Oestro de ina mamulo estas periodo, dum kiu maturiĝas ovariaj folikulinoj kaj ovolo demetiĝas en ovario. La oestra ciklo estas regata per reproduktaj hormonoj. Ĉe kelkaj specioj, ekzemple katoj, la sekskuniĝo kun masklo povas kaŭzi oestron ("provokita oestro").

Homaj kaj kelkaj simiaj femaloj havas ne oestran, sed menstruan ciklon. Unu diferenco estas, ke post senfekundiga oestro la folikulina resto estas absorbata, sed post senfekundiga menstruo ĝi elfluas. Krome la oestro normale difinas tempon de seks-kuniĝa aktiveco, ofte indikata per eksteraj korpaj ŝanĝiĝoj, dum ke menstruantaj specioj kapablas ĉiam sekse aktivi.

Vidu ankaŭ redakti