Daimio

estro de daimiolando en feŭdisma Japanio

Daimio[1] (japane 大名だいみょう, daimyō, laŭlitere grandnomulo) estas historia altranga titolo en Japanio. Daimioj estis feŭdaj senjoroj. Daimioj kutime suzerenis samurajojn kiel vasalojn, kiuj devis pagi al ili parton de siaj enspezoj.

Daimio dum ŝtatvizito, ilustraĵo de ĉirkaŭ 1860.
Dagerotipo de la daimio Ŝimazu Nariakira (japane 島津 斉彬しまづ なりあきら, Shimazu Nariakira, 1809–1858)

Etimologio redakti

La japanlingva nomo daimio (japane 大名だいみょう, daimyō) estas derivita el la ĉin-japanaj morfemoj dai (japane だい, dai, “granda”) kaj myō (japane みょう, myō, “nomo”). La dua morfemo estas mallongiĝo de la vorto myōden (japane 名田みょうでん, “privata bieno”, laŭlitere “nombieno”).

Origino de la daimioj redakti

La guberniestro-daimioj (japane 守護大名しゅごだいみょう, shugo-daimyō) estas la plej malnova klaso de daimioj. Tiu daimiaro devenis de la oficoj de guberniestroj (japane 守護しゅご, shugo) nomumitaj de la ŝoguno dum la Muromaĉi-epoko (1336–1573).

La militepokaj daimioj (japane 戦国大名せんごくだいみょう, sengoku-daimyō) devenis de la Epoko de Militantaj Landoj (japane 戦国時代せんごくじだい, sengoku-jidai, 1467–1600), dum kiu multaj militistoj nobeliĝis pro militaj sukcesoj.

Abolado de daimiaj privilegioj redakti

La privilegioj de daimioj estis abolitaj en 1869, dum la Mejĝi-reformo. En 1869 la japana registaro instigis la daimiojn redoni siajn regajn privilegiojn, kaj ĉiuj laŭfaris kaj estis nomumitaj guberniestroj (ĉihanĝi). En 1871 la registaro nuligis la guberniojn kaj fondis prefektujojn; kompense la daimioj iĝis aparta grupo de la nobelaro, la kazoku (japane 華族かぞく, kazoku).

Post la malvenko de Japanio je la Dua Mondmilito, la nobelaro malfondiĝis, escepte de la imperiestra familio mem.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti