Katedralo Sankta Paŭlo (Londono)
Katedralo de Sankta Paŭlo (angle St Paul's Cathedral) estas anglikana katedralo lokita sur la monteto Ludgate, kore de la City de Londono. Ĝi estis starigita de Sir Christopher Wren post la detruo de la antaŭa katedralo dum la granda incendio de Londono en 1666 (kiu, laŭ tiutempaj priskriboj, konsistigis belegan ekzemplon de normana arkitekturo).
Katedralo de Sankta Paŭlo St Paul's Cathedral |
||
---|---|---|
anglikana katedralo, vidindaĵo [+] | ||
Lando | Britio | |
Koordinatoj | 51° 30′ 50″ N, 0° 5′ 54″ U (mapo)51.513777777778-0.098305555555555Koordinatoj: 51° 30′ 50″ N, 0° 5′ 54″ U (mapo) | |
Arkitekto | Christopher Wren | |
Materialo | ŝtono de Portland [+] | |
Estiĝo | 1675 | |
Poŝtkodo | EC4M 8AD [+] | |
Katedralo de Sankta Paŭlo St Paul's Cathedral |
||
Vikimedia Komunejo: St. Paul's Cathedral [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Arkitekturo
redaktiLa katedralo konsistas el mikso de baroka kaj klasika arkitekturoj. La kupolo kaj la turoj estis konceptitaj tiamaniere, ke ili videblas el la tuta City.
Historio
redaktiLa unua ŝtono estis enmetita la 21-an de junio 1675, kaj la ĥorejo oficiale malfermis la 2-an de decembro 1697. La lasta ŝtono kronis la konstruaĵon en 1710, 35 jarojn post la eko de la konstruado.
Tomboj
redaktiEkzistas pluraj tomboj ene de la kripto, interalie tiuj de la admiralo Horatio Nelson, de la duko de Wellington, de la pentristo Edwin Landseer kaj de Christopher Wren mem.
Interesaĵoj
redakti- En la katedralo Karlo, princo de Kimrujo edziĝis al Diana Spencer — la ceremonion rigardis en televido 750 milionoj da homoj el la tuta mondo
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- (en) Oficiala TTT-ejo