Spondias tuberosa, el la familio de Anakardiacoj estas umbuarba planto indiĝena en nordorienta Brazilo, biologia specio de la genro spondias, kie ĝi kreskas en la biomo Kaatingo, nome la arbustaro kiu kreskas sovaĝe tra sekaj teroj de la Nordorienta seka enlanda regiono (Sertão). Ĝia ronda manĝebla frukto, umbuo, estas helflava ĝis ruĝa, ĉirkaŭ 2–4 cm granda, kaj havas ledecan ŝelon. La karno estas mola kaj suka, kun dolĉa gusto kaj distingebla aromo. La frukto venas de malgranda arbo, malofte pli alta ol 6 m, kun vasta krono ĝis 10 m en diametro. En iuj varioj la fruktoj de la umbuarboj povas esti kiel ĉerizoj en aliaj same grandaj kiel limeoj. La ŝelo estas glata kaj verda aŭ flava kiam la frukto maturiĝas, la malgrandaj firmaj fruktoj estas sukaj kaj bongustaj kaj ilia suka karno kaŝas grandan malhelan kavon.

Umbuarbo de la kaatinga brazila.

Etimologio redakti

La nomo de ĉi tiu arbo kaj frukto devenas de la indiĝena frazo y-mb-u, kiu signifas arbon, kiu donas trinkaĵon. La produktiva ciklo de ĉi tiu sovaĝa spontane kreskanta arbo komenciĝas post dekjara kreskado. Ĝi donas fruktojn unufoje jare kaj povas produkti ĝis 300 kilogramojn da frukto en unu sola rikolto kiam ĝi atingas maturecon. Pro sia fortika radika sistemo, bonega reto de ŝvelintaj tuberoj, kiuj povas stoki likvaĵon dum la seka sezono de la medio, unu umbuarbo povas enteni ĝis 3 000 litrojn da akvo dum tiu periodo.

Uzoj redakti

 
Fruktoj, umbuoj.

Ĉi tiu arbo estas grava rimedo por unu el la plej malriĉaj kaj sekaj regionoj de Brazilo, kie loka agrikulturo baziĝas sur maizo, fazeoloj, vigno, ŝafoj kaj kaproj (sekigita kaj salita kapro-viando estas unu el la plej gravaj lokaj manĝaĵoj). La frukto de la umbuarbo estas kolektita permane milde, ĉar ĝi facile difektiĝas kaj dum plukado la fruktojn oni metas en korbojn kaj sakojn (en la pasinteco tiuj fruktoj ankaŭ estis kolektitaj batante la branĉojn per longaj stangoj, malutile al siaj gusto).

Kuirado kaj ĵeleofarado redakti

Umbuo povas esti manĝita freŝa aŭ transformita en ĵeleojn aŭ aliajn dolĉigitajn konservaĵojn. En la "Sertão", ĝi estas kuirita ĝis la ŝelo kaj la pulpo disiĝas. Post verŝado sur kribrilo, la obtenita likvaĵo estas miksita kun sukero kaj kuirita ankoraŭ du horojn. Post kiam la pulpo reduktiĝis al brila gelateno (nomata ĵeleo), ĝi konservas iomete adstringan guston. Aldone al la dika pasto farita per ĉi tiu longa, malrapida bolanta procezo, la umbuo estas la bazo de fruktosuko, vinagro (la suko premita de tromatura frukto), kaj ĵeleo (farita per premado de tavoloj de sekigita imbukremaĵo). Alia delikataĵo estas la kompoto farita per miksado de fruktoj kaj sukero en kruĉoj. La freŝa pulpo, aŭ la 'vinagro' se freŝa frukto ne disponeblas, estas miksita kun lakto kaj sukero por fari umbuaĵon, riĉan trinkaĵon, kiu estas ofta anstataŭaĵo por plena manĝo. La frukto estas ideala por miksi kun grosoj aŭ prunoj kaj estas uzata en fruktosukoj, ĵeleoj kaj glaciaĵoj.

Disvolviĝo redakti

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj oni apenaŭ atentis pri ĉi tiu frukto. Sed la laboro de diversaj organizoj (la NRO IRPAA / PRO CUC, la KMB, la aŭstra Lins-diocezo kaj la aŭstra Horizon 3000) plibonigis la profilon de umbuo. Ĉi tiuj grupoj laboris por plibonigi la publikan reputacion de produktoj de kaatingo kaj sekvis la disvolviĝon de la kooperativo COOPER-CUC, kies produktoj ne havas aldonitajn gustumilojn aŭ kolorigilojn, en malgranda laborejo en Uauá en la ŝtato Bahio. La registaro ellaboris produktadan protokolon, kiu certigas la metiistan kvaliton de la produktoj el ĉi tiuj fruktoj kaj altigas la profilon de la produktoj sur la naciaj kaj internaciaj merkatoj. La celoj etendiĝas preter la plibonigo de la merkato por kamparaj produktoj sed ankaû celas la disvolviĝon de novaj laborŝancoj, novaj enspezaj fontoj, la protektado de la medio kaj la organiza potencialo de la loka loĝantaro, kun fokuso pri laborpostenoj ĉefe por virinoj.

Literaturo redakti

  • "Spondias tuberosa". Datumbazo de PLANTOJ pri Naturrezerva Konservado. USDA. Prenite 27an de novembro 2015.