LisoLejo (nederlande Leie, france Lys) estas rivero, kiu fontas en la franca Lisbourg kaj enfluas en Skeldon ĉe Gent en Belgio. La rivero mezuras 202 km, de kiuj 109 km en Belgio. Okcidente de Kortrejko la rivero formas laŭ 24 km la belg-francan landlimon.

Liso
Liso proksime de la ponto de Reĝo Alberto en Gento
rivero
Bazaj informoj
Longeco 202 km
Akvokolekta areo 2 900 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 114,7 m
Enfluejo Skeldo
- Alteco 4,45 m
Geografio
Alfluantoj en Belgio
Rivero en Eŭropo
vdr

Tradicie Liso estas konata de siaj linaĵoj. La akvo de Liso malriĉas je kalko kaj fero kaj tial tre konvenas por limmarceri la linon. En 1943 la lino-industrio estis tute malpermesata por malpliigi la medi-difektadon.

La parto de Liso inter Deinze kaj Gent estas konata pro sia bela situo, kiu influis multajn pentristojn. (Vidu: Skoloj de Latem).

La lastaj rektigoj kaj plilarĝigoj ebligas ŝipveturadon ĝis 1350 tunojn. La ŝipveturado en la Lisa fluejo cetere estas promociata danke al la kanalo Bossuit-Kortrijk kiu ligas Lison kun Skeldo, la kanalo de Roeselare al Liso kaj la forkonduka kanalo de Liso, kiu kondukas ĝin kun la kanalo de Gento al Ostendo. Pro tiu ĉi konduko la malsupra fluo de Liso ekde Deinze estas sekurigita kontraŭ la profesia ŝipveturado.

En 2005 oni konstatis, ke la fiŝa populacio en Liso spektakle reboniĝas. Troviĝas 19 fiŝspecioj en la rivero.

Flankaj riveroj: Deule, Mandel

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti