Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Eva Fitzelová (naskiĝis je la 14-a de decembro 1977) estas slovaka esperantisto, kiu loĝas en Germanio. Ŝi diplomiĝis en 2002 en slovaka teknika universitato kaj poste ŝi laboris kiel arkitekto en Bratislavo. En sia libera tempo ŝi kunlaboras kun Johannes Mueller pri esperantaj podkastoj Kern.punkto kaj Movada vidpunkto, ŝi okupiĝas pri grafikaĵoj kaj diversaj kreativaj metioj.

Eva Fitzelová
Persona informo
Naskiĝo 14-a de decembro 1977
Lingvoj Esperantoslovakaanglagermana
Nacieco slovako
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantistoarkitekto • podkastisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti