Jahuoj

(Alidirektita el Jahuo)

Jahuoj (angle Yahoos, singulare Yahoo) estas fikciaj malagrablaj animaloj loĝantaj en fikcia lando de la libro La vojaĝoj de Gulivero de brita verkisto Jonathan Swift. Ili estas similaj al homoj, sed ne estas raciaj. Priskribate jahuojn la aŭtoro mokas malvirtojn de homoj.

Kontraste, aliaj loĝantoj de la lando estas raciaj ĉevaloj nomataj houjhnhnmoj kaj ne havantaj malvirtojn.

Aspekto redakti

Jahuo aspektas, kiel homo (certe, sen vesto), sed nazo estas plata, buŝo estas granda, haŭto estas malpli tenera kaj pli vila, ol de homo. Ungoj de jahuoj estas longaj, ĉar jahuoj ne tondas ilin.

Historio redakti

Iam jahuoj ne ekzistis en la lando. Ili komencis reproduktiĝi de unu paro aperinta en la lando nekonate de kie; probable, la paro estis homoj suferintaj ŝipkatastrofon, kaj iliaj posteuloj perdis racion.

Je frua stadio de la historio houjhnhnmoj decidas, ke jahuoj tro malutilas. Tial houjhnhnmoj organizis pelĉason kaj murdas ĉiujn maturajn jahuojn. Jahuidoj estis malsovaĝigitaj de houjhnhnmoj. De tiu tempo houjhnhnmoj komencis uzi jahuojn por portado ŝarĝojn.

En la jaro 1714 houjhnhnmoj en ilia kunveno diskutis problemon: ĉu oni devas ekstermi jahuojn. Iuj houjhnhnmoj konsideris, ke jahuoj devas esti ekstermitaj kaj por portado ŝarĝojn azenoj estas pli bonaj. Unu houjhnhnmo proponis ekstermi jahuojn ne per murdo, sed per kastrado. La aŭtoro ne skribas, kiu propono estis realigita.

Konduto redakti

Jahuoj ofte interbatiĝas inter si pro variaj aĵoj aŭ eĉ sen vidata kialo. Ili ofte formanĝas tre pli multe da manĝon, ol estas necesa, kaj poste malplenigas stomakon per difinita radiko. Alia amata de jahuoj radiko influas al jahuoj kiel alkoholo. Analoge la aŭtoro priskribas aliajn specifojn de kondukto de jahuoj, analogajn al malvirtoj de homoj.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti