Listo de monarkoj de Brazilo

Listartikolo en Vikipedio

De 1500 ĝis 1808 regis Brazilon la reĝoj de Portugalio. En 1808, Portugalio estis okupita de Francio, pro tio, Brazilo iĝis fakte sendependa. La portugala registaro venis al Brazilo kaj Rio-de-Ĵanejro iĝis laŭleĝa ĉefurbo de Portugalio, depost 1815 Brazilo iĝis laŭleĝe reĝlando. Do, Brazilo havis fakte kvar monarkojn, kaj laŭleĝe tri.

Reĝoj de Brazilo redakti

Antaŭ laŭleĝa sendependiĝo – de 1808 ĝis 1822 Brazilo estis reĝlando kune kun Portugalio.

Imperiestroj de Brazilo redakti

En 1822 Brazilo laŭleĝe sendependiĝis kaj fariĝis Brazila imperio. La imperio daŭris ĝis 1889, kiam armea puĉo faris Brazilon respubliko. La listo entenas nur du imperiestrojn:

  • Antaŭ ili estis la reĝo Johano, kiu akiris rajton uzi la titolon "imperiestro de Brazilo", sed neniam uzis ĝin.

La intervalon inter la regado-tempoj de la du Petroj kaŭzis la abdiko de Petro la 1-a, sub la premo de la parlamento. Je tiu tempo lia filo, Petro la 2-a, aĝis nur kvin jarojn; regenta konsilio regis anstataŭ li ĝis 1840, kiam oni antaŭtempe deklaris lin plenaĝa.