokumentojn, kiuj apartenis al verkisto José de Alencar. Avenuo Perimetral s/n - Messejana.
  • Muzeo de la Aŭtomobilo: Unu el la plej kompletaj en tiu fako, kun 60 antikvaj aŭtoj. La plej antikva estas iu Dodge 1917. Avenuo Manoel Sales de Andrade, 70, - Agua Fria.
  • Muzeo de la Motorciklo: apud Restoracio Convés, sur la Monto Santa Terezinha, la kolekto enhavas 66 motorciklojn, de la plej antikvaj, kiel unu el 1913, ĝis modeloj pli modernaj. Strato Samburá, 4, cjto. Santa Terezinha.

Fortal' redakti

En la lasta semajno de julio, Fortalezo vivas la gajecon de Fortal’, unu el la plej viglaj ekstersezonaj karnavaloj en Brazilo. En la Avenuo Beira-mar, miloj da homoj amuziĝas je la sono de trios elétricos [trius eletrikus] (muzik-kamionoj) kun tutlanda famo, vestitaj per la abadás (teamaj kostumoj) de la diversaj dancgrupoj kiuj vigligas la feston. Alia ebleco estas spekti la paradon en loĝioj ĉe la avenuo, starigitaj por la evento, aŭ sur la trotuaro laŭ la bordo.

Gastronomio redakti

La maraĵoj (fiŝoj, moluskoj, krustuloj), preparitaj tuj post la kaptado per modera uzo de kokosa lakto kaj regionaj spicoj, estas referencoj de la sana kuirarto de la cearaa marbordo.

"Baião-de-dois" [bajãu di dojŝ] (rizo kaj fazeolo kune kuiritaj en butero kaj kazeigaĵa fromaĝo) serviĝas kun sekigita viando kaj viandfarunaĵo; ĝi estas tipa plado tre ŝatata en la internlanda regiono.

Regionaj fruktoj kiel anakardio, spondio, muricio, anono, kokoso, sapotfrukto kaj mango estas la bazo por bongustegaj sukoj, dolĉaĵoj, marmeladoj, likvoroj kaj glaciaĵoj. Anakardinukso, anakardi-vino, krudsukeraĵo, sukerkana suko kaj brando same estas tipaj elementoj de la regiona gastronomio.

Gustoj de aliaj regionoj riĉigas la gastronomiajn eblecojn en la urbo. En Fortalezo eblas, ekzemple, manĝi bonan ĉuraskon (rostitan viandon) en unu el la multaj specialigitaj restoracioj. Internacinivelaj restoracioj kaj tiuj tipaj por diverslandaj kuirartoj - itala, franca, araba, japana kaj ĉina, inter aliaj - same formas la diversecon de la fortaleza tablo.

Plejparte la restoracioj troviĝas ĉe Avenuo Beira-mar [bejramar’] (marborda), ĉe Plaĝo de Iracema kaj en la gastronomiaj centroj de Varjota kaj Monto Santa Terezinha [santa terezinja].

Plaĝoj redakti

 
Plaĝo de Mucuripe
  • Plaĝo de Iracema [irasema]
Unu el la plej delonge okupataj en la urbo, ĝi estis antaŭnelonge renovigita. Dekoj da famaj trinkejoj faris ĝin rendevuejo de la fortaleza intelektularo kaj unu el la plej vibraj partoj de la ĉefurbo. Tie situas ankaŭ la Ponto de Angloj, same konata kiel Metala Ponto, de kie oni povas spekti belan sunsubiron. Ĝi estas observejo de delfenoj.
  • Avenuo Beira-mar
Ĉefa koridoro de amuzlokoj en Fortalezo, ĝi ofertas belan vidaĵon, kun homplena promenejo, trinkejoj, tendoj, kokosarboj kaj imponaj edificoj laŭ la bordo. En la fino de tago kaj vespere ĝi estas loko por kurado, biciklado, kulturaj aranĝoj, butikumado en foiro de manartaĵoj kaj simpla promenado. Sportludejo, ejoj por rulsledoj kaj rulŝuoj, kaj amfiteatro por malfermaj spektakloj proksime de Volta da Jurema allogas la junularon kaj faras ĝin unu el la plej popularaj partoj de la Avenuo.
 
Plaĝo de Futuro
  • Plaĝo de Mucuripe
Granda trafiko de flosoj en la ĉefa nukleo de fiŝkaptistoj, la sama, kiu inspiris komponistojn Belchior kaj Fagner al unu el iliaj plej konataj kanzonoj. La statuo de Iracema, ĉefrolo en la samnomo romano de José de Alencar (pioniro de la brazila romantikismo), estas simbolo de tiu strio.
 
La plaĝo de Fortalezo
  • Plaĝo de Futuro
Tie koncentriĝas granda nombro da tipaj restoracioj, kies konstruaĵoj havas tegmentojn faritajn el pajlo de karnaubo-palmo; tial ili estas popole nomataj "plaĝaj barakoj". Ĵaŭde tiu plaĝo fariĝas ĉefa fokuso por amuziĝo en la ĉefurba nokto, kun spektakloj de muzikistoj, la tipa danco "forró kaj oni manĝas multe da krabo. Ĝi situas 8 km de la urbocentro.
  • Plaĝo de Sabiaguaba
Trankvila plaĝo-strio preferata de la amantoj de fiŝkaptado; ĝi situas inter riveroj Cocó kaj Pacoti. Ĉirkaŭita de marĉoj, dunoj kaj strandotonoj. Restoracioj kaj barakoj servas maraĵojn. Ĝi situas 20 km de la urbocentro.
  • Barra da Ceará
Loko de la unua portugala okupado en la provinco, en 1603. Ties beleco elstaras en la enfluejo de Rivero Ceará. Amuzejo, kiu ofertas belan sunsubiron.

Butikumado redakti

Aĉetejoj grandaj kaj malgrandaj ofertas diversecon en butikumado dum ferioj. Ekzistas, cetere, gravaj butikaj koridoroj kiel Avenuo Monsenhor Tabosa [monsenjor’ taboza], kun vendejoj de la ĉefaj cearaaj vestofabrikoj, krom la propra urbocentro, kvartalo kie komerco estas multnombra kaj varia.

Manarto redakti

Hamakoj, puntoteksaĵoj, brodaĵoj kaj kroĉtrikaĵoj: la manartaĵoj el kotonaj fibroj, heredaĵo de la portugala koloniigo, estas inter la plej signifaj manifestiĝoj de la ŝatata cearaa manarto. Pajlaj korboj, mansakoj kaj ĉapeloj, produktoj el argilo, ledo, liano kaj ligno same estas rimarkindaj. En pluraj lokoj de la urbo vendejoj kaj stratfoiroj ofertas tiujn produktojn.

Centro Dragão do Mar de Arte e Cultura redakti

 
"Drako de l' Mar' ", centro pri arto kaj kulturo

Centro Dragão do Mar [dragaun du mar] ("Mardrako") pri Arto kaj Kulturo, la plej moderna kaj bonekipita kultura centro en Brazilo estas invito al ĉiaj kulturaj spertoj. Planetario, artmetiejoj, kursoj, muzeoj, biblioteko, kinejoj, amfiteatro, ludejo, galerioj, terasoj kaj kortoj estas alireblaj al ĉiuj, en ensemblo ĉirkaŭata de historiaj konstruaĵoj. La kvartalo de artistoj inkluzivas restoraciojn kaj noktoklubojn en domaro laŭ novklasika arkitekturo el la frua XX-a jarcento, kiuj ofertas kulturon kaj amuzon en la plej ĉarma parto de kvartalo Iracema. Strato Dragão do Mar, 81.

Verdaj spacoj - Distraj lokoj redakti

  • Parko de Cocó [koko’], kun 446 hektaroj, estas la ĉefa verda areo en la urbo, kun arbaretoj, granda marĉo, flaŭro kaj faŭno karakterizaj de tiu ekologia sistemo. La strukturo inkluzivas ludejojn, kurejojn, amfiteatron. Ĝi situas inter Avenuo Andrade Furtado, etendiĝanta tra pluraj kvartaloj en la suda urboparto.
  • Parko Adahil Barreto, integrita al la Parko de Cocó, estas alia grava distrejo. Kun ampleksa verda areo, ludiloj, restoracio, kurejo, trejneto por infanoj, lokoj por konkuroj de bonrasaj hundoj. Estas servo por boatpromenado en la rivero. Kvartalo Dionísio Torres, kun aliro laŭ Avenuo Pontes Vieira, proksime de la Ŝtata Parlamentejo.
  • La Botanika Parko havas areon je 190 hektaroj, sanktejo por la media diverseco en la ŝtato Ceará, kun tipa vegetaĵaro el marbordaj tavoloj, prezentante en apartaj lokoj speciojn el la seka internlando, montara arbaro kaj marĉo. La parko situas ĉe la enirejo de Fortalezo apud aŭtovojo CE-090, kiu kondukas al la plaĝoj Icaraí kaj Cumbuco.

Hoteloj, Gastejoj kaj Luapartamentoj redakti

De la rafinita hotelo al la plej akceptema gastejo, Fortalezo disponigas pli ol 222 alternativojn por gastigado. Plejparte la hoteloj troviĝas en la regiono de Avenuo Beira-mar, la luapartamentoj en Meireles, kaj la gastejoj ĉe Plaĝo de Iracema. Estas ankaŭ unu junulargastejo kaj unu tendumejo.

Transportado redakti

La taksioj estas perradie kunordigataj de entreprenoj kaj kooperativoj. Aldone al la ordinaraj buslinioj de la metropola regiono, estas speciala buslinio, Top Bus, kun komforto kaj libera haltigo en kiu ajn loko survoje. Tri itineroj: Aldeota / Urbocentro / Aldeota (laŭ du malsamaj vojoj), kaj Iguatemi’ / Urbocentro / Iguatemi’. Cetere ekzistas turismaj aŭtobusoj, kiuj ofertas promenejojn laŭ la bordo kaj al proksimaj plaĝoj. Turismaj entreprenoj ofertas ekskursojn tra la marbordo, al la montaro kaj internlando, en aŭtobusoj kaj malpli grandaj veturiloj.

La Metroo de Fortalezo servas la urbon Fortalezo.

Mara promenado redakti

Kelkaj entreprenoj okazigas boat- kaj skun-promenadojn en la norda marbordo de Fortalezo, kun itineroj, kiuj ebligas panoraman vidaĵon de la urboj kaj de diversaj formoj de loĝigo sur la bordo.

Subakviĝo redakti

La cearaa marbordo ofertas plurajn lokojn taŭgajn por la praktikado de subakviĝo. La Ŝtono de Risca do Meio [riska du mejo], 10 mejlojn for de Mucuripe, estas malavara pri aroj da malgrandaj fiŝoj kaj rajoj, je 28-metra profundeco. Dudek mejlojn for de la Plaĝo de Pecém [pesem’], 30 metrojn sub la marnivelo, troviĝas la restaĵoj de la ŝipo de Pecém, torpedita dum la Dua mondmilito, unu el la plej belaj lokoj por subakviĝo en Ceará. La Kanalo de Arabajanas, 15 mejlojn for de la ĉefurbo, kaj la restaĵoj de alia ŝipo, Macau, proksime de la bordo de Terpinto Maceió [masejo’], estas rekomendindaj. Specialaj kursejoj ofertas subakviĝon kun la kompanio de profesiuloj, oftaj programoj kaj luadon de ekipaĵoj.

Velsurfo redakti

La plaĝoj apud Avenuo Beira-mar estas la plej ŝatataj de velsurfantoj, kiuj disponas pri helpstrukturo en la golfeto de Mucuripe kaj en la Plaĝo de Diários [diajus], kie troviĝas la specialaj kursejoj. Inter la eblaj servoj estas la instruado kaj luado de ekipaĵoj, krom de profesiaj gvidistoj por velsurfado en la plaĝoj de Ceará.

Konstanta kalendaro de la urbo redakti

 
Lumturo de Fortalezo
  • Januaro: Mikareta (antaŭkarnavalo) de Iracema
  • Februaro: Karnavalo de Saŭdado
  • Marto: Marakatu’ (folklora festo) - Festo de Sankta Jozefo - Karnavalo
  • Aprilo: Datreveno de Fortalezo - Modo-Festivalo
  • Majo: Religiaj festoj - Florfoiro "Feiraflor - Bovmanovroj
  • Junio: Kinarta festivalo "Cine Ceará" - Boatfestoj - Festivalo de "Quadrilhas" (kermesaj dancoj)
  • Julio: Fortal - Nordorienta Besto-Foiro - Boatfestoj - Foiro de Municipoj - Bovmanovroj
  • Aŭgusto: Entreprenaj Foiroj - Pligrimado - Folkloraj Festoj
  • Septembro: Ekspozicio de Novaj Artistoj - Festo de Sankta Francisko - Pilgrimado
  • Oktobro: Cearaa Somer-Modo - Pilgrimado
  • Novembro: Anakardia Festo, "Cajufest" - Monato de la Muziko - Bovmanovroj
  • Decembro: Kristnaskaj koncertoj - Bovmanovroj

Famuloj redakti

Esperanto kaj Fortalezo redakti

La 87-a UK 2002 okazis en Fortalezo kaj la 70-a IJK 2014 same okazis en la urbo.

Priŝtelo de banka trezoro en 2005 redakti

Oni forŝtelis en 2005 150 milionojn da brazilaj realoj (ĉiu 50-banknoto) en pezo de 3,5 tunoj. La rabistoj luis domon en la najbaraĵo kaj fosis 200-metran tunelon.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Portalo de la registaro (portugale)
  2. Fortaleza é a quinta capital mais populosa e lidera a sétima maior região metropolitana - Ceará - O POVO Online. Arkivita el la originalo je Decembro 6, 2016. Alirita Decembro 10, 2016. Arkivigite je 2016-12-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-06. Alirita 2021-12-29.
  3. (2011) “Situating Fortaleza: Urban space and uneven development in northeastern Brazil”, Cities 28 (1), p. 45–52. doi:10.1016/j.cities.2010.08.004. 
  4. History of Fortaleza and Ceará Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine at Fortaleza, Ceará site
  5. The Fortress of Nossa Senhora da Assunção (Junio 9, 2014).
  6. Fortaleza. 2014 FIFA World Cup Brazil. FIFA. Alirita Majo 14, 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-15. Alirita 2021-12-29.
  7. Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko (IBGE) (2017). Divisão Regional do Brasil (Regiona diviso de Brazilo). Alirita 10a de februaro 2018. (portugale)
  8. Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística (IBGE, Brazila instituto pri geografio kaj statistiko) (2016). Divisão Territorial Brasileira 2016 (teritoria divido de Brazilo en 2016). Alirita 10a de februaro 2018. (portugale)
  9. Fortaleza, a cidade brasileira mais próxima da Europa (brazila urbo la plej proksima al Eŭropo). Visão. Arkivita el la originalo je 2015-02-23. Alirita 22.09.2014. (portugale)
  10. Perfil básico municipal de Fortaleza. Instituto de Pesquisa e Estratégia Econômica do Ceará (2014). Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 22.02.2015. (portugale)
  11. Vanda de Claudino-Sales; Jean-Pierre Peulvast (2007). Evolução morfoestrutural do relevo da margem continental do estado do Ceará (Evoluo de la reliefo de la kontinenta rando de la stato de Cearao). Revista Caminhos de História. Alirita 16.07.2008. (portugale)

Eksteraj ligiloj redakti