IJK 2014
70-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO
La 70-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 18-a ĝis 25-a de julio 2014 en Fortalezo, Brazilo[1]. Organizas ĝin Brazila Esperantista Junulara Organizo[2]. Laŭ la komuniko de la Estraro de TEJO, la kongresa temo estis Esperanto kaj teknologio: iloj por senbara interhoma konekto tra la mondo.
IJK 2014 | |
---|---|
Loko | Fortalezo, ![]() |
Ekde | 18-a de julio 2014 |
Ĝis | 25-a de julio 2014 |
Organizanto | Brazila Esperantista Junulara Organizo |
Oficiala retejo | ijk.brazilo.net |
← Antaŭa | Sekva → |
Ĝi estis la dua brazila IJK. La unua, la 58-a IJK, okazis en Pato Branco en 2002.
Por la organizado de la kongreso kandidatiĝis ankaŭ Juna Esperantistaro Argentina. Tuj post la 70-a IJK okazis en Bonaero (Argentino) la 99-a Universala Kongreso de Esperanto.