José Martiniano de ALENCAR [ĵoze' martiniano de alenkar'] (naskiĝis la 1-an de majo 1829 en Fortalezo kaj mortis la 12-an de decembro 1877 en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila verkisto kaj ankaŭ ĵurnalisto, politikisto, prelegisto kaj teatrologo. Li estis edzo de Ana Cochrane.

José de Alencar
Persona informo
José Martiniano de Alencar
Naskiĝo 1-an de majo 1829 (1829-05-01)
en Fortalezo, Ceará Province,  Brazila Imperio
Morto 12-an de decembro 1877 (1877-12-12) (48-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro, Rio de Janeiro Province,  Brazila Imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Cemitério de São João Batista vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Law School, University of São Paulo vd
Partio Partio Konservativa vd
Subskribo José de Alencar
Familio
Patro José Martiniano Pereira de Alencar vd
Gefratoj Leonel Martiniano de Alencar, Baron of Alencar vd
Edz(in)o Georgiana Augusta Cochrane vd
Infanoj Mário de Alencar • Augusto Cochrane de Alencar vd
Profesio
Alia nomo Erasmo vd
Okupo ĵurnalistopolitikistoadvokato • literaturkritikisto • verkisto vd
Verkado
Verkoj The Guarani ❦
Iracema ❦
Ubirajara vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José de Alencar estis filo de fama senatano, samnoma. Li bakalaŭriĝis pri Juro kaj komencis sian literaturan aktivadon en la ĵurnalo Correio Mercantil. Post sufero de cenzurado li decidis kun amikoj aĉeti propran gazeton: Diário do Rio de Janeiro.

La Vidvineto, 1942.

Pluraj el liaj romanoj unue aperis en tiu gazeto: Cinco Minutos (Kvin minutoj, 1856) kaj A Viuvinha (La Vidvineto, 1857, kies unua Esperanta eldono aperis en 1941, reeldonita en 2012[1]). En 1857 aperis O Guarani, la unua el tri romanoj pri la brazilaj indiĝenoj, sekvis Iracema (Esperanta traduko aperis en 1974) en 1865 kaj Ubirajara en 1874).

José de Alencar intence verkis pri la sorto de homoj en Brazilo kaj grave kontribuis al specife brazila literaturo. Li estas ĉefa reprezentanto de romantikismo en Brazilo.

En 1877 Alencar iĝis ministro sub la brazila imperiestro Dom Pedro la 2-a, sed li ne povis longe servi en sia ofico, jam samjare li mortis pro tuberkulozo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La Vidvineto (esperante). Arkivita el la originalo je 2013-12-11. Alirita 2013-07-31.